Ensaluto

Ĉu ekzistas du egalaj kukoj?

- Akilo: Ho, kara Testudo! Hieraŭ mi multe amuziĝis!
- Testudo: Ĉu vere? Kion vi faris?
- Akilo: Mi partoprenis ludon kun diversaj infanoj. Ĉiu plenkreskulo estis parigita al infano kaj ĉiu paro devis kuiri tre kukojn plejeble egalajn.
- Testudo: Ĉu? Kaj kion signifas egalaj?
- Akilo: La parametroj estis vidaj, pezaj kaj gustaj. Kaj ni venkis! Kompreneble, mi multe klopodis, sed mia eta kunulo havas la tutan meriton!
- Testudo: Do, estis juĝantaro?
- Akilo: Jese! Ili estis famaj kuiristoj kaj pensu, kara Testudo, ili asertis, ke niaj tri kukoj estis perfekte egalaj!
- Testudo: Ĉu reale? Kaj kiel tio povas esti?
- Akilo: Kion vi celas? Ni estis tre lertaj!
- Testudo: Mi estas certa pri via lerteco, tamen mi dubas pri la egaleco de viaj kukoj.
- Akilo: Kial?
- Testudo: Ĉar mi tute ne komprenis, kion la juĝantaro celis diri, kiam ili asertis, ke viaj tri kukoj estis perfekte egalaj.
- Akilo: Kiel tio povas esti malklara? La kukoj estis egalaj, ĉar oni ne povis distingi unu de la alia.
- Testudo: Kiel oni povas distingi du kukoj, kutime?
- Akilo: Sufiĉas rigardi ilin. Kutime la formo de kuko dependas de tiel multaj nekontroleblaj faktoroj, ke ĝi ĉiam estas malsimila. Do, estas vere tre malfacile akireblaj du egalaj kukoj; tiom pli malfacilaj tri egalaj!
- Testudo: Do, laŭ vi, por distingi du neegalaj kukoj sufiĉas rigardi ilin. Tamen, tiu ĉi estas vida ekzameno. Eble, du vide egalaj kukoj povas esti malsimilaj laŭ aliaj aspektoj.
- Akilo: Fakte, la konkurado, kiel mi jam diris al vi, konsideris kaj la vidan aspekton kaj la pezon kaj la guston.
- Testudo: Tial, viaopinie, ĉu la kukoj estis reale egalaj?
- Akilo: Nepre!
- Testudo: Kaj tamen kuko havas pli multajn karakterizojn ol aspekto, pezo kaj gusto, ĉu ne?
- Akilo: Kion vi celis aserti?
- Testudo: Do, nur pensu pri la interno de la kukoj: ĉu ili estas perfekte egalaj?
- Akilo: La juĝantaro konsideris eĉ tion!
- Testudo: Kiel?
- Akilo: Kio signifas "kiel"? Same kiel ili juĝis la surfacon de la kukoj.
- Testudo: Kiel?
- Akilo: Ili rigardis ĝin.
- Testudo: Do, ili ankaŭ rigardis la internon de la kuko.
- Akilo: Jes! Kiam ni elprenis tranĉon, ili rigardis la internon.
- Testudo: Do, ĉiam vida metodo.
- Akilo: Nepre. Kaj ili estis egalaj!
- Testudo: Ĉu vi celas diri, ke ili havis la samajn porojn?
- Akilo: Kio?
- Testudo: Nu, ĉiu kuko havas etajn porojn ene. Ĉu la juĝanataro eĉ kontrolis, ke viaj kukoj havis la saman aranĝon da poroj?
- Akilo: Nepre ne! Estus absurda pretendi, ke la juĝantaro plenumu tiel precizan ekzamenon. Krome, tio estus senutila pri la celo de la konkurado.
- Testudo: Jes, vi pravas. Tamen, mi estas scivola pri via penso, kara Akilo. Ĉu vi opinias, ke se la juĝantaro havus tiel rafinitan mezurilon por kontroli eĉ la porojn, tiam oni povus produkti tri aŭ eĉ nur du egalajn kukojn?
