Teĥniko por Esperantistoj - Porteblaj Aplikaĵoj

Jen sube estas adreso al la Porteblaj Aplikaĵoj (Portable Applications) uzeblaj per sia ekstera komputila memorujo USB. Nomata populare ankaŭ la USB memorbastoneto (angle: Memory Stick): http://portableapps.com/news/2010-01-28_-_portableapps.com_platform_and_suite_1.6
Mi kredas ke tiu ĉi solvo estas ideala por ĉiuj tiuj ĉi homoj kiuj vivas en la disvolviĝantajaj landoj kie ne atingeblas ankoraŭ la elektro kaj oni tiel aŭ aliel uzas la komputilojn nur irante al lokaj bibliotekoj aŭ aliaj lokoj kun aliro al la Interreto kaj komputiloj. Tia Komputilo en la USB memor-bastoneto ŝajnas al mi ideala solvo al multaj el la problemoj. Persono kiu posedas tian „poŝkomputilon” povas ne nur uzi ĝin en sia propra komputilo, se havi ĝin, sed ĉiam povas ŝarĝi ĝin per materialoj el la trarigardataj en la Interreto materialoj, interretaj paĝoj kaj libroj, kaj uzi ĉion cie, plene porteble kaj komforte.
Mi proponas speciale al ĉiuj membroj de la Universala Vivo Ligo, kaj alaj similaj organizoj, ke ili ĉiuj ekhavu tian USB Bastoneton (la veran Magian Vergeton) por ĉiuj siaj materialoj. Mi ankaŭ kredas ke la sendo de tiaj USB memoro-bastonetoj estas ankaŭ ne multekosta, kaj ĉar ties kosto nun estas eta, kompare al la kosto de tuta la komputilo, tio ĉi povas esti treege praktika kaj utilega donaco al siaj geamikoj tra la mondo. Specialele tio ĉi utilas por la Disvolviĝantaj Landoj, kun sia loĝantaro plu malriĉa kaj malofte povanta allasi al si la elspezon por la komputiloj, sed tamen kun la alireblo al ŝtatposedataj, aŭ privataj, bibliotekoj, aŭ Komunumaj Haloj kun standarda oficeja ekipaĵo nun jam preskaŭ ĉie enhavanta komputilojn estas jam facila.
- Blogo de Elektito
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
Kiu nun estas ĉi tie
Novaj grupoj
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Hontinda aspekto el 10 milionoj
- Surprizo en la serbia elektado de prezidento
- Versoj de Onklo Bidao: MORTO KAJ VIVO.
- Funebro: Forpasis Donna Summer
- La eŭrozono disŝiras sin mem
- Dimanĉa evangelio - 20.05.2012.
- KIO ESTAS VIA PRIORITATO?
- Pli ol 400 homojn savis Colin Firth
- Ankaŭ en Hispanio provas savi siajn monojn la homoj
- Tekstoj de Onklo Bidao: AMEN!-20.

