Viaj impresoj pri Esperanto.com
Kiu nun estas ĉi tie
Nun 0 uzantoj kaj 28 gastoj estas ensalutintaj.
Laste aldonitaj blogaĵoj
- En la atenton de niaj polaj samideanoj
- KIAN AMON!
- Premioj sur religiaj minoritataj
- Sen Yahoo.mail kaj Gmail
- Ĉiun kavaran infanon minacas la malriĉiĝo en la Eŭropa Unio
- Cxi tiuj tagoj proksime interreto en Irano estas neuzeble
- Forpelita(63)
- Tekstoj de Onklo Bidao: AMEN!-08.
- La Eŭropaj Fondaĵoj baldaŭ povas aperi
- Gxis nun mi trovis unu el multaj de miaj eksaj geamikoj
[pli]


Saluton..
ĵus aliĝinte mi rimarkis unue:
- mankas spaco post 2 mesaĝoj en la unua salutmesaĝo?
- "TinyMCE agrodoj"
- en persona statuso aperas PHP-aĵo, kun anglaj vortoj ene [eble ĵus prilaborata?]
- "ĉapeligo" sub la foruma komentoskatolo
- Ĉu estas koincido, ke la same ne plu aktiva esperanto.info (neniu novaĵo ekde 2007) estu uzata anstataŭ la ekestonta aktuale.info? - Ĉu do daŭrigo de amikumu.com aŭ konkurenco al aktuale.info (kaj ev. eventeo.hu)?
- La amaso da ablecoj (fotoj, amikoj, blogoj..) jam nun tre similas al vizaĝlibro, kiu estas al mi tre labirinta kaj mortfrapanta. Mesaĝoj de nur 3 amikoj po tago kovras ĉion alian, kaj vidante, kiu amikiĝis kun kiu forpuŝas eble pliajn gravaĵojn. Se oni agordas, ke tiuj ne plu videblu, eble tamen io interesa malaperus - simple estas tro da informoj samtempe.
[Ha, cetere: ĉu iu uzas GoogleWave? Ege silentas pri ĝi, dum la bruo duonan jaron antaŭe..]
Nu, por momento sufiĉu..
esperantopori.wikispaces.com
Teknikajn demandojn ni pritraktos. Mi pardonpetas, ke supre tion ne indikis. Ĉiujn teknikajn demandojn kaj rimarkojn sendu al la speciala grupo kaj ĝiaj diskutoj:
http://esperanto.com/grupoj/teknikaj-demandoj
Ĉi tie estu nur ĝeneralaj impresoj.
>- La amaso da ablecoj (fotoj, amikoj, blogoj..) jam nun tre similas al vizaĝlibro, kiu estas al mi tre labirinta kaj mortfrapanta. Mesaĝoj de nur 3 amikoj po tago kovras ĉion alian, kaj vidante, kiu amikiĝis kun kiu forpuŝas eble pliajn gravaĵojn. Se oni agordas, ke tiuj ne plu videblu, eble tamen io interesa malaperus - simple estas tro da informoj samtempe.
Verŝajne. Tiaj estas sociaj retoj kaj esperanto.com ankaŭ.
>- Ĉu estas koincido, ke la same ne plu aktiva esperanto.info (neniu novaĵo ekde 2007) estu uzata anstataŭ la ekestonta aktuale.info? - Ĉu do daŭrigo de amikumu.com aŭ konkurenco al aktuale.info (kaj ev. eventeo.hu)?
Neniu volas uzi esperanto.info anstataŭ aktuale.info. Esperanto.info ne estis planita, kiel novaĵservo, sed kiel virtuala biblioteko pri Esperanto en diversaj lingvoj.
Esperanto.com ne povas konkurenci kun aktuale.info, ĉar havas alian mision. Paĝaro eventeo.hu ne ekzistas.
Unue, ĝi havas la grandan avantaĝon ekzisti.
Sed mi opinias ĝin ne facile uzebla. Mi ne scias kiel orientiĝi en ĝi, kion serĉi?
Mi tre badaŭras, ke iu devas havi konton por vidi la enhavon de aliula konto. Tiel ĝi ne estas uzebla de klubo.
En nia klubo la plejparton de membroj, pro diversaj kialoj, neniam kreos konton en esperanto.com aŭ alia retejo. Do ne eblas uzi ĝin kiel informilo por la klubo. (Aŭ mi ne trovis kiel tiacele uzi ĝin)
Krome, ĝi estas malrapida.
Sed mi opinias ĝin ne facile uzebla. Mi ne scias kiel orientiĝi en ĝi, kion serĉi?
