Esperanto.com: nia komunumo

Testo de la inteligento

bildo de Sternchen

Mi aŭdis pri simpla inteligentotesto, kiu estas tre interesa. Pleje infanoj respondas ĝuste, dum pleje adoltoj malsukcesas. Ŝajnas, ke la inteligento malgrandigas dum la vivo.
La testo konsistas el nur 3 demandoj.

1-a demando:
Kiel vi metas elefanton en fridujon?

Ĝusta respondo:
Mi malfermas la pordon de la fridujo.
Mi metas la elefanton internen.
Mi fermas la pordon.

Tiu ĉi demando devas klarigi, ĉu vi komplikas simplajn aferojn.
Aŭ ĉu iu diris ion pri la grandeco de la fridujo?

2-a demando:
La reĝo de la bestoj, la leono kunvokas konferencon de la bestoj. Ĉiuj venas; nur 1 mankas. Kiu?

Ĝusta respondo:
La elefanto. Li ankoraŭ estas en la fridujo.

Tiu ĉi demando kontrolas, ĉu vi estas konscia pri la konsekvencoj de viaj agoj.

3-a demando:
Vi staras flanke de rivero, en kiu loĝas multaj da krokodiloj. Vi senkondiĉe devas rapide atingi la alian bordon. Sed nenie estas ponto. Kiel vi krucas la riveron?

Ĝusta respondo:
Mi naĝas. La krokodiloj ne estas hejme; ili estas ĉe la konferenco de la bestoj. Do ne estas risko.

Tiu ĉi demando kontrolas vian memoron.

Ĉu vi trapasus? Cool
Testu viajn amikojn. Estos amuza! Wink

bildo de Kirilo

Mi fiaskis, same mia edzino. ;-)

bildo de Marie Chesnelle
bildo de Dima Ŝevĉenko

:)