Esperanto.com: nia komunumo

Sezonoj

bildo de Flama floro

Vjetnamio estas tropika lando sed klimato ŝanĝas laŭ longe de la landformo. Norda lando havas kvar sezonojn, printempo, aŭtuno, somero, kaj vintro sed suda lando havas nur unu sezonon dum jaro – varma sezono.

Mia hejurbo estas Bac Giang provinco, sed nun tempe mi loĝas en Hanojo – ĉefurbo, ili estas en norda Vjetnamio. Pro tio mi povas vivi kun 4 sezonoj.

Printempo estas tempo por herbo, planto, floro, folio burĝonas kaj kreskas. Estas bela sezono, sezono de koloroj, semo plantado. En printempo, la vento multe blovas kun pluveto malsekigas teron, aeron. En la domo estas malseka. Kiam suno brilas, tiam denove ekstere seke kaj ne tro varme en la domoj.

Somero estas varma, la tempraturo estas pli varma ol en printempo. En Vjetnamio somero estas ŝanĝiĝema sezono. Nokto estas mallonga kaj tago estas longa. Semera ĉielo estas blua, iam estas grizaj nuboj, el grizaj nuboj falas fluvrerojn tial ofte havas subitajn pluvojn en somero. Fulmo lumigas nigran ĉielon, oni aŭdas tondron. Fulmo faras lumon, tondro faras sonon….

Mi ŝatas somerajn pluvojn, ĉar ili ofte estas grandaj pluvoj kaj tre rapide ĉesas. Post pluvoj ĉielo estas pli blua, pli alta, kaj sajnas ĉio estas puritaj post pluvo. Kaj mi ŝatas someron ĉar en somero, oni fermas lernejon. Lernantoj, geinstruistoj havas feriojn dum tri monatoj. Ni povas ludi, naĝi, veturi….. ni ne devas lerni. En feria tempo ni estas tute libera.

Aŭtuno venas post semoro, kaj ĝi estas sezono tri monata, de aŭgusto ĝis oktobro. Aŭtuno estas kolorplena, bunta sezono. Sur la arboj, folioj ricevas novajn kolorojn, ili iĝas flava aŭ ruĝa, bruna. Legomoj, fruktoj.. kreskis dum la printempo kaj somero en kamparoj kaj ĝardenoj.Kaj en aŭtuno oni rikoltas ilin. Do aŭtuno estas rikolta sezono.

Vjetnamio estas agrikultura lando, do kamparanoj estas tre feliĉa kiam rikolta sezono venas. En kamparo, oni ofte dancas, kantas organizas festojn por exprimi feliĉon post grandega rikolto. Sed en aŭtuno komenciĝas novan lernejjaro, ferioj finas kaj studentoj alvenas lernejon denove.

Vintro komencas de novembro ĝis januaro de venonta jaro. En vintro la tago estas mallonga ol nokto. Kaj tempraturo estas pli malvarma ol en aŭtuno. Sed ne estas tro malvarma. Laŭ celsiuso la tempraturo vintre estas ĉirkaŭ 10-14 gradoj, iam estis 5 gradoj. Pro tio neniam neĝas en Hanojo, nek en aliaj urboj, nur en tre alta montaro sed ne ofte. Tial mi neniam povis vidi neĝon rekte kaj tuŝi ĝin.

Kiam vintro estas finonta, Tet festo venas. Tet estas novjaro festo laŭ luna kalendaro kaj ĝi estas plej grava festo de jaro. Homoj preparas por la festo kaj preparas por saluto de nova jaro.

Mi ŝatas someron, printempon kaj aŭtunon sed mia plej ŝatata sezono estas vintro. Mi ne havas specialan kialon, eble nur ĉar mi loĝas en Hanojo sufiĉe longe por por senti sian vintran odoron. Matene-vintro kiam mi promenis ĉirkaŭ lago Hoan Kiem ( redonita glavo ) vidis homoj en stratoj kun bicikoj, motorcikoj, vizitis malnovan kvartalon de Hanojo, aŭ gustumis graciaĵon ĉe Trang Tien strato, aŭ simple motorcikle veturinte blovis malvarma vento…..Ĉio alportas al mi tre specialan senton pri Hanoja vintro.

vi povus veni kaj senti ^^

Komentoj

bildo de Razeno

Interesa rakonto. Mi tre volus mem sperti la belecon de Vjetnamio. Mi ne scias kiam mi povos aranĝi vojaĝon al tiu lando.....

bildo de Flama floro

:D Kara Razeno mi tre ĝojas ke vi volas viziti mian landon. mi esperas ke ne estas en fora tempo, ni povos renkontiĝi en Vjetnamio ^^