Ensaluto

Sincereco sufiĉas

Sincereco sufiĉas
—laŭ ĉineska skemo Yumeiren

sorto nin firme tenas
nenio ĝenas
kvankam ni ja distancas
nia renkontiĝo bonŝancas

fidon starigu kune
komprenon nune
se amikec' sin kondiĉas
nure sincereco sufiĉas

Yumeiren (belulino Yu): ĉina fiksforma poemo el du strofoj po kvar versoj de 7,5; 7,9; / 7,5;7,9; silaboj kun para rimo.
bildo de vejdo


povigita de