Mi tre badaŭras, ke iu devas havi konton por vidi la enhavon de aliula konto. Tiel ĝi ne estas uzebla de klubo.
En nia klubo la plejparton de membroj, pro diversaj kialoj, neniam kreos konton en esperanto.com aŭ alia retejo. Do ne eblas uzi ĝin kiel informilo por la klubo. (Aŭ mi ne trovis kiel tiacele uzi ĝin)
Krome, ĝi estas malrapida.
Dankon! Ni tre ĝojas ke laŭ vi Esperanto.com devas ekzisti.
Dum venontaj du monatoj ni plenumos grandan laboron por evoluigi interfacon kaj help-sistemon.
Ne la tuta enhavo de Esperanto.com estas kaŝita por anonimaj uzantoj (ĉefe estas kaŝitaj profiloj kaj personaj informoj). Tamen grupojn, eventojn, fotoalbumojn kaj blogaĵojn eblas vidi sen ensaluto.
Por krei informejon de klubo, eblas krei grupon, kien eblas aldoni blogaĵojn, fotoalbumojn, diskutojn ka. Tiamaniere eĉ tiuj membroj de la klubo, kiuj ne havas konton ĉe Esperanto.com, povus vidi bezonatajn novaĵojn kaj informojn.
Kvanto da uzantoj de Esperanto.com kreskas. Kreskas ankaŭ kvanto de enhavo, aperas novaj eblecoj, uzantoj uzas la retejon pli kaj pli aktive. Tio kreas sufiĉe grandajn postulojn por la servilo.
Dume ni ne havas monan subtenon de la projekto. Sed estonte, eble ni povus "plifortigi" la servilon.
Ekoran saluton!
Mi ne trovas eblon, kie mi povus mallonge prezenti mi en mia profilo, kaj afiŝi ligilon al mia Ipernity blogo, en kiu jam troviĝas multe da enhavo.
Mi proponas pristudadi la solvojn de Ipernity, ĉar ĝi funkcias tre kontentige.
Dezirante brilan sukceson:
Akva
VIZI László el Budapeŝto
Por enmeti bezonatajn informojn, iru al via profilo. Tie premu supre la ligilon "redakti", post iom sube premu ligilon "profilo de uzanto".
Venis al mia kapo:
Ĉu mi jam povus alŝuti sondokumentojn rekte en ĉi tiu paĝaro?
Akva
VIZI László el Budapeŝto
Dume ne.
Nu, ĝenerale ĝi bonas, ĝi belaspektas. Estas kelkaj fuŝaĵetoj sed ne tiom gravas.
tamen, al mi ne multe plaĉas la pupeton de la ĉefpaĝo (mi bedaŭras ^^")
Fakte, la plej grava problemo estus ke ĝi estas unu socia retpaĝo pli en esperantio, kaj tio iom ĝenas kiam oni volas komuniki ion, ekzemple aranĝon, oni devas aperigi plurloke.
Sukseson!
:-P
esperanto.com ne estas tro aktiva ĵus nun, sed ŝajnas promesa. Eble eventuale ĝi kreskos. Entute, ĝi sufiĉe bone funkcias por tiom juna paĝaro. Mi esperas, ke iam ĝi anstataŭigos mortintan ĝangalon...
Se mi ne povas vidi resp. legi, ĉu la enhavo (diskutoj ktp.) de iu grupo interesas al mi, mi ne volas aliĝi al tiu grupo. Mi tute ne volas aliĝi al grupoj kun sekreta enhavo.
"Neniuj publikaj afiŝoj en ĉi tiu grupo. Konsideru aliĝi al ĉi tiu grupo por vidi ĝiajn afiŝojn." ???
(Cetere, ankaŭ al mi la pupeto de la ĉefpaĝo ne plaĉas.)
Temas pri tio, ke administrantoj de grupoj povas fari enhavon publika aŭ ne publika en propra grupo.
Neniu devigas vin aliĝi al grupo kun enhavo, disponita nur al membroj de grupo. Ŝajne tio estas bone, ĉu ne?
Mi kredas ke la problemo menciita okazas parte ĉar la administrantoj ne scias kiel publikigi sian forumon. Por fari tion, ili devas iri al sia grupo, poste elekti "Regi forumojn de grupo". Sekve ili povas publikigi siajn grupojn.
La blogaĵoj estas alia afero. Ĉiu homo kiu verkas blogaĵon povas elekti ĉu ĝi estu publika aŭ ne. Se ĝi estas publika vi vidos ĝin en la paĝo pri la grupo.
dankon pro via aktiva partopreno ĉe esperanto.com !
