Ensaluto

Rememoras mi la tempon...

Al mi ŝajnas ke mi estis feliĉa en tiu sovetia periodo, en la oka jardeko de la pasinta jarcento. Mi estis aktiva, kreema kaj sentanta min bezonata al la esperantista medio en la urala regiono. Du fortaj kolektivoj - la esperantista klubo de Ufa (majstre gvidata tiam de nia e-movada patriarko Boris Kolker) kaj la kultura rondo de la uralaj esperantistoj (kiun sukcese kaj kvazaŭrivale gvidis alia patriarko Aleksander Korĵenkov, subtenata fidele de Halina Goreckaja).
 Kvankam laŭ mia naturo mi estis granda pigrulo kaj samtempe eĉ drinkema huligano, mi fariĝis aktiva pensanto en esperanto, kiu per la impulsoj de tiuj du kolektivoj kaj moralaj korespondaj subtenoj el Estonio (Jaan Ojalo) kaj el Bulgario (Violin Oljanov, Nikola Aleksiev kaj multaj aliaj) strebis ludi gravan rolon de kvazaŭesperantonacia poeto. Mi imagis min tiam giganto aŭ preskaŭ geniulo. Tiuj dek jaroj de mia feliĉo neniam revenos. Kaj mi tre bedaŭras ke ne povas revenigi tiun oran tempon.
 Dank' al esperanto mia junaĝo estis protektita de iuj misfaroj aŭ miskondutoj. Mi ne fariĝis krimulo (spite al huligana kompanio, kiu ofte entrudis min en diversajn fiagojn kaj kibicadon). Mi tiam trovis mian gravan rolon en la movado de esperantistoj, imaginte min renoma poeto de la entuziasma esperantista medio en la uralparta regiono de Ruslando. Certe,ankaŭ kun helpo kaj subteno de la plej aktivaj gvidantoj de tiu ĉi medio mi iom post iom elkreskis el mia strebo fariĝi esperanta poeto al la longedaŭra stato de la verva verkemulo en esperanto kaj eĉ ne imagis mi mian alian rolon en tiu tempo krom senti min la unika esperanto-poeto, despli unika, unusola por la tuta baŝkirnacia loĝanaro, kiu, interalie, tute ne konis min pro mia nurenesperantuja izoliteco.
 Nur dek jarojn longis mia feliĉo. Kaj poste venis la kraŝo de la kvazaŭstabila socia sistemo. Post tiu ĉi kraŝo komenciĝis lanta detruiĝo de la poeto gazizi. Nun mi povas havigi al mi ĉiujn eblajn rimedojn kaj potencilojn (komputilo+interreto) por ree ekaktivi kiel eminenta esperanta poeto. Sed nune mi ne plu estas la Poeto. Kaj ne plu estas tiuj kolektivoj kiuj lulis kaj dorlotis la poetan krizalidon. Kia domaĝo! Kaj mi sentas nun, ke sen mia gravrola ludo en la esperantista komunumo ŝrumpas iom post iom ankaŭ Esperanto en la mondo kaj nova jarcento. Ĉu venos aliaj poetoj en nian mondon por savi ... ?

bildo de Poeto

Komentoj

bildo de Vaskonti

Kio estas plej grava por la homa vivo? L’atmosfero.
Kio estas plej grava por la poeta vivo? La spirita, anima atmosfero…

bildo de Poeto

Pardonu, amiko, per sola spirito la poeto kia gazizi ne povas sin teni kaj iradi, do kvazaŭ lupo li serĉas viandon (kaj poste vinon?) :-)

En la mondon venas nov-agento!

bildo de andor

Nu! Interesa rakonto. Ankau mi estis pli aktiva en tiu periodo kaj ... pli malpli tridek jarojn pli juna.

http://esperantoradom.blox.pl/html Jen estas blog/ar/o de nia loka E-grupo.Mi invitas vin por viziti kaj legi.

bildo de Poeto

Dankon, Andor, pro la ligilo. Al mi plaĉas la blogo pri la Radoma esperantista aktiveco. Mi envias je tiu ĉi vigla vivo. Kaj bedaŭras mi ke en mia loĝloko ne eblas nun krei similon. Sukcesojn al vi ĉiuj kaj bonan sanon!

