Skreĉo (Scratch)

Ĉu vi jam konas Scratch-on? Ĝi estas senkosta programilo kaj programlingvo por junuloj, verkita de fama MIT en Usono. Ekzistas jam pli ol 700000 projektoj verkitaj per Scratch! Oni povas fari programojn per simplaj musaj klakoj kaj per kunmeti la programerojn. Scratch ekzistas jam por multaj lingvoj, sed ĝis nun Esperanto mankas. Pro tio mi komencis la tradukadon en Esperanto.
Ĝis nun mi esperantigis pli ol 70 procentoj de la Scratch-surfaco. Sed mi bezonas vian helpon. Vi povas korekti la tradukadojn kaj aldoni novajn tradukaĵojn. Mankas precipe tradukadoj de muzikiloj - mi ne estas spertulo pri tio.
Por partopreni vi devas nur vin registri ĉe la tradukpaĝo de Scratch.
Jen la ligiloj:
Scratch-hejmpaĝo: http://scratch.mit.edu/
Informoj pri la tradukado: http://info.scratch.mit.edu/Translation/Translating_Scratch
Tradukpaĝo: http://translate.scratch.mit.edu/
Direkta ligilo al eo.po: http://translate.scratch.mit.edu/eo/scratch/eo.po?translate=1&view=1
Scratch-projektoj en Esperanto: http://scratch.mit.edu/tags/view/esperanto
Se vi ŝatas kontribui ĉe la tradukado, vi nepre elŝutu la Scratch-programon ĉe la Scratch-hejmpaĝo
- Blogo de fizikisto
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
Kiu nun estas ĉi tie
Ensalutintaj uzantoj
- akbar_verda.stelo@yahoo.com
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Sen Yahoo.mail kaj Gmail
- Ĉiun kavaran infanon minacas la malriĉiĝo en la Eŭropa Unio
- Cxi tiuj tagoj proksime interreto en Irano estas neuzeble
- Forpelita(63)
- Tekstoj de Onklo Bidao: AMEN!-08.
- La Eŭropaj Fondaĵoj baldaŭ povas aperi
- Gxis nun mi trovis unu el multaj de miaj eksaj geamikoj
- Kiu konas Sin,Dr,Giso Brosche?
- Mortofteco en la 17-a jarcenta Londono
- Proverboj: "ALIULA MALFELIĈO INSTRUAS!"

Komentoj
Mi interesiĝas, sed mi ne povis atingi fontokodon.
Vi ne povas ŝanĝi fontokodon. La tradukaĵoj por diversaj lingvoj troviĝas en dosieroj *.po, por Esperanto en eo.po. Vi povas aldoni novajn tradukaĵojn aŭ korekti malnovajn tradukaĵojn rete per la ligilo al la traduka paĝo.
Nuntempe mi estas administranto por la Esperanto tradukado. Do mi devas aprobi ĉiujn ŝanĝojn kaj tradukproponojn. Ĉar mi nur malofte vizitas la Scratch-paĝaron, bonvolu skribi ĉi tie, kiam vi faras novajn proponojn, por ke mi povos aprobi ilin.