Ensaluto

Ĉu Esperanto estas simpla kaj facila?

Ĉe liberafolio  mi trovis jenan diskuton:

http://www.liberafolio.org/2014/cu-esperanto-estas-simpla-kaj-facila

 

 

Kiel kutime, ofte la komentoj estas pli interesaj ol la artikolo.

 

Kion vi pensas tiuteme?

bildo de Pablo

Komentoj

bildo de Sunjo

Mi trovis la artikolon interesa, sed ĉar mi ne estas lingvisto (ne eĉ hobie) min jam post kelkaj komentoj lacigis la sekva diskuto.

Por mi Esperanto (ĝis nun) estis la plej facile lernebla fremda lingvo (la aliaj estis la angla kaj la rusa), sed pri tio oni certe devas konsideri ke mi estas eŭroplingvano*, ke Esperanto estis mia tria fremdlingvo kaj ke mi lernis ĝin tute libervole.

Tamen mi ne asertus ke Esperanto estas tiel facile lernebla ke ĉiu sukcesos eĉ sen vere klopodi. Ne, iom da lernado ja tamen estas bezonata.

 

* citaĵo el la KAEST2012-libro, ĉapitro pri "BEK-umado" (Esperantokurso): "...daŭras inter 60 kaj 100 horoj por plenkreskaj parolantoj de Eŭropaj lingvoj, kaj inter 300 kaj 500 por parolantoj, kiuj ne havas internacian vortostokon en siaj lingvoj."

bildo de Pablo

Kutime, mi ne ŝatas paroli pri esperanto en esperanto. Sed nun, mi vidis tion sufiĉe interesa por fari escepton.


povigita de