Ensaluto

Vastigo de sistemo de pronomoj

La temo pri "mi kaj mio" rememorigis min pri alia ideo pri pronomoj, kiun ni pridisputis antaŭ multaj jaroj ankoraŭ en FIDO (interreto tiam ne estis universale atingebla). Temas pri simpla ideo: pronomoj estas aparta tipo de vorto, sed ne estas iu teoria limigo por kreo de pluralo per aldono de -j same, kiel tio okazas kun substantivoj kaj adjektivoj. Fakte, tio estus eĉ pli logika kaj nekonfuza varianto. Tiel oni povas diri 'lij' aŭ 'ŝij' kiam temas pri iu samseksa multo (kaj necesas montri, ke ĝi estas samseksa), 'ŝlij' kiam temas pri vivaj estaĵoj, sed ne iliaj seksoj ne estas konataj. Ankaŭ la afero, kiu estas iom konfuza por multaj komencantoj (aparte tiuj, kies denaska lingvo de estas la angla) - la manko de distingo inter singulara kaj plurala 'vi' estos facile solvita.

Krome, ekzistas grava problemo, de kiu suferas, fakte, ne nur Esperanto, sed ankaŭ multaj aliaj lingvoj, aparte en Eŭropo - manko de distingo kaj ambigueco de "ni", kiu povas signifi ambaŭ "mi kaj vi" kaj "mi kaj iu alia". Tio estas fakte logika vundeblo de la lingvo, kiun ade trouzas demagoguloj. Se ni dirus 'ni' pri 'mi kaj vi' kaj 'mij' pri 'mi kaj iu(j) alia(j) persono(j), je kies nomo mi parolas", tiu ĉi problemo ankaŭ estos solvita.

Entute, la vastigita sistemo de pronomoj enhavus multajn pronomojn, sed - jen ĝia granda avantaĝo - oni povus uzi ne ĉiujn el ili, sed iun ajn subaron, kiun oni preferas. Tuta sistemo estas jena:

mi - la parolanto mem
mij - la parolanto kaj aliaj personoj
ni - la parolanto kaj la adresato
nij - la parolanto, la adresato kaj iu(j) alia(j) persono(j)

vi - la adresato (formala)
vij - kelkaj adresatoj (formala)
ci - la adresato (neformala)
cij - kelkaj adresatoj (neformala)

li - iu iĉa viva estaĵo
lij - kelkaj iĉaj estaĵoj
ŝi - iu ina viva estaĵo
ŝij - kelkaj inaj estaĵoj
ŝli - iu persono, kies sekso ne estas konata aŭ ne gravas (ekzemple, kiam temas pri profesio aŭ pri iu abstrakta 'ulo', 'isto' aŭ 'ano')
ŝlij - iu ajn grupo de vivaj estaĵoj
ri - iu viva estaĵo, kiu estas senseksa aŭ hermafrodita (mi ankoraŭ neniam havis ŝancon uzi tiun ĉi pronomon)
rij - kelkaj senseksaj aŭ hermafroditaj estaĵoj
ĝi - iu ajn neviva objekto
ĝij - iu aro de nevivaj objektoj
ili - iu ajn aro de iuj ajn objektoj, senrigarde ĉu vivaj aŭ ne

Per uzo de tiu sistemo oni povas referenci objektojn je arbitra precizo.

bildo de Goren


povigita de