Viv-diverseco ŝrumpas, minacita estas la homa socio

La tria eldono de la UN raporto "mondaj perspektivoj pri viv-diverseco", publikigita la dekan de majo, per-ĉifre konfirmas ke la internacia komunumo estas fiaskinta bremsi la malkreskadon de viv-diverseco, tiel ne konformiĝante al la engaĝiĝoj faritaj en la 2002a jaro. Neniu el la 110 landoj kiuj transdonis raporton al UN pri la realigotajn progresojn sukcesis atingi la celojn por la 2010a.. "La vivsistemoj sur kiuj baziĝas la ekonomio, la ter-kultivado, la vivo (...) estas minacataj je malboniĝo, eble eĉ je malapero se iu radikala agado ne estos inicata por ilin konservi" skribas la raport-aŭtoroj.
La surfac-amplekso de la naturaj vivejoj daŭre malvastiĝas. Tri "baskul-punktoj" estas konstatitaj: la sensalaj lagoj invaditaj per algoj kaj sufokantaj, la kolapso de pluraj koralaj eko-sistemoj kaj la ŝrumpo de vastaj areoj de la amazona arbaro.
Ĉiuj indikaĵoj pri la stato de la naturo kaj pri la riskoj de estingiĝo de bestaj-specioj estas en ruĝo. Tiu raporto stimulos la diskutojn komencitajn kadre UN por starigi novajn objektivojn post la misa rendevuo de 2010. La internacia komunumo denove renkontiĝos en Oktobro en Nagojo, Japanio por preni sian decidon.
Ĉiuj indikaĵoj pri la stato de la naturo kaj pri la riskoj de estingiĝo de bestaj-specioj estas en ruĝo. Tiu raporto stimulos la diskutojn komencitajn kadre UN por starigi novajn objektivojn post la misa rendevuo de 2010. La internacia komunumo denove renkontiĝos en Oktobro en Nagojo, Japanio por preni sian decidon.
- Blogo de Mikaelo.l
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
Kiu nun estas ĉi tie
Novaj grupoj
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Hontinda aspekto el 10 milionoj
- Surprizo en la serbia elektado de prezidento
- Versoj de Onklo Bidao: MORTO KAJ VIVO.
- Funebro: Forpasis Donna Summer
- La eŭrozono disŝiras sin mem
- Dimanĉa evangelio - 20.05.2012.
- KIO ESTAS VIA PRIORITATO?
- Pli ol 400 homojn savis Colin Firth
- Ankaŭ en Hispanio provas savi siajn monojn la homoj
- Tekstoj de Onklo Bidao: AMEN!-20.


Komentoj
Bonan sabaton, Mikaelo.
ORELRINGADO DE BRUTARO EN BRAZILO:
Antaŭ kelkaj tagoj artikolo ĵurnala donis, ke, en suda Brazilo (ĉi-tie aldoniĝu, ke eble la plej vasta vianda brutaro troviĝas ĉi-lande) oni kunsidis cele al studo por alternativoj kapablaj ĉesigi orelringadon de brutaro.
Laŭ la ĵurnalo tio estas longa praktiko inter brutarbredistoj brazilaj por marki bestojn kies karno destiniĝas al eksportado.
Laŭ kunvenantaj brutarbredistoj (grandnombre ili lastatempe kunsidadas) malprofitoj komencis aperi el tia praktiko kaŭze de muŝatakoj al orelvundoj tial ke aĉovojn muŝoj tie lasas, kaj ties vermoj finprovokas malsanojn kaj ja perdon de oreloj inter la bestoj.
Kun konsekvenca perdo de pezo, sen paroli ke ĉ. 30% da junaj bestoj (kiuj ricevas orelringojn) finmortas.
Ke la alternativoj trovotaj de ili nepre estu inteligente favoraj al vivo, ne nur homa, sed ankaŭ bestaj!
Mi esperas ke en tiu japana renkontiĝo povas portopreni ankaŭ la plej gravaj verd-organizoj, kiel Green Peace, WWF, ktp, kaj ke ili povu havi adekvatan pezon en tiuj gravaj decidoj. Dankon Mikaelo kaj...daŭrigu interesiĝi kaj interesigi.
nilo46