Esperanto.com: nia komunumo

Verda Sukceso en Franca Regiona Balotado

bildo de Mikaelo.l

 

La 14an kaj 21an de Marton okazis balotadoj en Francio celante la renovigon de la Regionajn Asembleojn. Je la unua baloto, la nova kunigo Eŭropo-Ekologio akiris averaĝe 12,5 elcentojn de la voĉdonoj, kompare al 25 elcentojn por siaj Socialistaj maldekstraj konkurenculoj. La nune nacie reganta dekstra partio (UMP) de Nicolas Sarkozy suben-glitis ĝis 26 elcento. Post la fina baloto, en 25 regionoj el 26, venkis maldekstra kunigo de la Verduloj kaj Socialistoj.

 

Krom vipanta malvenko por la nacie reganta partio de Sarkozy, la rezultoj estas ĝenerale rigardataj kiel venko por la Socialistoj sed ankaŭ por la Eŭropo-Ekologio kunigo, ĉar duobliĝis la rezulto de la Ekologistoj kompare al la antaŭa balotado antaŭ ses jaroj.

 

Baze de tiu pozitiva rezulto la Verda Partio kiu estas la kerno de la E-E kunigado decidis daŭrigi la dialogon kun siaj partneroj por lanĉi novan pli vastan partion celante novajn progresojn en la nacia balotado de 2011.

 

Komentoj

bildo de Wel-brazilulo

Atente leginte la reagon de Sro. Abuadil mi diru, ke mia ideo pri 'verdiĝo' de la mondo iom preterpasas la aspekton ekskluzive politikpartian. Unue temas pri individua memverdiĝo. Mi do gratulis pli la bonan intencon ene de la notico en si ol ion alian. Same kiel bona estas la intenco kerne de la propono de Esperanto. Gravas, ke oni priparolu, laŭdu, disvastigu, aliĝu ĉi "koloron" konsentite, ke ĝia simbolo estas iel ligita al plibonigoj. Laŭ mi do verda lingvo, verdaj politikaj partioj, verda tenado de Amazonio, verda movo en Irano kontrau tiraneco jam ne povas ne iri forte paralele interligitaj. VERDO estas koncepto pli kaj pli enradikiĝanta mondskale kun vere revolucia signifo de io nova, kaj ajnfake, kaj multaj aliĝas ĝin kun ampleksa sento de tutmonda kunfratiĝo, kvazaŭ alie jam ne eblas esti. Ankau mi anas tion!!

Wel.

bildo de abuadil

Certe estas fakto ke la francaj verduloj havis freŝdate tre bonajn balotajn rezultojn.

Se tio estas bona aĵo por la planedo (kaj por la franca popolo) aŭ ne, tio estas tuta alia afero!

Mi vivas en Francio, kaj verdire la "verduloj" kaj Eŭropo-Ekologio (ktp) ŝajnas al mi ege danĝeraj.

Ĉu mi eble troigas? Mi tuj klarigos mian diraĵon!

Unue, oni devas memori pri kiam la verduloj estis en la franca registaro, inter 1997 kaj 2002... Tio ne estas tre maljuna epoko.
Tiu registaro, direktado por la socialista Lionel Jospin, elĵetis milojn da neleĝaj eksterlandaj laboristoj (kvankam li antaŭe prometis reguligi ilin!) ; li votis domaĝajn leĝojn kiu malvastigis la individuan liberecon (mi pensas, inter aliaj, pri la leĝo de la 15an de novembro de 2001 pri la "ĉiutaga sekureco"...), kaj tiu registaro certe ne faris multe pro la medioprotekto aŭ pro plibonigi la vivo de la landaj laboristoj aŭ por diminui, eĉ malmulte, la neegalecojn inter riĉuloj kaj malriĉuloj!..

