Sinprezentoj

Ĉi-tie oni prezentas sin rilate al drupala agado. Tiu-ĉi forumo ne estas nur por spertuloj, do ne estu timema skribi ĉi-loke !
Kelkaj ekzemplaj informoj:
Ĉu vi estas uzanto de drupalaj retejoj? ĉu vi mem prizorgas drupalan retejon? ĉu vi memkreis/memkreas propran retejon per drupal?
Ĉu vi ŝatus ricevi helpon aŭ sugestojn pri kreado/evoluigo/prizorgado de esperanta drupala retejo?
Ĉu vi havas teĥnikajn kapablojn rilate al drupal kaj pretus helpi al aliaj esperantistoj pri siaj retejoj?
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
Kiu nun estas ĉi tie
Nun 0 uzantoj kaj 6 gastoj estas ensalutintaj.
Novaj grupoj
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Hontinda aspekto el 10 milionoj
- Surprizo en la serbia elektado de prezidento
- Versoj de Onklo Bidao: MORTO KAJ VIVO.
- Funebro: Forpasis Donna Summer
- La eŭrozono disŝiras sin mem
- Dimanĉa evangelio - 20.05.2012.
- KIO ESTAS VIA PRIORITATO?
- Pli ol 400 homojn savis Colin Firth
- Ankaŭ en Hispanio provas savi siajn monojn la homoj
- Tekstoj de Onklo Bidao: AMEN!-20.
[pli]


Saluton !
Jen mi: mi kreis kaj ankoraŭ prizorgas kelkajn esperantajn drupalajn retejojn. Ekzemple www.ameriko.org kaj www.gazetejo.org. Mi ankaŭ helpis kelkfoje al aliaj esperantistoj prizorgi siajn retejojn.
Nuntempe, mi malpli interesiĝas pri naciaj aŭ unu-asociaj retejoj, kaj pli interesiĝas kunlabori pri retejo kun sufiĉe granda nombro de uzantoj, kaj kun libera kaj komunuma sinteno. Laŭ mi per tiaj retejoj esperanto povas kreski plej rapide. Pro tio mi ŝatus kunlabori ĉe www.esperanto.com. Mi havas meznivelaj teĥnikaj kapabloj. Mi esperas ankaŭ ke la drupala esperanta komunumo povos kreski ankaŭ per esperanto.com