Ensaluto

Skajp-seminario en Esperanto, ĉu eblas?

Disvastigi esperanton per Skajp-babilado estus ankaŭ nemalbona rimedo. Ĉu iu povus helpi per konsiloj pri tio kiel lanĉi esperantan skajp-seminarion ("skypinar")? Vidu, ekzemplojn en la ruslingva skypinar por anglalingvstudantoj: http://www.skypinar.ru/

bildo de Poeto
bildo de ĝenulo

Malfeliĉe Esperantujo ne havas sian propran retregionon.

bildo de Poeto

Pardonu, amiko, mi ne komprenas kion vi subkomprenas je la vorto "retregionoj". Ja abundas sociaj retservoj kie ni povas komunikiĝi!

En la mondon venas nov-agento!

bildo de Betty

Jen bona ideo! Ekzemple oni povus pridiskuti libron legitan. Tamen laŭ miaj spertoj pri skajpaj konferencoj,pli bone estus, se la grupo ne estos tro granda. Kvar personoj ekzemple. Tamen nuntempe mi ne havas la tempon. Januare eblos por mi.

Betty

bildo de Andy

Vere bonega ideo, fakte jam ekzistas similaj voĉ-konferencoj per kiu diverslandaj esperantistoj interŝanĝas opiniojn, ideojn, spertojn, pri diversaj aferoj. Estus bone organizi kaj krei eble unu-horan seminarion dum tuta semajno...

bildo de Poeto

Mi, ekzemple, ĉiudimanĉe vespere povus por unu horeto enskajpiĝi por simpla babilo, sed organize gvidi seminarion mi ne kapablas. Alia problemo estas horzonoj: por mi oportunos 20.00, sed iu en ĉi tempo ali-horzone jam volos dormi.

En la mondon venas nov-agento!


povigita de