Ensaluto

Ĉu la destino antaŭvidas ĉion?

- Akilo: Kara amiko, hieraŭ mi preskaŭ koleris kontraŭ amiko, kiu estis dirante absurdaĵojn.
- Testudo: Ho, Akilo, vi neniam devas koleri, nur kompreni. Ĉiukaze, kio sukcesis kolerigi vin?
- Akilo: Vi pravas pri la daŭrigo de la trankvileco, tamen estas aferoj, kiuj estas tiel stultaj, ke mi ne komprenas, kiel povas ezkisti personoj, kiuj kredas tion.
- Testudo: Nu! Vi ankoraŭ ne rakontis al mi tion, kio okazis!
- Akilo: Tiu mia amiko kredas la destinon. Fakte, li kredas, ke per bona esploranto oni povas malkovri nian destinon. Kiel oni povas kredi, ke nia vivo estas jam skribita? Kiel ni estu nuraj senmensaj pupoj!
- Testudo: Atendu, Akilo. Mi ne komprenis ion. Laŭ via rakonto, via amiko ne opinias, ke ĉio estas jam skribita, nur ke ekzistas destino.
- Akilo: Ĉu ambaŭ ne estas la samo?
- Testudo: Ne, por tio, kion mi povas kompreni.
- Akilo: Ĉu vere? Kial? Finfine la ideo estas precize tio: la destino de homo estas la antaŭdecidita vojo, kiun li devas sekvi; aŭ pli bone, li ne povas ne sekvi. Kiel vi povas vidi distingon inter la du vortoj?
- Testudo: Simple! Ĉu vi vidas la rokon, kiun mi havas enmane nun?
- Akilo: Jes.
- Testudo: Se mi lasas ĝin, kia estas la destino de la roko?
- Akilo: Fali teren.
- Testudo: Ekzakte. Do, vi ne kontraŭis mian uzon pri la vorto "destino", ĉar oni kutime uzas frazojn kiel: "tiu ĉi objekto estas destinita por tio".
- Akilo: Kompreneble. Tamen la vorto destino ĉi tie havas malsimilan sencon kompare al kiam mi antaŭe uzis ĝin.
- Testudo: Kia estas la diferenco viaopinie?
- Akilo: La destino estas io antaŭdecidita pri la estonteco de iu aŭ io. Via uzo de destino estas malsimila.
- Testudo: Kiel?
- Akilo: Vi uzas la vorton "destino" por celi la fizikan leĝon de la gravito: du masaj objektoj altiras unu la alian.
- Testudo: Do oni povas aserti, ke la destino de du proksimaj masaj objektoj estas antaŭdecidita, ĉu ne?
- Akilo: Jes... en iu aparta maniero, jes. Fakte, du izolitaj masaj objektoj ĉiam emas proksimiĝi pro la gravito. Tamen, kiam ili ne estas izolitaj, tiam ilia estonteco ne estas tiel certa. Ekzemple, se vi lasas la rokon demane, tiam via unuopa certeco estas, ke la roko estos altirita teren, sed vi ne povas esti certa, ke la roko tuŝos la grundon. Kiel vi povus? Ekzemple, mi povus kliniĝi kaj kapti ĝin enaere, evitante la kontakton grunde.
- Testudo: Mi komprenas vian vidpunkton. Tamen, lasu min rimarki, ke oni ĉiukaze povas paroli pri destino. Fakte, kiam mi lasas la rokon, mi estas destinante ĝin al la falado grunden, sed la destinado ne estas procezo kun certa konkludo. Oni povas prepari ĉion por lasi, ke la roko tuŝu la grundon, sed la neantaŭviditaĵoj ĉiam estas multaj. Do, oni ne ĉiam povas esti certaj.
- Akilo: Jes. Ĉiukaze vi parolas pri ia destino malsimila al la mia.
- Testudo: Mi kaptis la distingon. Sed la demando estas: ĉu la senco, kiun vi donas al la vorto "destino", estas la sama kompare kun la senco, kiun donis via amiko?
