Ensaluto

Ĉe eldonejo Impeto aperis 3-a eldono de la populara lernolibro de Esperanto

bildo de Dima Ŝevĉenko

Moskva eldonejo “Impeto” aperigis jam la 3-an eldonon de la populara lernolibro por ruslingvanoj, verkitan de konata esperantisto Boris Kolker. Same kiel du antaŭaj eldonoj, la eldonkvanto estas sufiĉe granda laŭ la taksoj de Esperanta eldonado – 1000 ekz. Jen estas la donitaĵoj de la lernolibro, prenitaj el la retejo de la eldonejo “Impeto” (http://impeto.trovu.com/kolker3):

“Boris Kolker. Internacia lingvo Esperanto: plena lernolibro. 3-a korektita eldono. — Moskvo: Impeto, 2012. — 264 paĝoj.ISBN 978-5-7161-0172-2
Pentristo Vjaĉeslav Te.
Respondeca redaktoro Elena Ŝevĉenko.

La ruslingvaj lernantoj de Esperanto povas akiri tiun ĉi lernolibron, uzante la plej popularajn librovendejojn de Moskvo (ekz. “Biblio Globus”, “Moskva”. Detala infomo - http://impeto.trovu.com/novajhoj/libroj_en_moskvo), Peterburgo (ekz. “Sankt-Peterburga Domo de Libro”. Detala informo - http://impeto.trovu.com/novajhoj/dom_knigi_peterburgo) kaj aliaj grandaj urboj. Ankaŭ ĝin eblas mendi en la pluraj interretaj butikoj, inkluzive la plej grandajn en Rusio (ekz. Ozon – http://www.ozon.ru/context/detail/id/4612093/) kaj rekte ĉe la eldonejo en ĝia retbutiko - http://lernolibro.ru/slovari/kolker.

Eldonejo Impeto estas oficiale registrita organizo kaj dank' al tio ĝiajn eldonaĵojn (ne nur lernolibrojn kaj vortarojn, sed ankaŭ la librojn en Esperanto) ĉiam eblas trovi en pluraj neesperantistaj librovendejoj, retbutikoj kaj la plej grandaj ŝtataj bibliotekoj, kio montras al la neesperantista publiko, ke E-kulturo ekzistas kaj lingvo Esperanto vivas.
Pliajn informojn pri eldonejo Impeto vi povas trovi sur ĝia retpaĝo http://impeto.trovu.com/pri


povigita de