- Akilo: Tute ne! Ni ja faris ion tre malfacila, sed eĉ postuli la kongruecon de tiel malgrandajn detalojn ŝajnas troa. Ĉiukaze, la braveco de la konkurantoj estas precize sekvi la recepton. Kvankam la kukoj estis detale malsimilaj, ili estis la sama kuko.
- Testudo: Kiel ili povas esti la sama kuko, malgraŭ detale malsimilas unu de la alia?
- Akilo: La egaleco de du ajn kukoj estas kiel la egaleco inter du ajn produktaĵoj: du egalaj produktaĵoj ĉiam estas malsimilaj! Ne povas ekzisti du vere egalaj objektoj!
- Testudo: Vi estas malfaciligante mian komprenon, kara Akilo. Mi ne estas tiel rapida por sekvi vin en viaj komplikaj rezonadoj. Mi petas al vi la klarigon de viaj du ŝajne paradoksaj frazoj.
- Akilo: Ĉu paradoksaj?
- Testudo: Jes. La unua estis: "du egalaj produktaĵoj ĉiam estas malsimilaj". Jen la unua paradokso: kiel du egalaj objektoj povas esti malsimilaj? Fakte, "malsimilaj" estas sinonimo de "neegalaj", kvankam kun iomete malsimila signifo, sed sendube en via frazo ili estas anstataŭeblaj. Do, mi povus rediri vian frazon tiele: "du egalaj objektoj ĉiam estas neegalaj". Ĉu nun la paradokso estas pli klara?
- Akilo: Sendube! Tamen mi povas respondi! Sed antaŭ tio, mi volas aŭskulti la duan supozitan paradokson.
- Testudo: Vi poste asertis: "Ne povas ekzisti du vere egalaj objektoj". Kion vi celas aserti per tiu frazo? Ĉu ekzistas eĉ malveraj egalaj objektoj? Ĉu do estas kvar klasoj da egaleco? Egalaj, malvere egalaj, neegalaj kaj, lasu min aldoni ĝin, malvere neegalaj? Kia estus la diferenco inter du egalaj objektoj kaj du malvere egalaj objektoj?
- Akilo: Nu, ni devas rezoni plejeble klare, alie ni riskas konfuziĝi. Krome, la du paradoksoj, kiujn vi rimarkis, havas la saman eksplikon.
- Testudo: Ĉu? Bone! Mi almenaŭ ne tro bezonus streĉi mian menson!
- Akilo: La afero simplas. La vorto "egalaj" estas uzebla laŭ du malsimilaj sencoj: flanke, ĝi povas rilati al la percepta egaleco; aliflanke, ĝi povas rilati al la ideala egaleco.
- Testudo: Kia estas la diferenco inter la du egalecoj?
- Akilo: La percepta egaleco estas la egaleco perceptata per la sensoj aŭ, mekanike, per sensoroj. Tia egaleco estas subjektiva, ĉar dependas de la perceptado, kiu similas sed ne egalas inter la homoj. Ekzemplo de percepta egaleco kaj de ĝia subjektiveco estas la jena. Imagu, ke estus du homoj. Unu portas la okulvitrojn, dume la alia ne. Imagu, ke ili estus fronte al du similaj kukoj kaj ili devus taksi ĉu tiuj du kukoj estu egalaj aŭ ne. Krome, imagu ke la nebonevidanta homo foriru siajn okulvitrojn antaŭ ektaksi la kukojn. Kio okazus?
- Testudo: Okazos, ke la nebonevidanta homo konsiderus la du kukojn egalajn, dume la bonevidanta homo povus trovi diferencojn tute nevideblaj al la alia.
- Akilo: Ekzakte. Tamen, se pli bonevidanta homo ne estus en tiu ĉambro flanke al la alia, la nebonevidanta homo neniam scius ĉu efektive estas diferencoj, kiuj tute nevideblas por li mem. Do, li daŭre konsiderus tiujn du malsimilajn kukojn egalaj!
- Testudo: Do, tiu ĉi estas la subjektiveco de la percepta egaleco: ĉio dependas de la kvalito de la observado. Kaj la alia?
