Ensaluto

Vortaro en Linukso

Salutojn,
Mi scivolemas pri neretaj vortaroj. Mi intencas iri al lokoj en Amazonio kie mi ja ne havos interretkonekton, sed mi daŭre bezonos labori kaj studi, tial mi bezonas plurajn vortarojn (ĉefe tradukvortaroj), ankaŭ en esperanto evidente, ĉefe ĉar esperanto estas kiel pontlingvo, kiam mi ne scias ekzakte kiel aŭ kion serĉi en iu ajn vortaro, e-o helpas min, ehe.

Mi instalis Stardict kaj ja opinias ĝin kiel bonega ilo, sed la nura e-o vortaro kiun mi trovis estis la REVO vortaro. Ĝi ja estas bonega kaj mi daŭre volas havi ĝin, sed ĝi estas tro ĝenerala. Plurfoje, mi havas problemojn rilate al vortoj kiuj estas literume similaj, sed apartenas al malsimilaj lingvoj ktp. Tial, mi bezonas pli rektaj vortaroj. Sed iel ajn, mi bezonas minimume la jenajn:

* Portugala-EO-Portugala

* Hispana-EO-Hispana

* Angla-EO-Angla

* Franca-EO-Franca

* Dana-EO-Dana

...krome, mi bezonas vortarojn de tiuj lingvoj (nur kun la vortsignifo en tiuj lingvoj mem).

Eble, mia problemo estas nur ĉar mi malbone agordas Stardict.... Ĉu iu scias kiel solvi la problemon, ĉu per Stardict ĉu per alia ajn ilo?

 

 

Sammondane,

Ĥod

 

PS: mi ne certas ĉu mi kreas la fadenon en la korekta loko...

bildo de hxod


povigita de