- Akilo: Certe! Kial ne?
- Testudo: Ĉu li asertis, ke li kredas la destinon aŭ li kredas, ke la tuta estonteco estas jam skribita?
- Akilo: Li asertis, ke li kredis la destinon.
- Testudo: Do, kiel vi povas esti certa pri lia difino de destino? Li eble uzis alian sencon kompare al la via.
- Akilo: Mi ne kredas tion. Fakte, li aldonis, ke ĉio estas determinita. Tio estis lia difino: "la destino ekzistas, ĉar ĉio estas determinita".
- Testudo: Do, vi kredas, ke tiu vorto "determinita" implicu, ke ĉio estas jam skribita?
- Akilo: Jes! Kiel ne?
- Testudo: Tamen, la vorto "determinita" ne implicas, ke ĉio estas komprenita perfekte. Ekzemple, oni povas diri: "ni determinis ilian pozicion". Tio ne implicas, ke ilia pozicio ne ŝanĝiĝu aŭ ke ilia pocizio estu vere perfekte determinita. Tiu "determinita" nur implicas, ke ni estas tre konfidaj, ke nia mezuro de ilia pozicio estas preciza.
- Akilo: Vi asertas, ke "determinita" estas aserto pri nia konfido kaj ne aserto pri la reala precizeco de tiu mezurado, ĉu ne?
- Testudo: Precize! Do, eble via amiko uzis tian sencon. Kiel ni povas esti certa pri tio?
- Akilo: Do, ni supozu, ke efektive li uzis vian sencon de "determinita". Do, kiam li asertas, ke "ĉio estas determinita", ĉu li asertas, ke estas iu "kiu estas konfida pri la mezurado de ĉio"? Ŝajnas al mi stultaĵon.
- Testudo: Ne, sed li eble pensas, ke "ĉio estas determinita en apartaj limoj". Kaj eble ke "tiuj ĉi limoj ekzistas, sed estas etaj".
- Akilo: Kun tiuj difinioj, ĉu ni ankoraŭ povas paroli pri destino?
- Testudo: Pensu pri la hazardludoj: la probablo je venki kaj gajni monon estas pli malalta ol la probablo je perdi. Do, ludanto estas destinita al la perdado: lia luda destino estas jam determinita. Tamen, tio ne implicas, ke li neniam venkos, kvankam la venkaj probabloj estas tiel etaj. Sed dum longa periodo, li sendube perdos la plej multajn fojojn.
- Akilo: Sed, tio, kion mi ne komprenis de via vidpunkto estas kiel tio aplikiĝas pri la vivo de la homoj. Fakte, kiam mi estis kun mia amiko, ni parolis pri la vivo de la homoj. Ĉu vi opinias, ke nia vivo estas jam determinita kaj ni faros ion anstataŭ alio kun aparta probablo?
- Testudo: Mi ne havas opinion pri tio. Nia dialogo startis de via miro pri la kredo de via amiko. Vi eĉ difinis absurda la fakton, ke oni povu kredi la destinon. Poste, ni vidis, ke la vorto "destino" ne strikte implicas, ke "la estonteco estas totale difinita". Tia vorto povas nur implici, ke io estas determinita kaj tio povas influi la estontecon. Ekzakte, kiel la fizikaj leĝoj influas la estontecon de niaj ĉiutagaj agoj, igante kelkajn aferojn tre probablaj sed aliajn tre neprobablaj.
- Akilo: Sed, ĉu vi opinias, ke povu ekzisti personoj, kiuj povu malkovri tiajn probablojn?
- Testudo: Mi tute ne scias. Mi eĉ ne scias, ĉu tiuj probabloj ekzistas aŭ ne. Tamen ili ŝajnas verŝajnaj.
- Akilo: Mi komprenas, ke fizika leĝo povu determini la movadon de objekto kun iom da necerteco. Tamen, mi ne povas kompreni, kiel la homoj povu esti determinita en ilia estonteco.