Ĉu ni nun denove devus fidi tiujn ulojn?. Mi vere ne kredas. Pli malbona, mi kredas ke la verduloj trompas la civitanojn, dirante ke la polucio kaj aliaj problemoj el circkaŭo oni povas solvi sen neniam forrifuzi la nunan kapitalistan sistemon kiu nin kondukas al muro! En tio senco mi diras ke la verduloj ŝajnas al mi tre danĝeraj kaj mi bedaŭras ke tiom da francaj civitanoj tiel eraras voĉdonante al tiuj hipokrituloj!

.... Certe, se S-ro Cohn Bendit legus min, li hate insultus min kiel li ĉiam faras. Sed tio tute ne gravas ...Ĉar li ne komprenas esperanton!

bildo de Mikaelo.l

Sinjoro abuadil
Mi dankas vin pro via reago al mia blogaĵo sed samtempe bedaŭras ke, sciante aŭ ne sciante vi misprezentis la vidpunkton kaj agadon de la Franca Verda Partio koncerne la rajtoj de la enmigrantoj.
Dum la periodo de la Jospin registaro kiun vi celas en via komento, ambaŭ Verdaj ministroj de tiu registaro, Dominique Voynet kaj Guy Hascoët, kaj nia Partio ĝenerale, forte subtenis la reguligadon de la sen-dokumentaj enmigrantoj.
Ĉiuj kiuj iom legas la Francan povas kontroli mian aserton alklakante la jenan ligilon.

http://lesverts.fr/article.php3?id_article=843

Via komento levas aliajn demandojn pri kiuj mi tre volonte diskutus, eĉ disputus. Sed tio necesas iom da reciproka respekto, kio, miavide, mankas nun viaflanke. Ĉiu-kaze mi promesas al la legantoj de tiu-ĉi blogo, laŭ la daŭro, pli ampleksan pritraktadon de la problemoj de socia malegaleco kiuj, vi konsentos, estas forte ligitaj kun la kapitalisma sistemo.

Mikaelo Lajbman

bildo de abuadil

Saluton kara verda samideano!

Unue, mi deziras sincere pardonpeti, ĉar, vi pravas, la tono de mia autaŭa mesaĝo estis iom agresema.
Mi konfesas ke tio certe ne estas bona maniero malfermi dialogon kun iu, kiu malsame opinias!.. Pardonu min, mi petas.
Mi ekde nun provos esti pli respektiva en miaj komentoj.

Bedaŭrinde mi ankoraŭ ne parolas tre bone esperanton - mi nur komencis lerni ĝin autaŭ tri monatoj. Do, mi bezonas multe labori por min esprimi. Tial, ĉar la tempo al mi vere mankas, mi ne povos hodiaŭ multe pliriĉigi miajn diraĵojn.

Tamen kelkaj vortoj...

Mi vivas en eta pariza ĉirkaŭurbo kaj mi laboras en grandega multnacia asekura kompanio. Mi ne havas aŭton - verdire mi eĉ ne havas kondukpermesilon!- kaj mi sole moviĝas per biciklo aŭ komunaj transportiloj.

Mi estas ege koncernata pri la nuntempe socialaj, ekonomikaj kaj ĉirkaŭaj problemoj. Antaŭ nelonge, mi legis la fama libron de Hervé Kempf : "kiel la riĉuloj detruas la planedon" (mi ne scias, se tiu libro ekzistas en esperanto, sed se ne ankoraŭ ekzistas.. oni devu tuj traduki ĝin!!) kaj tiu libro konfirmis al mi (inter aliaj) la ligiloj inter sociala justeco kaj protektado de la ĉirkaŭo.
Sed malgraŭ tio - aŭ eble PRO tio!- mi sincere opinias ke la verduloj, en Francio kaj en Eŭropo, estas danĝeraj kaj mi iom timas vidante ilian elektajn sukcesojn!
Mi timas, ĉar ili certe levas ege gravaj kaj seriozaj problemoj sed, laŭ mi, iliaj respondoj kaj la rimedoj ke ili proponas estas en la pli bona okazo senutilaj kaj en la malpli bona... ege negativaj.