- Akilo: La ideala egaleco estas la egaleco kaptata de la menso pri du abstraktaj objektoj. Ekzemple, se mi donas al vi la du frazojn: "Sokrato kaj Platono egalas" kaj "Platono kaj Sokrato egalas", tiam vi povas kompreni, ke la du frazoj povas esti uzataj sammaniere. Malgraŭ ilia formo estas leĝere malsimila, ilia ena koncepto estas la sama. Bone, la koncepto, kiun tiuj ĉi frazoj enhavas, estas la abstraktaĵo, kiu povas esti taksita per la ideala egaleco.
- Testudo: Vi estis tre klara, kara Akilo. Do, reirante al la du kukoj... vi asertis, ke "du egalaj produktaĵoj ĉiam estas malsimilaj". Kiel klarigi tiun ĉi paradoksan frazon per la du specoj da egaleco, kiujn vi ĵus tre lerte difinis?
- Akilo: Bone... la unua "egalaj" celas la idealan egalecon, ĉar ĝi rilatas al la abstrakta recepton kaj procedon, kiuj estis plenumitaj. La dua "malsimilaj" celas la perceptan egalecon.
- Testudo: Kial?
- Akilo: Ĉar la percepta egaleco estas subjektiva: ĉio dependas de la nivelo da rafiniteco de nia perceptado. Ju pli rafinita estas nia perceptado, des pli multajn detalojn ni kapablas kapti. Do, kiel oni povas pretendi, ke du grandaj objektoj estu fizike egalaj, kiam povas moviĝi eĉ nur atomo por rompi la egalecon?
- Testudo: Resume, vi asertas, ke kvankam fizike la du kukoj estas malsimilaj, abstrakte ili havas egalecon: ambaŭ devenas de sama recepto kaj procezo, ĉu ne?
- Akilo: Nepre!
- Testudo: Lasu min repeti tion: vi asertas, ke objektoj estas ideale egalaj, kiam ili estis produktitaj per la samaj recepto kaj procezo, ĉu ne?
- Akilo: Certe.
- Testudo: Tio ne tute konvinkas min, ĉar estas io, kion mi ne kapablas klarigi.
- Akilo: Kion?
- Testudo: Ni supozu, ke ekzistu du kukoj ideale egalaj, nome produktitaj per la samaj recepto kaj procezo.
- Akilo: Bone.
- Testudo: Kaj ni plue supozu, ke tuj post la eliro de la forno, supren unu el la du kukoj marmelado falas hazarde. Ĉu oni povas konsideri ilin egalaj post tiu okazaĵo?
- Akilo: Ne.
- Testudo: Kial?
- Akilo: Ĉar unu el la du kukoj estis ruinigita.
- Testudo: Tamen ili estis produktitaj laŭ la samaj recepto kaj procezo. Kaj laŭ via difino de ideala egaleco, la du kukoj, post la okazaĵo, daŭre estas ideale egalaj.
- Akilo: Mi komprenas vian argumenton kaj ĝi estas korekta ĝis oni ne inkluzivas la marmeladigon en la procezo de produktado.
- Testudo: Pardonu mian stultecon, sed kial oni devus inkluzivi la marmeladigon en la procezo de produktado? La procezo de produktado estas la sinsekvo de agoj, kiujn oni devas plenumi por produkti la kukon laŭrecepte. Kaj en la origina recepto sendube ne estas tiu marmeladigo. Do, kial inkluzivi ĝin?
- Akilo: Nu, malgraŭ la origina recepto de la du kukoj ne inkluzivas la marmeladigon, la marmeladigo plenumiĝis hazarde! Do, por reprodukti tiun apartan kukon, kiu havas la marmeladon, mi devas aldoni la marmeladigon al la produkta procezo. Jen la kialo, pro kiu mi aldonis ĝin.
- Testudo: Do, inkluzivante la marmeladigon en la produkta procezo de la marmeladigita kuko, tiu ĉi kuko iĝas neegala al la unua kaj ideale kaj percepte.
- Akilo: Jes! Ĉar ni asertis, ke du ideale egalaj kukoj devas havi la samajn recepton kaj procezon. Sed la marmeladigo permesas la diferencigon inter la du kukoj. Ĉu vi nun konsentas kun mi?