/boriso
Mi ĵus publikigis diskutojn de ĉiuj miaj grupoj.
/boris
Verdire ege simpatia retejo estas Esperanto.com, malgraŭ ke ankoraŭ tutnova je kampo de teknika sistemo ...certe kompare al aliaj...sed mi jam trovas ĝin utila kaj konvena al esperantistoj en la reto.Kaj ju pli da interesaj tujmesaĝiloj kaj informkanaloj por esperantistoj kunveniĝi, desplibone .
Mi elkore deziras al tiu ĉi nova esperanta komunumo, tiom da sukceso kaj apogo kiom ĝi meritos pro laboro favore al nia afero. Estu ni, ĉiuj kunhelpantoj kaj kunlaborantoj de tiu ĉi apoginda virtuala informokanalo. Karesema!
" Unueco estas garantio de
Vi pravas estimata Karesema.Mi samopinias kaj esperas, ke tiu ĉi paĝaro estos utila por tuta Esperantujo.
http://esperantoradom.blox.pl/html Jen estas blog/ar/o de nia loka E-grupo.Mi invitas vin por viziti kaj legi.
La ideo mem estas bonega. La retejo fariĝu centro de virtuala Esperantujo. Tamen...
La retejo estas iom... peza. Interfaco ne tre klaras kaj belas. Jen mi eniris la retejon kaj kion mi vias? Nur ludoj. Kie estas miaj blogaĵoj? Kie estas blogaĵoj de miaj amikoj? Jes, mi tuj povas legi ĉies blogaĵoj - nun entute estas 709 uzantoj kaj la plena listo ne ĝenas min, sed mi volus legi nur enskribojn de miaj amikoj.
Sufiĉe grandaj uzantbildoj postulas tro da spaco (ĉefe en komentoj). Iru al la Listo de uzanto kaj provu kompreni kiu estas kiu: kiu kromnomo maldekstre respondas al uzantbildo maldekstre?
Listo de artikoloj de uzanto (ĉu blogo?) aspektas tro lakone - mi esperis vidi tie ne nur titolon, daton k.a. statistikon, sed ankaŭ la teksto mem (aŭ almenaŭ ĝian parton). Simile al la paĝo http://esperanto.com/blog sed por unu uzanto.
La teksta redaktilo ne tre oportunas, ekz-e butono "Paste from Word" kaj "Paste as Plain Text" troviĝas eĉ en diversaj linioj dum tiuj du devus esti kun - unu ĉe la alia. Krome, estus bone havi ian pli facilan - tekstan - redaktilon (mi preferus Markdown formaton).
Fotogalerioj: kial bildetoj estas aranĝitaj en unu kolumno? Aspektas tre malbone!
Fine, ŝajnas ke mi trovis eraron: en Statuso (http://esperanto.com/user/166/status) mi trovis jenan tekston:
oramezo's Statuses
<?php $account = user_load(array('uid' => arg(1))); if (!$account->uid) { echo t('This user has no statuses yet.'); return; } $count = facebook_status_has_status(arg(1)); if (!$count) { global $user; if ($user->uid == $account->uid) { echo t('You have no statuses yet.'); } else { echo t('@name has no statuses yet.', array('@name' => check_plain($account->name))); } } ?>
Kaj jes, ĉu eblas anstataŭigi en adreso, ekz. 'content' per 'enhavo', 'comment' per 'komento', 'reply' per 'respondo' ktp?
Jes, baldaŭ ni tion faros.
Mi samopinias kun Goren : esperanto.com ne estas tro aktiva ĵus nun (kompreneble ĉar ĝi estas nova paĝaro) sed ŝajnas promesa.