En la mondon venas nov-agento!

bildo de Nilo46

Malgraŭ indas malĝojĝi pro perdo de iun poeton, en Italio oni diras :- Morto un Papa se ne fa un altro (Post morto de ĉiu Papo, tui oni elektas alian) :)

nilo46

bildo de Poeto

Jes, mortis la poeto - tuj al diablo lin (lian animon), ne indas plori plu pro lia forputriĝo! kaj vi intertempe "elektu" la alian poeton. Bonokaze, mi ekpensis, ĉu ne fariĝu mi hazarde tiu "papo" aŭ patro-arĥo por gvidi la amasojn al nia verda religio? Ja, vojos mi postmorte ne al diablo, sed rekte en paradizon pro la sanktula imitinda pap-vivo! Kion vi pensas, nilo?

En la mondon venas nov-agento!

bildo de Nilo46

Oni diras ankaŭ :La reĝo mortis, vivu la reĝo (venonta!). Se vi kalkulas vin pli ol reĝo aŭ eĉ ol Papo, vi havas bonan memestimon !...Sed, flankiĝante la ŝercojn, antaŭ iri paradizen (pri tio ĉiam estas tempo), vi eble povos havi ŝancon vici vi mem kaj gvidi, per granda karismo kaj ekzemplo, la tutan amason de viaj "adeptoj". Mi ne parolus pri "verda religio", ĉar ekde kiam Esperanto fariĝos religio mi komencos kontraŭ ĝin sinteni. Post vi, venonta poeto-j estos certe bonvenata-j, ĉar homoj amas-bezonas ilin por lerni kaj ĝui la vivon, samkiel estas bezonataj ĉiuj aliaj kulturantoj de spiritualeco aŭ muziko,pentrado, sporto, ktp. (Fatti non fummo a viver come bruti)-(Oni ne kreis nin por vivi kiel bestoj)
PS(Spirituala gvidanto oni ne elektas sed oni selektas)
PPS. Al diablo neniu bonfaranto kaj certe indas ĝin priplori ! :)

nilo46

bildo de Poeto

Non posso guidare il popolo (mi ne povas gvidi la popolon), tial mi serĉu bonan parton (da adeptoj) aŭ partion, kiu elektu min sia papo aŭ gvidoro. Kaj fariĝos mi Bonaparto (aparto de la bono, nu preskaŭ diablo).

En la mondon venas nov-agento!

bildo de Nilo46

Jes, vi pravas, poeto spirite, intelekte agema, bonas. Poeto elektita gvidoro aŭ eĉ Papo, akiras materian povon, povo koruptas, poeto koruptita ĉesas esti poeto kaj fariĝas nur despoto. Mi bondeziras al vi neniam estu iĝata popolestro...:)
Ĉu vi vere estas poeto ? Demonstru,provigu tion !

nilo46

bildo de Poeto

Jes, mi estas poeto, sed malreala. Mi ŝatas ke iam en la bona tempo oni min nomis poeto kaj nun - ve, mi ne povas demonstri al vi persone ĉu mi estas poeto vere, ĉar ne havas por tio sufiĉan tempon kaj eĉ ial la deziron, kvankam mi ŝatas babilaĉi ajn-teme, precipe kiam mi estas iom en la "kuraĝiga grado" post akcepti iun certan dozon da ... (fi! - ankaŭ drogo?). Nu, jen finfine mi senkulpigis min antaŭ vi pro mia longa nerespondo al via remesaĝo. Ĝis la-la!

En la mondon venas nov-agento!

bildo de Poeto

Poeto skribis:
Jes, mi estas poeto, sed malreala. Mi ŝatas ke iam en la bona tempo oni min nomis poeto kaj nun - ve, mi ne povas ...

Salve, Nilo! Al mi plaĉas via invito al vi ripari gladilon. Aĥ, se mi havus ellandiĝpasporton kaj sufiĉan kapitalon, mi kun ĝojo forlasus mian hejmon je direkto al via loĝloko! Mi esperas ke iam mi perlaboros monon kaj faros mian eks-esp-poetan turneon tra okcidenteŭropa Esperantujo...., eble, mi eĉ pretos resti ie, se trovos fidelan kaj netiranan esperantan fianĉinon....;-)

En la mondon venas nov-agento!

bildo de Nilo46

Ciacole no fa fritole, oni diras ĉe ni, en Triesto. (babilado kreas nenion). Tion signifas ke por krei, konstrui aŭ demonstri ion, ne sufiĉas paroli sed oni devas agi !
Se vi vere ekzistas, venu ĉe mi, kaj riparu mian gladilon kiu ne bone funkcias, aŭ pli simple metu enrete iun vian poeziaĵon...:)
PS. "Fritole" estas tipa loka hejma dolĉaĵo. Tiu dialekta diraĵo naskis kiam virinoj pretigantaj tiujn dolĉaĵojn, tro babiladis ĝin prilaborante.

nilo46


povigita de