- Testudo: La fizikaj leĝoj mem influas la estontecon de la homaro. Fakte, se ekde la plej antikva periodo ne ekzistintus la gravito, tiam la flugado de la homoj estintus ne nur ebla sed eĉ kutima.
- Akilo: Jes, mi komprenas tion. Tamen, vi ĉiam parolas pri ĝeneralaj situacioj. Sed, la homoj estas organismoj tre kompleksaj, tute malsimilaj kompare al la ja pli antaŭvideblaj senvivaj objektoj kiel la roko. La homoj havas menson, kiu permesas al ili decidi kelkfoje tre neantaŭvideble. Do, kiel la vivo de homo povas esti determinita? Kiel oni povus deklari, ke homo havas destinon?
- Testudo: Mi ne havas ĉiun respondon, sed mi povas montri al vi verŝajnan situacion, kiu povas montri eblon. Tamen, mi deziras forte rimarki, ke oni ne scias, ĉu tiu ĉi eblo estas reala. Sed, lasu min rakonti ĝin.
- Akilo: Sendube!
- Testudo: Imagu, ke la homa memorado estu plibonigita kiam aparta sostanco estas abunde produktata de nia cerbo. Kaj imagu, ke naskiĝu persono, kies cerbo produktu duoble tiun substancon kompare al la aliaj personoj. Ĉu vi vidas, ke lia destino estas parte determinita? Ĉu vi vidas, ke lia destino sendube rilatos al lia granda memorkapablo? Klare, tio ne estas certa, sed ĉiukaze tre probabla.
- Akilo: Bone, sed tiuj, kiuj kutime subtenas la destinon, asertas, ke kelkaj homoj povas rakonti al ni nian destinon. Finfine tio estas la laboro de la divenistoj. Kaj la astrologoj eĉ rilatas la destinon de homo al la moviĝo de la planedoj. Kiel vi povus taksi eĉ nur eblaj tiajn stultaĵojn.
- Testudo: Ni ne estas certa pri la realo, kara Akilo. Tamen, ni povas uzi nian imagon kaj nia rezonado por taksi ĉu io ŝajnas al ni reala aŭ ne. Jen mia ĉefa celo dum dialogo.
- Akilo: Kompreneble.
- Testudo: Do, mi nun respondas al via demando. Ĉu ni konas la tutajn influojn, kiujn la Sunsistemaj planedoj aplikas sur la Tero?
- Akilo: Laŭ tio, kion mi scias, ne. Ni konas multon, sed ne ĉio.
- Testudo: Do, se ni ne konas la influadon de la aliaj planedoj sur la nia, kiel ni povas scii la efikon de tiu influado sur la homo?
- Akilo: Jes, sendube estas tre esplorenda temo.
- Testudo: Kia estas la periodo de la vivo de homo, kiam ĝi estas plejeble influebla?
- Akilo: Kiam li estas plej sendefenda.
- Testudo: Kiam, do?
- Akilo: Dum infaneco.
- Testudo: Ĉu estas periodo, kiam li estas eĉ pli eta kaj malforta?
- Akilo: Certe. Kiam ĝi ankoraŭ ne naskiĝis. En la patrina ventro.
- Testudo: Kaj kio okazas biologie post la fekondigo de la patrino?
- Akilo: Okazas, ke unuopa ĉelo duobliĝas kaj ekformas multĉelan organismon, kiu iĝos homo.
- Testudo: Kaj ĉu vi opinias, ke tiuj ankoraŭ-neklaraj planedaj influoj tute ne povu influi la formiĝom de homa estaĵo dum la ĉela duobliĝo?
- Akilo: Ne... ni vere ne scias, ĉu tiu ĉela procezo estu influita de eksteraj faktoroj.
- Testudo: Do, konsidere ĉion, kion ni ĝis nun argumentis, kiel vi ankoraŭ povas juĝi la koncepton de la destino tute absurda?

