Senprecedenca tragedio de Pollando

Ĵus hieraŭ matene okazis terura, senprecedenca katastrofo.
En la aviadila katastrofo mortis la Prezidento de Pollando kune kun sia edzino akompanita per granda parto de tuta la Elito de la Pola Registaro en terura aviadila katastrofo en, Smoleńsk - Rusio, okazinta dum la alteriĝado. lli ĉiuj flugis tien por memorigo de pli ol 20 mil da oficiroj de Pola Armeo kaj diversaj reprezentantoj de Pola Intelektularo, murditaj per Stalinistaj, Sovet-reĝimaj amasmurdaj krimuloj en la fama Stalinista Katyń mortokampo.
Diversaj fontoj donas diferencajn nombrojn de la pereintoj en tiu ĉi malgajega al tuta Pola nacio funebro sed la nombro ŝancelas inter 88 kaj 135 personoj. Neniu travivis la katastrofon laŭ la kurantaj informoj, kvankam iuj aliaj informoj diras pri tri personoj kiuj travivis, sed troviĝas en peze malbona sanstato. Tuta Pola nacio kaj la Ŝtato funebras ĉiujn la mortintojn en tiu katastrofo.
Dio kompatu iliajn animojn kaj eternan pacon al ili ĉiuj!
Grupoj:
- Blogo de Elektito
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
Kiu nun estas ĉi tie
Nun 0 uzantoj kaj 5 gastoj estas ensalutintaj.
Novaj grupoj
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Hontinda aspekto el 10 milionoj
- Surprizo en la serbia elektado de prezidento
- Versoj de Onklo Bidao: MORTO KAJ VIVO.
- Funebro: Forpasis Donna Summer
- La eŭrozono disŝiras sin mem
- Dimanĉa evangelio - 20.05.2012.
- KIO ESTAS VIA PRIORITATO?
- Pli ol 400 homojn savis Colin Firth
- Ankaŭ en Hispanio provas savi siajn monojn la homoj
- Tekstoj de Onklo Bidao: AMEN!-20.
[pli]


Komentoj
bonvolu akcepti miajn elkorajn kondolencojn ...
Mi funebras kun la najbara lando, mi havas multajn amikojn kaj bofamilion tie.
Hieraŭ mi dum la tuta tago sekvis la polajn amaskomunikilojn kaj apenaŭ povis akcepti, ke tia katastrofo vere okazis.
Mi esprimas la plej sincerajn kondolencojn al la familioj kaj kolegoj de la mortintoj.
http://www.cyrilbrosch.net/