Retpoŝtadresso <uzantonomo>@esperanto.com

Mi gratulas la teamon de esperanto.com, pro ĝia akirado de la domajno "esperanto.com" - bone ke ĝi nun apartenas al la esperanta komunumo!
Mi aliĝis al alia retejo, diru ni ekzemple "chess.com" - tie ĝi ofertas al mi la ebleco de havi la retpoŝtadreson "simon@chess.com": tio estas parto de ĝia pagata servo, do mi ne prenis ĝin! Tamen "simono@esperanto.com" estas aloga...
Mi ne certas, sed mi pensas ke Fasbuko ankaŭ ebligas similan funkcion. Kaj LinkedIn.com.
Mesaĝoj povus esti plusendataj al la "vera" retadreso de la uzanto, kaj la uzanto devus agordi sian retmesaĝilo por enmeti la ĝustan adreson en la "Reply-To" kampo de siaj mesaĝoj.
Pli bone estus vera POP3 aŭ IMAP konto.
Kion la aliaj uzantoj pensas?
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
Kiu nun estas ĉi tie
Nun 0 uzantoj kaj 5 gastoj estas ensalutintaj.
Novaj grupoj
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Hontinda aspekto el 10 milionoj
- Surprizo en la serbia elektado de prezidento
- Versoj de Onklo Bidao: MORTO KAJ VIVO.
- Funebro: Forpasis Donna Summer
- La eŭrozono disŝiras sin mem
- Dimanĉa evangelio - 20.05.2012.
- KIO ESTAS VIA PRIORITATO?
- Pli ol 400 homojn savis Colin Firth
- Ankaŭ en Hispanio provas savi siajn monojn la homoj
- Tekstoj de Onklo Bidao: AMEN!-20.
[pli]


Sed atentu ke kion vi proponas kreas riskon: se iu persono kapablas listigi la kontojn de esperanto.com li tuj povus konverti al listo de spameblaj retadresoj. Do, via propono devas esti multe diskutigita!
Hmm, tion mi ne pripensis. (Evidente, mi ne havas menson de spamisto!).
Mi ĵus konsultis la retejon de chess.com. Tie oni povas elekti la unuan parton de la retpoŝtadreso: ekz, kion_ajn_vi_volas@chess.com - eble devus esti nepermesate (aù nerekomendate) havi vian uzantonomon kiel retpoŝtadreson?
Sendube esta tre alloga kaj signifoplena adreso por ni. Ĉu tio eblas? Mi preferus uzi ĝin en mia ĉiutaga korespondo ankaŭ kun neesperantistoj, por ke ili komprenu ke ekzistas esperanto.com kaj ili nature vizitos tien ĉi kaj ekkomprenos pri kio ĝi temas. Tia maniere ni povas pli vastigi nian ron don de Esperanto-uzantoj.
Sed, ĉu la posendanto de tiu ĉi domajno estas preta doni retadresojn? Mi petas...almozon!
Razeno
Vizitu min ĉe http://razeno.blogpsot.com
Mesaĝoj povus esti plusendataj al la "vera" retadreso de la uzanto, kaj la uzanto devus agordi sian retmesaĝilo por enmeti la ĝustan adreson en la "Reply-To" kampo de siaj mesaĝoj.
Pli bone estus vera POP3 aŭ IMAP konto.
Alia ebleco estas ke la mesaĝoj atingu la internan mesaĝejon de Esperanto.com (tion kion vi vidas kiam vi alklakas "Mesaĝoj" en via menuo). Kaj/aŭ havi POP3 aŭ IMAP por ricevi la mesaĝojn de la loka sistemo.
Sed atentu ke kion vi proponas kreas riskon: se iu persono kapablas listigi la kontojn de esperanto.com li tuj povus konverti al listo de spameblaj retadresoj. Do, via propono devas esti multe diskutigita!
ankaŭ mi. Bonan ideon vi ricevis.
jes ja, ankaŭ mi ŝatus tion!