Mi provos klarigi miajn diraĵojn..

Certe ĉiu homo estas respondeca por la detruado de la planedo kaj de la ĉirkaŭo. Sed mi malkonsentas ke ni ĉiuj estas simile respondecaj. La granda firmestro kiu senhonte poluciegas

por ĉiam pli kreskigi siajn gajnojn certe malsamas la simpla civitano kiu uzas sian aŭton por veturi al la laboro aŭ kiu tro longe aŭ tro ofte banas sin! Eble tio estas evidenta, sed bedaŭrinde, en siaj mesaĝoj la verduloj ŝajnas ne tre diferencigi ambaŭ kondutadoj kiu difektas la planedon... Kaj tio laŭ mi forturnas la atenton de la homoj el la veraj problemoj en tiu ĉi mondo kaj iliajn verajn kialojn!..
Bona ekzemplo estas la karbonimposto, kiu la franca prezidanto N. Sarkozy volis imponi. Se mi bone komprenis, la francaj verduloj estis favore al tiu imposto -eble en iom malsama formo, sed ili mem diris ke tio kiu proponis Sarkozy estis tro malalta. Al mi tio ŝajnas tre maljusta imposto: imagu ekzemple homo, kiu bezonas uzi ĉiutage sian auton ĉar ne ekzistas aliajn transportorimedojn. Kompreneble li dovos pagi grandega karbonimposto. Ne estus pli bona unue vere disvolviøi la komunajn transportilojn kaj ebligi la homoj lasi iliajn aŭtojn endome?...

Tio estas simpla ekzemplo, mi esperas ke ĝi facile kompreneblas...

Alian "akuzaĵon" mi havas kontraŭ la francaj verduloj: ili forte (blinde mem, ŝajnas al mi) defendas la eŭropa kuniĝo. Tio mi vere ne komprenas!

Kompreneble, ĉiu bonvolema homo estas favora al la paco kaj al la amikeco inter la popoloj - en Eŭropo kaj aliaj kontinentoj. Sed mi ne kredas ke la eŭropa kuniĝo vere celas tion!

La eŭropa kuniĝo celas, inter aliaj, havi en eŭropo"la plej konkursema ekonomio en la mondo"; la eŭropa konstitucio ordonas ke
"La membra ŝtatoj garantias progrese plibonigi iliajn militajn kapablecojn". Mi ne vidas kio pozitiva oni povas trovi el la nuna eŭropa kuniĝo kiam oni zorgas pri socialaj kaj ĉirkaŭaj problemoj.

Finfine, mi preskaŭ forgesis: rilate al la vidpunkton kaj agadon de la Franca Verda Partio koncerne la rajtoj de la enmigrantoj.. Mi scias, ke la verduloj forte subtenas la reguligadon de la sen-dokumentaj enmigrantoj. Sed mi sole diris en mia antaŭa mesaĝo, ke kiam la verduloj estis en la registraro Jospin, ŝajnas al mi ke ili ne faris multe por atingi tiun celon... Same pri la
drogoj: la verduloj certe havas kuraĝa (kaj, laŭ mi, prava!) vidpunkto pri tiu temo. Sed nenion faris ili tiurilate! (mi iam - en 1997- skribis la S-ino Voynet kaj demandis ŝin pri tio kaj... mi neniam ricevis respondon!)
Mi povus ankaŭ paroli pri la verduloj en la pariza urba konsilo sed tempo al mi vere mankas.. Aliafoje mi faros tion.

Mia mesaĝo estas iom konfuzita kaj mi esperas, ke vi pli malpli povis kompreni min. Ankaŭ mi tre volonte diskutos (eĉ disputos! :-) pri tiuj temoj.

Kore,

Abuadil

bildo de Wel-brazilulo

Gratulon al la verdeciĝo franca! Kaj nia planedo sendube ankaŭ dankege gratulas vin!