bildo de Sandro Pollastrini

Komentoj

bildo de Pablo

Bedaŭrinde, tio, kio bonege komencis, finis kiel malbona provo pravigi astrologion.

Sciencia vidpunkto pri la determinismo:
- Laŭ la "Necerteca principo de Heisenberg", oni ne kapablas perfekte mezuri sistemon, aliflanke, se oni mezuras ĝin, ĝi estos malsama.

- Se oni scias iom pri ĥaosa matematiko (la fama papilia efiko), malgrandegaj ŝanĝoj en la komenca sistemo, igas, post multe da tempo, tute malsimilaj sistemoj.

Pro tio:
Ĉu la universo estas determinita (ekzistas destino)? Eble
Ĉu tiu destino estas antaŭvidebla? Ne, pro la ĥaosa matematiko, kaj la necerteca principo.
Ĉu la planedoj influas en la homoj? Ne, la komputilo kiu estas fronte al mi, influas pli (gravite vidpunkte) ol alia planedo. Se vi konas alian influkapablan forton kiun malkonas la fizikistoj, bonvolu diri.
Ĉu pro observado de planedoj oni kapablas koni alies destinon? Mi pensas ke ne indas respondi ĉi tiun demandon, se oni legis (kaj komprenis) mian komenton ĝis ĉi tie.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Necerteca_principo_de_Heisenberg
http://eo.wikipedia.org/wiki/Papilia_efiko

bildo de Sandro Pollastrini

Dankon pro via komento, ĝi montris al ĉiu leganto la eblajn demandojn, kiujn Akilus farus al la Testudo.

Konsidere ke por krei dialogon por respondi al vi, mi bezonus tre multan tempon, kiun nun mi ne havas kaj konsidere ke mi ne volas lasi interesajn demandojn neresponditaj, mi skribos rapidan respondon, kvankam tio bezonus tempon por klarigi plejeble profunde.

Bonŝance mi estas fizikisto kaj mi studis kaj la principon de necerteco kaj la teorion pri la kaoso; tial, kompare al aliaj malpli bonŝancaj legantoj, mi havas la ĝustan kulturon por kompreni viajn obĵetojn.

Kaj la teorio de la kaoso kaj la kvantuma mekaniko pritraktas etajn sistemojn en tre idealaj kondiĉoj (la kondiĉoj, pri la kvantuma mekaniko, kiujn kutime oni klopodas estiĝi en la akceliloj de partikloj). Krome, nek la unua nek la dua estas veraj fizikaj teorioj.

La "teorio" de la kaoso pritraktas apartan matekatikan kvaliton de kelkaj diferencialaj ekvacioj (kiuj priskribas funkciojn tre sentemajn pri la komencaj kondiĉoj); tial, ĝi ne estas fizika teorio. Tamen, diversaj modeloj uzitaj en kelkaj fizikaj fakoj (kiel fluidodinamiko) priskribas solvojn (funkcioj), kies parametroj havas apartajn gamojn da valoroj, kiuj igas tiujn funkciojn tre sentemaj kompare kun la komencaj kondiĉoj.
Laŭ tio, kion mi scias, nenia pruvita fizika teorio ekzistas, kiu uzas la kaosan modelon por priskribi la universan evoluadon.

Ankaŭ la kvantuma mekaniko ne estas vera teorio, ĉar ĝi estas nur rafinita ilo por konstrui teoriojn pri ne tiel universalaj aferoj. Krome, la kvantuma mekaniko ne plu estas uzata kiel komence formulita, sed estas uzata alia versio, kiu nomiĝas "kvantuma teorio de la kampoj", kies iomete malsimilaj principoj kompare al la klasika kvantuma mekaniko permesas akiri la mirindajn rezultojn de la fiziko de la Standarta Modelo de la partikla fiziko.
Tamen, per eĉ tiu ĉi tre progresinta fizika kadro, oni faras nenion pli ol skribi la komencajn kondiĉojn de tre simplaj fizikaj sistemoj (kiel du interagantaj partikloj) kaj kalkuli la eblajn estontajn dinamikojn.
Laŭ tio, kion mi scias, ekzistas unuopa teorio pri la evoluado de la universo, kiu baziĝas parte sur la kvantuma mekaniko. Ĝi estas la teorio pri la Granda Praeksplodo. Unue, tiu ĉi teorio ne estas unuopa, sed ekzistas diversaj teorioj (dum la tempo naskiĝis diversaj modifaĵoj de la komenca teorio); due, la teorio ne vere estas difinita, ĉar ne estas vera pruvo de lia vereco, kvankam kelka antaŭvido estis sukcese plenumita (ekzemple, la kosma fona radiado); trie, supoze ke la teorio estu vera, ĝi tute ne pritraktas la ena dinamiko pri homaj tempaj skaloj, ĉar ĝi okupiĝas pri la komenca evoluado de la universo (kaj ĝi eĉ ne atingas la veran komencan tempon, ĉar ĝi ne povas esti kalkulita per la aktualaj kvantumaj teorioj, ĉar ili estas nekompletaj, konsidere ke ili ne pritraktas la graviton).

