Sojaĵo
a) Restigi 2 tasojn da sojo (en grenoj, kiel normale aĉetebla en vendejoj) en ujo kun 4 tasoj da akvo dum 15 minutoj (por hidratigo)
b) Retiri akvon de la ujo, kaj en kuirpoto sur fajro meti la sojon plus antaŭe aparte kuiritajn:
*(senŝelajn, plentase) rondaĵetojn el karoto
*(senŝelajn, plentase) pecetojn el ĉajoto
*elŝeligitajn du ovojn (en sufiĉe malmola stato)
c) kondimentojn: iom da tranĉitaj ŝenoprazo kaj petroselo plus:
*2 supkulerojn da kuiroleo
*tekuleron da salo
*tekuleron da kareo
*tekuleron da kumino
*tekuleron da laŭro en pulvoro (aŭ unu sekan folieton)
*tomatosaŭcon (laŭvole, ke la tutaĵo estu sufiĉe humida)
d) Kuiri ĉion (10 -20 minutojn; se necese aldonadi iometon da akvo, ke la sauĉo ne sekiĝu) Servi kun tofukubetoj kiel komplementon al via tagmanĝaĵojn: rizo, salato, fazeolo, makaronio...)
Kondimentojn kompreneble oni uzu laŭ memdieto.
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
Kiu nun estas ĉi tie
Novaj grupoj
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Hontinda aspekto el 10 milionoj
- Surprizo en la serbia elektado de prezidento
- Versoj de Onklo Bidao: MORTO KAJ VIVO.
- Funebro: Forpasis Donna Summer
- La eŭrozono disŝiras sin mem
- Dimanĉa evangelio - 20.05.2012.
- KIO ESTAS VIA PRIORITATO?
- Pli ol 400 homojn savis Colin Firth
- Ankaŭ en Hispanio provas savi siajn monojn la homoj
- Tekstoj de Onklo Bidao: AMEN!-20.

