Skajp-seminario en Esperanto, ĉu eblas?

Disvastigi esperanton per Skajp-babilado estus ankaŭ nemalbona rimedo. Ĉu iu povus helpi per konsiloj pri tio kiel lanĉi esperantan skajp-seminarion ("skypinar")? Vidu, ekzemplojn en la ruslingva skypinar por anglalingvstudantoj: http://www.skypinar.ru/
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
Kiu nun estas ĉi tie
Nun 0 uzantoj kaj 22 gastoj estas ensalutintaj.
Laste aldonitaj blogaĵoj
- En la atenton de niaj polaj samideanoj
- KIAN AMON!
- Premioj sur religiaj minoritataj
- Sen Yahoo.mail kaj Gmail
- Ĉiun kavaran infanon minacas la malriĉiĝo en la Eŭropa Unio
- Cxi tiuj tagoj proksime interreto en Irano estas neuzeble
- Forpelita(63)
- Tekstoj de Onklo Bidao: AMEN!-08.
- La Eŭropaj Fondaĵoj baldaŭ povas aperi
- Gxis nun mi trovis unu el multaj de miaj eksaj geamikoj
[pli]

Vere bonega ideo, fakte jam ekzistas similaj voĉ-konferencoj per kiu diverslandaj esperantistoj interŝanĝas opiniojn, ideojn, spertojn, pri diversaj aferoj. Estus bone organizi kaj krei eble unu-horan seminarion dum tuta semajno...
Mi, ekzemple, ĉiudimanĉe vespere povus por unu horeto enskajpiĝi por simpla babilo, sed organize gvidi seminarion mi ne kapablas. Alia problemo estas horzonoj: por mi oportunos 20.00, sed iu en ĉi tempo ali-horzone jam volos dormi.
En la mondon venas nov-agento!
Malfeliĉe Esperantujo ne havas sian propran retregionon.
Pardonu, amiko, mi ne komprenas kion vi subkomprenas je la vorto "retregionoj". Ja abundas sociaj retservoj kie ni povas komunikiĝi!
En la mondon venas nov-agento!
Jen bona ideo! Ekzemple oni povus pridiskuti libron legitan. Tamen laŭ miaj spertoj pri skajpaj konferencoj,pli bone estus, se la grupo ne estos tro granda. Kvar personoj ekzemple. Tamen nuntempe mi ne havas la tempon. Januare eblos por mi.
Betty