vito, vinbero kaj vino kiun ni atendas

En region kie mi kreskis la unuan arbon kiun mi ekkonis estis vinberarbo. Vito estas sekaŝela, deforma kaj ne alloga laŭŝajne dum perdas siajn foliojn. la arbo havas mirindajn radikojn, foje oni povas kelkmetrojn for de la arbo trovi ties profundajn radikojn ... .
Tamen la frukto de tiu arbo estas ĝuplena, freŝiga, plezura kaj bongusta vinbero kiun se oni bone preparus eblas atingi vivĝuan vinon ...
Al mi tre plaĉis jena strofo de Feridun Moŝiri:
گمان مبر که به پایان رسید کار مغان
هزار باده ناخورده در رگ تاک است
Ne konjektu ke la afero de amantoj finiĝis jam
Mil tasoj da ne drinkitaj vinoj ekzistas en la vejnaro de vito
...
Laŭ mi, vito povas esti bona simbolo al mia lando, irano: kaduka vizaĝo sed ene vivplena kaj plezuriga kun profundaj radikoj dum la historio ...
Post islamaniĝ(g)o, vino <la ĝuo> estis malpermesita en irana teritorio tamen "ĉiam en la vejnaro de la vitoj estis ne drinkitaj vinoj ...", irananoj ĉiam produktis bongustajn vinojn ...
VIVU VIN(BER)O!
![]() |
- Blogo de reto
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
Kiu nun estas ĉi tie
Novaj grupoj
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Hontinda aspekto el 10 milionoj
- Surprizo en la serbia elektado de prezidento
- Versoj de Onklo Bidao: MORTO KAJ VIVO.
- Funebro: Forpasis Donna Summer
- La eŭrozono disŝiras sin mem
- Dimanĉa evangelio - 20.05.2012.
- KIO ESTAS VIA PRIORITATO?
- Pli ol 400 homojn savis Colin Firth
- Ankaŭ en Hispanio provas savi siajn monojn la homoj
- Tekstoj de Onklo Bidao: AMEN!-20.



Komentoj
Bonvenon en tiu ĉi nova renkontejon de Danilo kaj Mariagrazia.
nilo46
Fakte, la foto de la vinberaro fine de via blogaĵo estas unu el la plej allogaj, kiajn mi lastatempe renkontis.
Kiom mi ŝatus pluki ĝin tuj! :-)
Krome: Dankon pro via blogo pri Irano, mi legadas ĝin!
http://www.cyrilbrosch.net/
kia plezuro renkonti vin ĉi tie!
mi ĝojas ke la notoj tiras vian atenton kaj plaĉas al vi :)
fakte mi ĉefe skribas ĉe; http://www.ipernity.com/blog/reza.torabi kaj antaŭ nelonge kiel alternativo kopias ĉi tie.