Tertremo en Ĉilio

La pasintan 27an de februaro je la 3.34 matene, mia lando suferis tertreman kaj martreman frapojn en ĝia centra suda parto, ĉefe regionoj de O'Higgins, Maŭle, Biobio kaj Araŭkania.
La tertremo sentiĝis inter La Serena (Norde) kaj Los Lagos (Sude) kio signifas ĉirkaŭ 1.200 kilometroj, kaj ĝis la urbo Bonaero ĉe altaj kontruaĵoj.
Kie mi loĝas estas gravaj malutilaĵoj en ĉirkaŭ 75% de la konstruaĵoj en la urbocentro, pro tio ke la konstruaĵoj estis konstruitaj per kotbrikoj. Sed eĉ pli modernaj konstruaĵoj .... La hospitalo kaj unu universitato devos esti malkonstruata j. Tri katolikaj preĝejoj ankaŭ devos esti malkontruitaj.
Preskaŭ 1000 personoj pereis ĉu pro la faligo de domoj, ĉu pro la martremoj.
Malfacila situacio nun en Ĉilio, ĝuste kiam ni komencas festi nia dujarcenton kiel sendependa lando, kaj nur kelkaj tagoj por la enpostenigo de la nova dekstrulara registaro.
- Blogo de strigo
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
Kiu nun estas ĉi tie
Novaj grupoj
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Hontinda aspekto el 10 milionoj
- Surprizo en la serbia elektado de prezidento
- Versoj de Onklo Bidao: MORTO KAJ VIVO.
- Funebro: Forpasis Donna Summer
- La eŭrozono disŝiras sin mem
- Dimanĉa evangelio - 20.05.2012.
- KIO ESTAS VIA PRIORITATO?
- Pli ol 400 homojn savis Colin Firth
- Ankaŭ en Hispanio provas savi siajn monojn la homoj
- Tekstoj de Onklo Bidao: AMEN!-20.


Komentoj
Dankon Strigo pro via informo. Mi ĝojas, ke vi vivas, sed bedaŭras la situacion en via lando.
Nia vendreda grupo en Gotenburgo havas leteramikojn en Francio. Ankaŭ tie en ilia regiono ĵus okazis katastrofo pro la vetero. Estis ŝtormoj kaj inundoj. Pluraj homoj mortis, kaj multaj perdis siajn hejmojn.
GiTa