Tio asertita, mi rediras koncepton: kaj la matematiko pri la kaosaj funkcioj kaj la fiziko de la kvantumaj teorioj pritraktas etajn, izolitajn sistemojn kaj ne grandajn amasojn de klomplike (kaj komplekse) interagantaj objektoj (kiel la atomoj en biologia ĉelo). Do, ĝis nun ili ne estis tiel utilaj por klarigi la grandajn interagojn ĉe la Tero. Unu el la plej fascinaj teorioj pri la grandaj dinamikoj je planeda sklado estas la "scienco de la Tera sistemo" (komence nomita "teorio pri Gajo"). Ĝi montras kiel etaj kondutoj de etaj plantoj aŭ bestoj povas influi la grandajn ĉiclojn da materio ĉe la Tero (eĉ influi la durecon de la Tera krusto aŭ influi la surfacan temperaturon de la Tero). Kaj tiu ĉi teorio estis naskita de kemiisto kaj biologiisto, ne de fizikistoj. Tio montras, ke la fizikaj teorioj ne sufiĉas por kompreni la dinamikojn de sistemoj ĉe meza skalo, nome tiu skalo kiu ne estas ĉe la ekstremoj (nek universaj nek atomaj skaloj).

Krome, kiam oni studas efikojn ĉe la nivelo de plurĉelaj organismoj kiel la homo, tiam oni estas studante sistemojn ege kompleksajn. Nur pensu pri la nombro da ĉeloj en nia korpo: pli multnombraj de la steloj en nia galaksio! Do, tute ne utilas supozi la ekziston de plua fizika forto por ekspliki la kompleksajn dinamikojn de tiaj organismoj, ĉar la fiziko ĉiukaze ne helpus nin. Tamen, ĉe la nivelo de la organismoj oni parolas pri "fortoj", kiuj movas la organismojn al determinitaj kondutoj (kiel la deziro pri sekso aŭ pri manĝado). Ili ne estas veraj fortoj, laŭ la fizika vidpunkto, sed estas ĉiukaze fortoj, kiuj determinas la vivajn sistemojn.

Cetere, miaopinie ne ekzistas demandoj, kiuj indas aŭ ne indas respondojn: ĉiu demando indas profundan respondon.

Fine, la dialogo ne volas doni respondon al la pritaktita temo; ĝi nur celas faligi kelkan muron, kiun kelkfoje la sciencistoj kaj la sciencemuloj emas formiĝi pri ankoraŭ ne komprenitaj aferoj.

bildo de Pablo

Dankon, Sandro, pro via afabla respondo.

Mi jam rimarkis, ke vi estas fizikisto, do ni parolas preskaŭ saman jargonon (mi studis elektronikon).

Pri la kaoso:
Laŭ mia scio, la unua fojo kiam aperis tiu problemo (la ega sentemo al la komencaj kondiĉoj) estis dum la 18-a jarcento, pro la problemo de la 3 korpoj.

Mi supozas, ke vi konas ĝin, sed ĉiel, jen vikipediaj ligiloj (bedaŭrinde, ne en esperanto):

http://es.wikipedia.org/wiki/Problema_de_los_tres_cuerpos
http://en.wikipedia.org/wiki/Three-body_problem
http://it.wikipedia.org/wiki/Problema_dei_tre_corpi -> (Il lavoro di Poincaré sul problema dei tre corpi è alla base della teoria del caos deterministico o teoria dei sistemi complessi.)