- Testudo: Ne.
- Akilo: Kial?
- Testudo: Ĉar ne ĉiuj miaj duboj foriĝis.
- Akilo: Kio dubigas vin?
- Testudo: La fakto estas, ke vi volas konsideri la hazardan marmeladigo de la kuko kiel parto de la procezo por kuiri ĝin.
- Akilo: Ŝajnis al mi, ke mi jam klarigis miajn kialojn pri tiu elekto.
- Testudo: Jes, sed mi ne kontraŭas viajn kialojn, mi kontraŭas la konsekvencojn de tiuj kialoj.
- Akilo: Kial? Kia konsekvenco maltrakviligas vin?
- Testudo: Se anstataŭ marmeladigo estus falado, nome unu el la du kukoj falus teren rompiĝante, tiam la ideala egaleco estus rompita de alia aldono al la produkta procezo: la falado, ĉu ne?
- Akilo: Sendube.
- Testudo: Kaj, se anstataŭ falado estus iu alia procezo, kiu modifus la kukon, tio estus inkluzivenda en la produkta procezo viaopinie, ĉu ne?
- Akilo: Ekzakte!
- Testudo: Tial mi havas du dubojn!
- Akilo: Ĉu du?
- Testudo: Jes. La unua estas la jena. Kiam ni parolis pri la marmeladigo, tiam ni ne parolis pri la kvanto da marmelado necesa por ŝanĝi la kukon. Kiom ĝi devas esti?
- Akilo: Negravas. Eĉ nur guto da marmelado ŝanĝas la kukon.
- Testudo: Do, vi asertas, ke tute ne gravas la kvanto, ĉu ne?
- Akilo: Nepre.
- Testudo: Samtempe, vi asertis, ke iu ajn aldono al la kuko povas modifi ĝin, kiel la marmelado, ĉu ne?
- Akilo: Certe.
- Testudo: Do, la modifo tute ne dependas de tio, kion oni aldonas. La gravaĵo estas, ke oni aldonas ion post la kuirado laŭ la originaj recepto kaj procezo, ĉu ne?
- Akilo: Precize.
- Testudo: Krome, kiel vi ĵus asertis, la modifaĵo de la kuko plenumiĝas sendepende de la kvanto de la aldono. Kiel vi mem asertis: "Eĉ nur guto da marmelado ŝanĝas la kukon", ĉu ne?
- Akilo: Kiel ne?
- Testudo: Do, mi povus aldoni eĉ ion ege etan tiel, ke la kuko ne plu estus la sama.
- Akilo: Verege!
- Testudo: Ĉu vi konscias, ke via difino de ideala egaleco tute ne havas praktikan rilaton kaj finfine neutilas?
- Akilo: Kial, kara Testudo? Mi nun tute ne komprenas vian vidpunkton.
- Testudo: Nu, ĉu vi iam rimarkis la aerpolvon?
- Akilo: Jes. Sed kiel tio rilatas nian temon?
- Testudo: Fidu min. Kio estas aerpolvo?
- Akilo: Estas etetaj eroj da materialoj, kutime organismaj, kiuj pendas enaere.
- Testudo: Ili estas etaj, tamen eĉ videblaj okule, ĉu ne?
- Akilo: Nepre.
- Testudo: Do, enaere ekzistas multaj el tiuj eroj kaj preskaŭ neeblas forigi ĝin. Do, kio okazus al viaj kukoj ĵus elirintaj de la forno? Ĉu ili estus tuŝitaj de almenaŭ unu el tiuj etaj aeraj eroj?
- Akilo: Certe.
- Testudo: Tial, pro tio, kion vi mem asertis, sufiĉus unu el tiuj aeraj eroj por modifi la kukon, rompante la idealan egalecon de la kukoj, ĉu ne?
- Akilo: Ja.
- Testudo: Do, la du kukoj neniam egalos, eĉ ne ideale. Fakte, apenaŭ ili eliras de la forno, tuj almenaŭ unu aera ero tuŝas ilin, modifante ilin kaj rompante la idealan egalecon, ĉu ne?
- Akilo: Tiel kiel vi asertas, kara Testudo... mi devas konfesi al vi ion...
