utilaĵo por lerni la francan (kaj alilingvojn)

el verdeskribitaj sensencaĵoj:

mi tutkore kredas, ke por bone lerni lingvon oni nepre havu bona(j)n vortaro(j)n en la lernata lingvo. tial mi serĉadis bonan franclingvan vortaron, sed trovi bonegan (almenaŭ por mi) vortaron estis tre malfacila. ĉar mi jam havas multe da sperto pri lerni lingvon, mi jam bone scias la plej bonajn lern-metodojn por mi: vidadi kaj aŭdadi/aŭskultadi. mi plej bone memoras vortojn se mi ripete vidas ne nur vortojn, sed ankaŭ bildojn ktp. mi plej bone parolas lingvon se mi ripete aŭdas la lingvon. do, kompreneble, la plej bona vortaro por mi estus vortaro, kiu havas son-kapablecon kaj multe da bildoj. bedaŭrinde tiaj vortaroj estas maloftaj kaj kutime multkostaj.... tamen, hodiaŭ mi finfine trovis tian vortaron kaj ĝi eĉ ne estas multkosta! :D mi estas tiel feliĉega, ke mi sentas min devigita blogi pri ĝi. :P
la vortaro estas la komputila versio de "The Visual Dictionary" farita de QA International. per ĝi oni povas vidi 6,000 kolorajn bildojn kaj kontroli 20,000 vortojn en tri (la franca, la angla kaj la hispana) aŭ kvin (la franca, la angla, la hispana, la itala kaj la germana) lingvoj. oni povas ankaŭ aŭdi elparolon de la vortoj en tiuj lingvoj kaj (malsame kiel la plejparto de bildaj vortaroj) ankaŭ troviĝas difinoj de la vortoj, ne nur la vortoj mem. mi estus ege feliĉa, se estus tia vortaro ankaŭ en Esperanto.... mi ankoraŭ ne konas eĉ unu bonega bilda vortaro esperante. :( la PIV ne havas tro malmulte da ilustraĵoj laŭ mi...
- Blogo de noktema
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
Kiu nun estas ĉi tie
Novaj grupoj
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Hontinda aspekto el 10 milionoj
- Surprizo en la serbia elektado de prezidento
- Versoj de Onklo Bidao: MORTO KAJ VIVO.
- Funebro: Forpasis Donna Summer
- La eŭrozono disŝiras sin mem
- Dimanĉa evangelio - 20.05.2012.
- KIO ESTAS VIA PRIORITATO?
- Pli ol 400 homojn savis Colin Firth
- Ankaŭ en Hispanio provas savi siajn monojn la homoj
- Tekstoj de Onklo Bidao: AMEN!-20.