Mi pensas ke Esperanto.com estas sur perspektiva vojo kaj mi gratulas la iniciatintojn kaj mastrumantojn. Samtempe mi konsentas kun ĉiuj ĝisnunaj bonvolemaj kaj konstruemaj rimarkoj rilate plibonigon de la retejo. Mi mem tiusence havas nenion novan por aldoni. Kiel kunordignato de Ligo Humanitas http://www.liga.humanitas.info (en intensa preparo estas la sama retejo en anaku lingvo Esperanto) - humanista asocio kun sidejo en Kroatio uzanta Esperanton kiel sian preferatan internaciskalan laborlingvon - kaj kiel redaktoro de portaloj (retejoj, retpordegoj) Humanitas, interalie ankaŭ Portalo Humanitas en lingvo Esperanto http://www.esperanto.humanitas.info, mi proponas kunlaboron kun Esperanto.com. Por komenco mi propoanas almenaŭ interŝanĝon de reklambandoj (rubandoj). Celo de Projekto Humanitas estas disvastigadi kaj en Kroatio kaj internaciskale humanismajn idealojn kaj valorojn, interalie en ankaŭ lingvo Esperanto kvankam ne nur en Esperanto, helpi ariĝadon, interkomunikadon kaj kunlaboradon de humanismaj esperantistoj kaj de esperantismaj humanistoj, eĉ ankaŭ propagandi Esperanton en monda Humanistujo. Do, kulaboro kun Esperanto.com bonvenegas! Mato Špekuljak http://humanitas.info/spekuljak/indexesp.htm
En ĉitiu paĝaro mi lernas pri aliaj paĝaroj. Mi lantlante lernas pri ega retmondo da Esperanto-paĝaroj. Tio fortigas mian kredon ke Esperanto havas brilegan futuron ĉe la homaro. Mi malkovras ĉiam pli da homoj kiuj parolas kaj skribas en ĝi. Kiam mi komparas la nunan staton kun la stato de Esperanto kiam mi eklernis ĝin antaŭ multaj jaroj mi miregas. Esperanto.com servas al mi bone kaj mi dankas por tio.
Mi havas la impreson, ke ĝi teknike sufiĉe bonas.
Tamen mia impreso estis kaj restis, ke tre malfacilas orientiĝi.
Ekzemple nun mi ne scias kiel trovi miajn grupojn?
(Post la skribo de tiuj mi preskaŭ tuj trovis. Kial ĝi ne estas ankaŭ ĉe mia profilo? )
Sed ĉu unu persono povas havi nur unu blogon? Se jes, kial? Se ne, kiel ne?
Mi ne volas fari novan grupon por nova blogo. Ŝajnas, ke eĉ grupo povas havi solan blogon. Ĉu?
Tamen mia impreso estis kaj restis, ke tre malfacilas orientiĝi.
Ekzemple nun mi ne scias kiel trovi miajn grupojn?
(Post la skribo de tiuj mi preskaŭ tuj trovis. Kial ĝi ne estas ankaŭ ĉe mia profilo? )
Sed ĉu unu persono povas havi nur unu blogon? Se jes, kial? Se ne, kiel ne?
Mi ne volas fari novan grupon por nova blogo. Ŝajnas, ke eĉ grupo povas havi solan blogon. Ĉu?
Grupojn, kiujn vi partoprenas, eblas vidi ĉi tie:
http://esperanto.com/og/my
Unu uzanto povas havi blogon kun nelimigita kvanto de blogaĵoj. Tamen la sistemo permesas krei komunajn blogojn. Tio signifas, ke vi povas aldoni (aŭ ne aldoni) iujn viajn konkretajn blogaĵojn al iu grupo, kiun vi kreis aŭ partoprenas (kaj havas rajton aldoni tien blogaĵojn).
Tiamaniere vi povas havi personan blogon kaj samtempe partopreni en pluraj komunaj blogoj.
Mi tute ne komprenas.
Mi havas unu personan blogon.
Mi aldonas al grupo novan blogaĵon.
Ĝi aperas kaj ĉe la grupo kaj en mia persona blogo.
Sed mi havas tri apartajn temojn, kiujn mi ne volas miksi.
Nek por mi, nek por aliaj.
Bedaŭrinde dume tiamaniere fari ne eblas. Ĉio aperos ankaŭ en via persona blogo.
Dume, se vi ne volas, ke iuj informoj aperu en via persona blogo, vi povas uzi diskutojn (forumajn temojn) en grupoj.
Eventuale poste ni antaŭvidos eblecon krei rubrikojn en blogo.
Esperanto.com surprizigas min: tiom da eblecoj!
"Litere en Esperanto" estas genia... mi timas ekludi ĉar mi neniam volas fini.
Ĉar kaj e-o.com kaj lernu estas drupalaj, ĉu ne eblus aldoni vortaron kiel tiu kiu lernu havas? Estus praktika afero kaj certe allogos komencantojn ĉi tien.
Aldone, mi ankoraŭ ne komprenis la poentojn... ĉu ili iamaniere utilas (krom scii la aktivado)?
Iel ajn, gratulojn!
Sammondane,
Ĥod
Sammondane,
Ĥod
>Esperanto.com surprizigas min: tiom da eblecoj!
>"Litere en Esperanto" estas genia... mi timas ekludi ĉar mi neniam volas fini.
Dankon!