- Testudo: Kio?
- Akilo: Mi nun estas iom konfuzita de via argumentado.
- Testudo: Vi asertis, ke ekzistas du specoj da egaleco: percepta kaj ideala egaleco. Vi eksplikis, ke la percepta egaleco neniam plenumiĝas, ĉar sufiĉas nur atomo malsimile aranĝita por igi du objektojn neegalaj. Krome, vi aldonis, ke la nura egaleco konsiderebla inter du produktaĵoj kiel kuko estis la ideala egaleco. Kiam vi klopodis fari ekzemplon pri la ideala egaleco de du kukoj, vi menciis la fakton, pro kiu la du kukoj povas esti produktitaj laŭ la samaj recepto kaj procezo. Tamen, laŭirante tiun koncepton, ni atingis la fakton, ke eĉ la ideala egaleco neniam plenumiĝas por la produktaĵoj kiel kuko.
- Akilo: Bone. Via resumo helpis min reakiri la vojon. Sed, mi ne plu scias kiel pluiri.
- Testudo: Ĉu vi rimarkis la paradokson, kiun ni atingis?
- Akilo: Ĉu alia paradokso?
- Testudo: Certe! Fakte, komence vi asertis, ke du kukoj estas ideale egalaj kiam ili estis produkitaj per la samaj recepto kaj procezo. Tamen, poste vi asertis la kontraŭon, kiam mi aldonis hazardan faladon de marmelado sur unu el la kukoj: ili estis produktitaj same, tamen vi asertis, ke post la marmelado ili estis neegalaj; do, implicite, vi deklaris, ke io ŝanĝiĝis: aŭ la recepto aŭ la produkta procezo. Sed neniu ŝanĝis nek la recepton nek la produktan procezon en nia ekzemplo. Kaj tio estas la paradokso. Ĉu vi nun vidas ĝin?
- Akilo: Jes.
- Testudo: Sed vi jam nekonscie percepti tiun ĉi paradokson, ĉar vi aldonis, ke ĉiu modifo post la kuirado de la kuko devus esti aldonita al la produkta procezo. Tielmaniere vi solvis la paradokson pri la ideala egaleco de la du kukoj, kvankam vi pagis multekoste tion.
- Akilo: Kiel?
- Testudo: Se ĉiu modifo, sendepende de ĝia grandeco, devas esti inkluzivita en la produkta procezo, tiam ĉiu ero povas modifi kukon, igante la idealan egalecon neniam realigebla. Finfine, por solvi la paradokson, kiu devenis de la ekzemplo de via difino, vi tute forigis la difinon mem, igante senutila la ekzemplon.
- Akilo: Tiu ĉi dialogo strangas, kara Testudo. Fakte, mi intuicie perceptas, ke estas objektoj egalaj, kvankam ili ne estas fizike egalaj. Tamen, mi ne kapablas trovi la ĝustan formon por esprimi tian subtilan egalecon. Fakte, ĉu ekzistas alia metodo por solvi ĉi-lastan paradokson? Kiel ĝi montriĝis?
- Testudo: Nu, se ni rigardas tion, kion ni asertis, ni povas tuj trovi ion, kio antaŭe devus kapti nian atenton. Sed ambaŭ ni ne rimarkis ĝin.
- Akilo: Kio?
- Testudo: Kiam mi faris al vi la ekzemplo de la kuko kun la hazarde falinta marmelado, mi demandis al vi: ĉu la du kukoj nun daŭre estas egalaj? Kaj vi respondis per tre klara "ne".
- Akilo: Jes. Tio estas intuiciebla. Kiel oni povas ankoraŭ konsideri la du kukojn egalaj?
- Testudo: Do, miaopinie la paradokso naskiĝis tie.
- Akilo: Ĉu vere? Kial?
