Ensaluto

statistiko

statistiko

tik
en sekundo nur
tak
ĉesas vivokur'
tik
finiĝas l'idili'
tak
funebras famili'
knal!
falas la viktimo
morta sur pavimo

bam!
jen sub veturilo
pereas plia filo

ve!
ĉesas pro malsato
frela korobato

jen la 21a jarcent':

progreso sen prudent.
vi kaj mi, amiko,
estas nur statistiko.

(3 marto 2010)

 

bildo de lodĉjo


povigita de