Ensaluto

Teknikaj demandoj

Ĉu vi havas iujn demandojn? Ĉu vi ne sukcesas uzi ion en Esperanto.com?

Skribu pri tio ĉi tie!

bildo de Dima Ŝevĉenko
bildo de Fransoazo
bildo de Fransoazo
bildo de Dima Ŝevĉenko

Jes. Por tio alklaku supre de ĝi "Redakti". Sube, post la redakta formularo vi vidos butonon "Forigi". Klaku al ĝi kaj en la sekva paĝo konfirmu.

bildo de felipe augusto

Kiun mi povas aldoni novan administranto en grupo?

Estas en la diabla metiejo kien mi ŝatas labori.

bildo de Jakov

Kial mia blogaĵo "Kial ni oscedadas?" aspektas strange? Ĉu mi povas rebonigi tiun blogaĵon?

Dankon!

Jakov

bildo de Dima Ŝevĉenko

Mi plibonigis ĝin. Tio okazis pro rekta kopiado de la teksto el Word.

bildo de Jakov

Dankon, mi pensis ke tio povus esti ebla kialo; estonte mi uzos butonon por word.

Denove dankon!

Jakov

bildo de Wel-brazilulo

Salute mi demandas ĉu nur al mi okazas, ke mesaĝoj de uzantoj, amikoj aperas samtempe en du lokoj: en MESAĜOJ (ĉe la portyalo mem) kaj en mia privata e-poŝta konto, malgraŭ tio ke oni markas en la profilo ke oni volas legi ilin nur en la portalo?

bildo de Vladimir Kontraw

Mi havas malnovan ekranblokon, ĝia demensio estas 600x800 punktoj, kaj la paĝo ne enspaciĝas tute sur la ekrano!! Pro tio mi ne povas vidi trionon de mesaĝoj - dekstra parto de ili okazas detranĉita kaj nevidebla. Por legi la tuton mi estas devigita senĉese ŝanĝadi la skalon por plimalgrandigi la paĝon, sed se la skalo estas tre malgranda, do la literoj fariĝas preskaŭ nelegeblaj. Bonvolu, faru ion!! Tio estas neeltenebla!!

Hej hula!!

bildo de Dima Ŝevĉenko

Ni esploros tion kaj provos ion fari.

bildo de Tom Nylund

Sal,

Mi scivolas ĉu troviĝas iu funkcio per kiu oni povus esti atentigita kiam estas nova komento lasita sub blogaĵo. Ja aperas la atentigo "Nova komento" sub la blogaĵo, sed tio estas nesufiĉe kiam la nombro de blogaĵoj kreskas. Estus tre bone se atentigo pri nova komento estus sendita al la uzanto kiel mesaĝo aŭ ene de Esperanto.com aŭ al la retpoŝta adreso de la uzanto. Mi vere deziras tian atentigilon kaj sugestas ke tia estus enkondukita. Aŭ ĉu tia funkcio jam troviĝas, sed mi nur ne estas konscia de tiu? (Mi klopodis serĉi pri tia funkcio, sed ne tian trovis.)

amike
Tom

bildo de Dima Ŝevĉenko

Tiuj ĉi funkcioj ĵus aperis kaj estis anoncitaj.

bildo de Barabasz

Mi ne scias kion mi devus enskribi en la rubrikon: Profile Title

D.Burchardt

bildo de Dima Ŝevĉenko

Dume tien vi povas meti vian nomon.
Poste ni iom ŝanĝos tion.

bildo de fizikisto

Saluton,

mi provis la ludojn, sed nur "Laŭlitere en Esperanto" funkcias. "Laŭlitere in English" kaj la pomkuka ludo ne funkcias - mi vidas nur blankan kampon. Ĉe "Laŭlitere en Esperanto" mi povas ludi, miaj poentoj estas montrita sur la maldekstra flanko de la ekrano, sed la listo de la plej bonaj ludantoj ne enhavas min.
Mi uzas Interretan Esplorilon laŭ versio 7.

Fizikisto

bildo de fizikisto

Mirinde, hodiaŭ mi povas ludi "Laŭlitere in English", sed ne plu "Laŭlitere en Esperanto" ...

bildo de Dima Ŝevĉenko

fizikisto skribis:
Mirinde, hodiaŭ mi povas ludi "Laŭlitere in English", sed ne plu "Laŭlitere en Esperanto" ...