- Testudo: Ĉar ni uzis la du malsimilajn sencojn de la vorto "egalaj". Precize la du sencoj, kiujn vi priskribis per la vortoj "ideala" kaj "ideala". Fakte, kiam mi demandis al vi ĉu la kukoj daŭre estis egalaj post la marmeladigo, tiam ni estis komparante la du kukoj per la ideala egaleco: ili estis egalaj, ĉar estis produktitaj per la samaj recepto kaj procezo. La ideala egaleco, kiel vi difinis ĝin, estas "la egaleco kaptata de la menso pri du abstraktaj objektoj". Do, la komparo fareblas nur abstrakte. Kaj pri la kukoj, ilia abstrakta parto estas la recepto, kiu permesas produkti ilin.
- Akilo: Mi komprenis tion. Kiam mi respondis, anstataŭe, asertante ke la du kukoj estis neegalaj pro la marmeladigo, tiam mi uzis la alian sencon de egaleco: mi taksi la diferencon inter la du kukoj fizike kaj ne abstrakte, abstrakte kiel bezonas la difino de ideala egaleco, kiun ni estis uzante.
- Testudo: Precize.
- Akilo: Ĉu vi konscias, ke mi ne plu kapablas respondi al via demando ĉu la du kukoj estas ankoraŭ egalaj post la marmeladigo?
- Testudo: Ha! Ne perdu la esperon, kara Akilo! Kaj konsideru la jenan demandon. Ankoraŭ imagu la du kukojn kaj unu el la du kun la marmelado supren. Kiel vi respondus, se mi demandus al vi: ĉu la kuko sub la marmelado ideale egalas la alian?
- Akilo: Nu, mi respodus: ja!
- Testudo: Kial?
- Akilo: Ĉar vi, kvankam abstrakte, forigis la marmeladon. Sen la marmelado, iliaj recepto kaj produkta procezo estas la samaj.
- Testudo: Estas la samaj, ĉar vi opinias implice, ke nur la marmelado modifis la kukon, ĉu ne?
- Akilo: Tio ne veras?
- Testudo: Kiel ni povas esti certa, ke post la kuko eliris de la forno kaj antaŭ ĝi estis marmeladigita, neniu aera ero tuŝis ĝin?
- Akilo: Mi ne estas certa. Anstataŭe, mi povas esti certa pri la malo: sendube kelka aera ero tuŝas ĝin.
- Testudo: Do, mi ripetas la demandon: ĉu la kuko sub la marmelado ideale egalas la alian?
- Akilo: Mmm... mi dubas pri tio. Eble la ĝusta respondo, aŭ nur la plej bona respondo, kiun nun mi kapablas doni, estas: la kuko sub ĉio, kio modifis ĝin ekde la eliro de la forno ideale egalas la kukon sub ĉio, kion modifis ĝin ekde la eliro de la forno. Ĉu tio povas esti la ĝusta krom tre stranga, longa kaj ĝena respondo?
- Testudo: Por la momento ĝi estas la plej bona respondo, kiun ni havas.
- Akilo: Kaj ĝi ŝajnas ne produkti paradoksojn.
- Testudo: Ja!
- Akilo: Sed, al kio ĝi utilas? Kion ni akiris pro tiu ĉi argumentado? Finfine, kvankam ni atingis neparadoksan esprimon, tio tute ne rilatas al la realo. Fakte, du ajn homoj konsiderus egalaj du kukojn produkitajn per la samaj recepto kaj procezo. Kaj konsiderus ili neegalaj kiam io okazus al unu el la du. Kaj eble tiuj homoj konsiderus ilin denove egalaj, se oni marmeladigus eĉ la alian torton!
- Testudo: Nu, nia argumentado montris, ke en la realo ne ekzistas la egaleco. Kaj pro du kialoj: se ĝi ekzistus, ni ne kapablus mezuri ĝin, ĉar ni ĉiam havus eraron pri ĝia mezurado, ĉar ni ne povas esti certa ĝis la lasta atomo ne estas konsiderita, do ĝi estus nur koncepta kaj ne atingebla nek pruvebla eksperimente; krome, kvankam du objektoj je aparta momento estus egalaj, tiam la egaleco estus tuj rompita de la interago kun la medio: ne ekzistas objekto tute izolita de ĉio.
- Akilo: Ni ĉiam povas konsideri la objekton sen la modifoj, kiel ni konsideris la kukon sub la marmelado.
