"Socia mendo" al rus-espa pretendo

=====================
"Ni ne lasu la fajr-birdon flugi for!"
(fajr-birdo= "ĵar-ptica", el la rusa fabela folkloro, sorĉa birdo de feliĉo)
.............................
Oportunas la momento!
Ni ofte pensas kiel altiri atenton de pli vasta publiko al Esperanto. Nun en Rusio por ni, esperantistoj, ekfortunis oportuna momento de vero. Ĝuste nun ni povas enpreni en niajn manojn la eblecon ekgvidi grandan parton de rusia junularo. La momento estas oportuna per tio, ke dume ne ekzistas digna anstataŭanto (alternativulo) de la forpasinta kun la komunisma idelogio la forta junular-unuiga organizo, nome komsomolo. Mi memoras, ke dum la soveta periodo la komunista partio tre zorgis pri edukado de junularo, por tio helpe al la partio estis kreita specifa subpartio, t.n. VLKSM (tutlanda leninista-komunista unio (unuiĝo) de junularo = rezervo de la komunista partio), aŭ pli kurte: "komsomolo"; ĝi estis serioza organizo kun sia disvolvita strukturo kaj memfinanciga sistemo, kun propra statuto, devliga kaj nepre sciinda de ĉiuj membroj. Kaj nome al komsomolo la kom.partio konfidis respondecan laboron inter gejunuloj de la lando. Komsomolo, honeste dirante, plenumis siajn taskojn tre fervore kaj rimarkinde. Ja prestiĝo de la junkomunista organizo estis tre alta. La sola reganta partio investis en sian rezervon multan monon kaj subtenon. Formale, la enlanda potenco estis dividita inter tri amasaj sociaj organizoj: KPSS (mem kompartio), VLKSM (komsomolo) kaj VCSPS (sindikatoj). Kaj multaj komsomolaj funkciuloj (cetere, bonege pripagataj kaj havantaj diversajn privelegiojn por "sociaj nutrejoj" - specifaj formoj de en-elita disdivido je sociaj bonoj: pli bona nutrado kaj garantiita ricevo de manĝaĵoj kaj "deficitaj" (t.e. nesufiĉe produktitaj kaj tial havantaj altan merkatan valoron) varoj en specialaj magazenoj, speciala kaj aparta kuracado, ankaŭ tiu-ĉi en la fame-konataj sanatorioj, kuraclokoj kaj banlokoj ... ktp. Ĉu ni povas esti iniciatintoj en rekreo, renasko, rekonstruo de la simila organiz-strukturo por junularo? Ja la junularon en Rusio necesas savi for de faŝismiĝo, krimuliĝo, alkoholismo kaj drogiteco (narkota adikto?)! Ni ne forlasu la bonŝancon! Ankaŭ rememoras mi, ke en ĉiuj lernejoj ekzistis tiel nomataj "kluboj de internacia amikeco", kaj ofte sub ŝildo de tiuj ĉi etaj sponsorataj de komsomolo rondetoj elvivis sovetaj esperantistoj. Kaj per tiaj renaskitaj kluboj ni povus okazigadi organize interŝanĝojn per interlandaj delegacioj aŭ per t.n. "reciprokaj vizitoj de afableco" en "frat-respublikojn" aŭ en kunfratiĝlandojn. La kultura iniciativo povas esti renaskita kaj transprenita. Neniu dume konkurencas, rivalas al ni. Al mi ŝajnas, ke eĉ uson-brita (laŭ origino!) "skolta" (ĉu ni nuancigu du nociojn en unu vorto per neologismo "skaŭto", kiu estu por la junesplorista movado?) movado ne ekzistas en Rusio, tial la junularo estas alzorgita (pli ĝuste: alfarnientigita) al si mem. Niaj junaj esperantistoj povus, ekzemple, veni al la "loka komitato" de la dume sola rusia regpartio kun la peticia propono helpi al la partio en bona edukado de la rusia junularo, avertinte, ke se oni ne zorgos pri gejunuloj, ĉi-ili eliros el kontroleblo kaj komencos detrui la socion (ja klare estas, ke nemonitorataj, neprizorgataj junaj korpoj, plenaj de nekonsumita energio, ofte emas al huliganaj deliktoj kaj detruado). Ni povos savi almenaŭ la talentan junularon, kiu, edifita de ni, mem poste transprenos nian sav-mision por elembarasigi la aliajn partojn de la junularo. Nin atendas la socia mendo!
- Blogo de Poeto
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
Kiu nun estas ĉi tie
Novaj grupoj
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Hontinda aspekto el 10 milionoj
- Surprizo en la serbia elektado de prezidento
- Versoj de Onklo Bidao: MORTO KAJ VIVO.
- Funebro: Forpasis Donna Summer
- La eŭrozono disŝiras sin mem
- Dimanĉa evangelio - 20.05.2012.
- KIO ESTAS VIA PRIORITATO?
- Pli ol 400 homojn savis Colin Firth
- Ankaŭ en Hispanio provas savi siajn monojn la homoj
- Tekstoj de Onklo Bidao: AMEN!-20.


Komentoj
Tio postulas multan monon, politikan volon kaj zorgkapablon. Mi estas akutimiĝita (bedaŭrinde) al neespero. Mi kredas ke oni fermos la stalon, kiam bovinoj jam estos fuĝintaj...
nilo46
Verŝajne,vi pravas tre. Pardonu min pro troa superflugo en la fantazio. Sed eble al iu bontaŭgos la idiota ideeto? Ĝis!
En la mondon venas nov-agento!