Provu premi "ctrl+F5".

bildo de LukiZ

Kiel redakti fonto-kodon de la blogaĵo? Tio espereble helpus al mi solvi jenajn problemojn:
- aŭtomata ĉapeligo - ĝi ĉapeligas eĉ URL-adresojn (vidu ekzemple mian blogaĵon pri IJK).
- ne funkcias

do mallongaj versioj de blogaĵoj ne aspektas tiel kiel mi volus

Kaj ĝenerale estus tre ege urile kaj facilige funkciigi enmetan formaton "Full HTML".

bildo de Dima Ŝevĉenko

> - aŭtomata ĉapeligo - ĝi ĉapeligas eĉ URL-adresojn (vidu ekzemple mian blogaĵon pri IJK).

Dume ne solvita. Ni pensos, kiel tion solvi.

>- ne funkcias

do mallongaj versioj de blogaĵoj ne aspektas tiel kiel mi volus

Nun vi povas uzi

kaj HTML-kodojn, se vi premos al la butono "HTML" en TinyMCE

bildo de LukiZ

dankon - HTML bone funkcias :)

bildo de Dima Ŝevĉenko

Mi ĝojas esti utila por vi. :)

bildo de ranulo

kie mi povs serĉi uzantoj?

Se ni komprenas ke ni ĉiuj estas frenezaj, tiam la vivo fariĝas klarigebla. (Mark Twain)

bildo de Dima Ŝevĉenko

Nun aperis amaso da diversaj eblecoj por serĉi uzantojn.

bildo de Dima Ŝevĉenko

ranulo skribis:
kie mi povs serĉi uzantoj?

Nun eblas serĉi uzantojn en tiu ĉi paĝo:
http://esperanto.com/serchi_uzantojn

bildo de Dima Ŝevĉenko

Nun vi povas vidi liston de uzantoj:
http://esperanto.com/profile

bildo de boriso

Grandan Dankon Dima.

Nuntempe ĉe mi la listo aperas iom fuŝe, la bildoj ne aperas kiel linio, sed iel kiel ŝtuparo. Tio okazas en firefox kaj IE.

bildo de Dima Ŝevĉenko

Jes, mi konas la problemon, sed ankoraŭ ne havis tempon reaspektigi ĝin. Tamen mi opinias, ke listo estu dume tia, ol manku ĝenerale.

bildo de Kirilo

Ho, kaj mi vere pensis, ke tio estas konscia arta prezento de la uzantaro! ;-)

bildo de Dima Ŝevĉenko

Ni povas poste voĉdoni, ĉu lasi tiel aŭ ne :)

bildo de Dima Ŝevĉenko

Dume nur en grupoj kaj blogaĵoj. Baldaŭ ni aldonos tiun ĉi eblecon.

bildo de ranulo

bonege! estus pli bonege se ni povus serĉi por uzantoj el io lando aŭ grupo

sed ne stresu vin =)

Se ni komprenas ke ni ĉiuj estas frenezaj, tiam la vivo fariĝas klarigebla. (Mark Twain)

bildo de boriso

Mi provis redakti mian antaŭan mesaĝon en ĉi-forumo, kaj ricevis la jenon:

502 Bad Gateway

ĉiuokaze, mi volis indiki ke eble blogoj sufiĉas por komuniki, finfine blogoj kaj forumoj en la praktiko estas sufiĉe similaj. Mi ne certas...

bildo de Dima Ŝevĉenko

boriso skribis:
Mi provis redakti mian antaŭan mesaĝon en ĉi-forumo, kaj ricevis la jenon:

502 Bad Gateway

ĉiuokaze, mi volis indiki ke eble blogoj sufiĉas por komuniki, finfine blogoj kaj forumoj en la praktiko estas sufiĉe similaj. Mi ne certas...

Tiu ĉi problemo aperas en temoj, kiujn kreis mi. En la aliaj ĉio devas esti bone.

bildo de Dima Ŝevĉenko

Dume ili restu. La eraron necas iom esplori...

bildo de boriso

Mi proponas ke estu facila maniero trairi la forumojn, simile al la klakilo "blogo" ĉe la ĉefa paĝo, eble povus esti klakilo "forumo" por vidi la forumojn de siaj grupoj. Nun ŝajnas al mi ke la forumoj estas iom kaŝitaj.

bildo de Dima Ŝevĉenko

Do, nun la lastaj kaj novaj forumaj temoj en grupoj estis aldonitaj al nova aspekto de grupoj.

bildo de Dima Ŝevĉenko

Mi aldonis supre butonon "Diskutoj".


povigita de