La 3-korpaproblemo ne havas analizan solvon, nur nombran solvon.

Pli malfacile estas la problemo de la n-korpoj

La sentemon, povas fari, ke la korpoj disigos, falos, aŭ ekvilibros. Iel, ĝi povas evolui por ke unu korpo estus en tute alia loko, kaj tio signifos, ke iu kometo (ekzemple) falos aŭ ne sur planedo, ktp...

Sed neniu studis ĝin kiel kaosa sistemo, ĉar la kuncepto "kaos" ankoraŭ neniu uzis.

Post kelkaj jaroj, en malsamaj realaj (ne idealaj) kampoj, aperis similajn problemojn (egan sentemon al komencaj kondiĉoj), sed neniu interligis tiajn problemojn.

Dum la 20-a jarcento, por antaŭvidi (kalkuli) la venontan veteron, Lorentz (veteristo)
----
Pardonu la mankon de esperantan ligilon
http://en.wikipedia.org/wiki/Edward_Norton_Lorenz
http://es.wikipedia.org/wiki/Edward_Lorenz
----

rimarkis ne nur pri la sentemo al la komencaj kondiĉoj, sed ankaŭ al la kvalito de la mezurado (ĉar li, simulis komputile per 3 aŭ 5 "decimales" (ĉu en esperanto estas dekonoj) kaj la sistemo, post kelkaj iteradoj estis tute malsama. Se en la veraj sistemoj ni havas nombrojn kiel pi, aŭ e, estas ne malfacile konkludi, ke la evoluo de multkorpa sistemo estas neantaŭvidebla (ĝi povas esti "skribita aŭ ne"). La filozofaj aspektoj implikigas la liberan volon (Ĉu homoj estas nur partikloj? Se jes, ĉu estas libera volo? Se ne estas nur partikloj, kiel tiu animo interagas al la korpo?), kaj aliaj similaj problemoj, sed la planedoj tute ne afektas homan vivon (ja la tero, sed ni ne parolas pri tio hehehhe).

Do, estis Lorenzt kiu teoriis pri la kaosa matematiko, sed la historio venas de ege antaŭe.

Por fini (mi pensas ke mi forgesas nenion), vi diras:
Cetere, miaopinie ne ekzistas demandoj, kiuj indas aŭ ne indas respondojn: ĉiu demando indas profundan respondon.
kiel respondon al mia:
Ĉu pro observado de planedoj oni kapablas koni alies destinon? Mi pensas ke ne indas respondi ĉi tiun demandon, se oni legis (kaj komprenis) mian komenton ĝis ĉi tie.
Pardonu la miskomprenon, mi ne intencis diri, ke tiu respondo ne indas respondon, sed ke post legi mian paroladon (skribadon), oni devus jam antaŭscii mian respondon.

bildo de Sandro Pollastrini

Lasu min diri, ke estas belega paroli pri scienco Esperante! :)
Tio estas la kialo, pro kiu mi skribas mian pensojn rekte en Esperanto.

Dankon pro la klarigo pri la fakto, ke ĉiu demando ĉiam indas respondon: mi kredas, ke ni ambaŭ konsentas!

Nu, ni reiru al la afero pri la teorio de la kaoso.
Se mi ne miskomprenis vian argumenton, tiam vi asertis:
1) konsidere ke eĉ "simpla" problemo kiel la 3-korpa problemo montras kaosan konduton kaj ĝia antaŭvidebleco malboniĝas eksponenciale al la pasado de la tempo, tiam multnombra aro da interagantaj objektoj estas tiom malpli antaŭvideblaj.
2) la homo estas ege nekredebla amaso da interagantaj objektoj; do, li sendube estas pli komplika ol 3-korpa sistemo, tial ĝi estas tiom pli neantaŭvidebla.