- Testudo: Jes, sed tio estus nur abstrakta afero. La marmelado restus sur la kuko kaj diferencigus fizike tiun kukon de la alia.
- Akilo: Do, kion vi proponas, kara Testudo? Ĉu vi opinias, ke la koncepto de egaleco estas tute foriginda? Kaj tiel ĝi estus, kial ĝi estas tiel vaste uzata koncepto?
- Testudo: Vi jam donis tiun ĉi respondon!
- Akilo: Ĉu mi? Kiam?
- Testudo: Kiam vi parolis pri la perceptado.
- Akilo: Kion mi diris?
- Testudo: Vi rimarkis, ke malsimilaj rafinatecoj da perceptado povas igi egala tion, kio egala ne estas. Se ni estas nebonevidantoj, tiam multaj malsimilaj aferoj ŝajnos al ni egalaj.
- Akilo: Sendube.
- Testudo: Pensu denove pri la kukoj. Tio aplikiĝas eĉ pri la gustoj ne nur pri la vida aspekto.
- Akilo: Kial?
- Testudo: Ĉar, se nia perceptado de la gusto estas sufiĉe ne rafinita, tiam ni povas percepti la saman guston de du malsimilaj kukoj. Do, ni konsiderus ilin egalaj. Ĉu ili estas vere egalaj? Ni ĵus asertis, ke la fizika egaleco ne ezkistas. Kaj la nura egalecoj estas tiu perceptata kaj tiu ideala. Tamen, la ideala ne aplikiĝas al la reala mondo.
- Akilo: Do ni reiris al la percepta egaleco.
- Testudo: Jes.
- Akilo: Tamen komence ni preteriris ĝin, ĉar ĝi estis relativa mezuro de egaleco: tio, kio ŝajnas egala al mi, povas esti neegala por aliulo.
- Testudo: Kaj kial tio okazus?
- Akilo: Ĉar ĉiu homo havas malsimilan rafinatecon de perceptado kaj vida kaj gusta.
- Testudo: Sed la gamo da rafinateco, kie la homaj percepetadoj povas varii, estas senfina?
- Akilo: Kio?
- Testudo: Ĉu ekzistas homo, kiu ne distingas citronon de pomo kaj havi aliulon, kiu sekundon post sekundo kapablas percepti la variadon de la gusto de maturiĝanta citrono?
- Akilo: Ne. Kompreneble, la kvalito de la homa perceptado ne varias tiel multe.
- Testudo: Do, ekzistas maksimuma rafinateco en la aktuala homaro, ĉu ne?
- Akilo: Vi celas diri, ke ekzistas unu aŭ pli personoj, kiuj havas la maksimuman kapablon je distingi gustojn aŭ vidojn kaj tiel plu.
- Testudo: Jes. Prenu tiun rafinatecon. Iliaj perceptoj ne estas senfinaj rafinitaj, do eĉ por ili ekzistus egalaj kukoj.
- Akilo: Ja! Supoze ke tiuj kukoj havus malsimilajn detalojn pli etajn ol tio, kion kapablas distingi la perceptoj de niaj tre rafinitaj amikoj!
- Testudo: Ekzakte! Se tiuj kukoj estus egalaj por ili, kiuj havas tre rafinitajn perceptojn, la kukoj estus tiom pli egalaj por ĉiu alia persono, kies perceptoj ne estas tiel multe rafinitaj. Tial, tiuj kukoj, kvankam fizike neegalaj, estus egalaj por la tuta homaro: nome, tute ne distingeblaj unu de la alia.
- Akilo: Sendube!
- Testudo: Jen kialo, pro kiu la koncepto de egaleco estas tiel uzata, kvankam ĝi ne rilatas al la realo, sed nur al la perceptata realo.
- Akilo: Tamen, la homoj konsideras egalaj eĉ kukojn, kiuj estas vide malsimilajn.
- Testudo: Tio, laŭ mia sperto, okazas, ĉar ni kapablas distingi ilin vide, sed ne guste. Kaj ĉio rilatas al la utileco: al kio utilus distingi inter du kukoj, kies gusto estas egala, kiam ni kuiras kukon nur por ĝia gusto?

bildo de Sandro Pollastrini


povigita de