>Ĉar kaj e-o.com kaj lernu estas drupalaj, ĉu ne eblus aldoni vortaron kiel tiu kiu lernu havas? Estus >praktika afero kaj certe allogos komencantojn ĉi tien.
Lernu ne uzas Drupalon, ili uzas tute alian sistemon.
Ni pensas pri la vortaro kaj eventuale aldonos estonte kelkajn servojn por komencantoj.
>Aldone, mi ankoraŭ ne komprenis la poentojn... ĉu ili iamaniere utilas (krom scii la aktivado)?
Ili dume estas bezonataj por vidi, kiuj uzantoj estas la plej aktivaj.
Tiun ĉi retejon mi trovas tre bona, inda ne nur je ekzisto sed ankaŭ je uzo. Ke ni havu nian propran socian retejon (t.e. en nia genia lingvo), tio mem estas ja bonaĵo! Detaloj perfektigindaj certe estos perfektigitaj... Mi nur diras al la administrantoj tion: ne realigu tuj kaj blinde ĉiun etan peton aŭ postulon de la uzantoj, ĉar esperantoparolantoj kaj esperantistoj estas ofte tiel, kiel ĉiuj civitanoj ajn... oftfoje tre kritikemaj...
Ramĉjo
Mi multe ŝatas Esperanto.com, kaj mi indikas ĝin por aliaj personoj...Sed mi trovas kelkajn malfacilaĵojn, unue ke mi estas iom malatenta, forgesas kiel uzi ĝin kaj ankaŭ ke ne ĉiam mia retservanto bone funkcias:-)
Mi opinias, ke tio estas tre bona ideo, tielmaniere ebligi al ni esprimi niajn opiniojn pri divesaj temoj.
Min nuntempe iomete malghojigas okazajho, ke kelkaj esperantistoj strebas krei novan artefaritan internacian lingvon. Ekzemple : "LINDEPLA" - Lingvo de planedo. Kaj kiam mi ne konsentis,la kreanto de nova lingvo opinias, ke Esperanto estas tro fermita - ielmaniere dogmatika. Chu vere? Ekzistas dogmatikoj inter ni?
Ni bezon kontraustari la anglisman inundon kaj strebi subteni naciajn kulturojn por ke niaj naciaj kulturoj ne malaperu en abismo de globalisma mondo.
Nova planlingvo? Tion ni nepre NE bezonas. Esperanto havas la spertojn de milionoj da homoj dum preskaŭ 125 jaroj. Esperanto estas la plej sukcesa planlingvo de nia planedo (se oni ne inkludas la altan germanan, la modernan hebreon, kaj la indonezan kiel plan lingvoj). Rekonstrui la historion de Esperanto estas romantika sed senutila revo.
Jes, oni bombardis min en Fejsbuko pri tiu "lingvo de la planedo". Multaj homoj scias, ke Esperanto ne estas perfekta lingvo. Tamen, oni devas bone kaj plene konscii, ke ekzistas neniu lingvo perfekta kaj ekzistos neniu lingvo perfekta, ĉar lingva perfekteco ne eblas, dum la homa menso estu io ŝanĝanta kaj evoluanta... kaj ankaŭ pro tio, ke la perfekteco estas io tre subjektiva! Oni nur devas konsenti, ke Esperanto estas la plej taŭga nuna planlingvo por internacia komunikado kaj subtenu ĝin longdaŭre.
Pri la fermiteco kaj dogmeco de Esperanto, se tio temas pri fikseco de la lingvaj trajtoj, tio estas tute bona kaj necesa eco. Sen tiu "fermiteco", la lingvo evoluontus danĝere disiĝante en multaj dialektoj. Atentu, ke Esperanto ne estas lingvo tiel, kiel la naciaj aŭ etnaj. Oni ne devas trakti ĝin tiel, kiel oni traktas la naciajn lingvojn, kiu estas tre "liberaj" kaj, precipe pro tio, tre ĥaosaj. Kaj la dogmeco de Esperanto ne estas tiel. Mi bone konas multon da esperantoparolantoj tiuj, kiuj malakceptas ĉiujn dogmojn ene de la Esperanto-Movado. Eble tre multe kaj ofte!
Ramĉjo
Fakte, Esperanto estas la plej libera lingvo kion mi konas. Oni ja rajtas uzi neologismojn se oni volas, sed sin demandas se aliuj akceptos ilin. Oni rajtas uzi la prefiskojn kaj la sufiksojn laŭlogike kun ajna vortradiko. Entute, laŭ mi, kaj mi parolas 9 aliajn lingvojn, E estas la plej potenca, plej efika, kaj plej bela. Robb