Do, mi opinias, ke inter mi kaj vi estas nur diferenco pri terminoj. La ĉefa diferenco en tiu ĉi diskuto estas la vortoj "destino" kaj "antaŭvidi".
Jen du malsimilaj interpretoj de la frazo "mi antaŭvidas la destinon de io":
a) determinisme: ĝi implicas precizan kaj kvantan antaŭvidadon; estus matematika formulado de la problemo, kiu havus matematikan solvon.
b) ne-determinisme: ĝi implicas kvalitan antaŭvidadon; tio estas eĉ plenumita pri la ne-linearaj funkcioj, kiuj kutime montras kaosan konduton; kiam solvo ne estas akirebla, oni studas la problemon aŭ numere aŭ kvalite.

Tio asertita, mi tute ne kredas, ke la homoj estas antaŭvideblaj kiel estas antaŭvidebla korpo, kiu moviĝas en la malplena spaco. Tamen, mi opinias, ke ankoraŭ ne estas pruvita, ĉu ekzistas ia formo de kvalita antaŭvidebleco pri la organismaj sistemoj.

Fakte, kiam oni studas la kaosajn sistemojn, la strangaj altirantoj (legu angle **strange attractors*) montriĝas nur sub apartaj kondiĉoj kaj krome ili estas karakterizitaj de malpli granda dimensio kompare al la dimensio de la faza spaco, kie la sistemo vivas. Tia malpli granda dimensio estas tre granda afero, ĉar ĝi permesas kvalitan antaŭvidadon: granda parto de la tuŝeblaj statoj ne plu estos vizitataj de la sistemo, kiam ĝi troviĝas en stranga altiranto. Klare, kiam la sistemo estas en stranga altiranto, vi ne povas antaŭvidi ĝian konduton tre precize. Tamen, la apriora determino de la dimension kaj pozicion de tiu altiranto permesas grandan kvalitan antaŭvidadon.
Cetere, ekzistas sistemoj, kiuj neniam montriĝas kaoson aŭ nur sub tre malfacilaj kondiĉoj. La varieco de la konduto de la nelinearaj sistemoj estas granda kaj ĝi ne ĉiam implicas la kaoson.

Do, kion aserti pri tre kompleksaj sistemoj kiel la homoj? Ĝis nun ili estas tute ne studeblaj, ĉar tro kompleksaj. Kaj rimarku: la komplekseco de la homoj estas stranga, ĉar fizike ili estas klare neantaŭvideblaj, sed kvalite ili povas esti tre antaŭvideblaj: oni povas esti certa pri multaj aferoj, kiam oni konas personon. Ekzemple, ke li ĉiam manĝos. Kaj estas vera, ke kelkaj malsanaj personoj sin senigi je la necesaĵoj, sed kvalite oni faris tre bonan antaŭvidon, ĉar preskaŭ ĉiuj ĉiam manĝas aŭ sentas la bezonon je manĝi. Se ili estus tute neantaŭvideblaj sistemoj, ĉar ege pli kompleksaj ol la 3-korpa problemo, kiel ili povus montri tiel multajn regulecojn?

Fine, vi asertis ke "la planedoj tute ne afektas la homan vivon (ja la tero, sed ni ne parolas pri tio)".
Mi komprenas, ke vi tute miras fronte al tia eblo. Mia mencio pri la "Teorio pri la Tera sistemo" precize celis montri la eblon, ke nia planedo rekte influas la homajn agojn kaj male ke la homaj agoj rekte influas nian planedon. Do, se la Sunsistemaj planedoj influas la Teron, tiam estas eblo (tute pruvenda kaj pruvinda), ke la homo estu nerekte influita de la Sunsistemaj planedoj.

bildo de Pablo

Jes, mi pensas, ke estas grave distingi inter.
Ke iu sistemo estas antaŭdeterminita, ne signifas, ke ĝi estu antaŭvidebla.

Ĉu la universo/mondo/homo estas antaŭdeterminita? Eble
Ĉu estas antaŭvidebla? Ne eblas kalkuli per nombra (digitala?) komputilo. Eble per ne-ekzistanta, perfekta kaj egegegege kompleksa analoga komputilo.
Se oni konus perfekte la leĝojn laŭ kiuj intergas la partikloj aŭ korpoj, ankaŭ estos neeble antaŭvidi, pro la principo de Heissemberg.

Alilflanke, vi asertas:
Do, se la Sunsistemaj planedoj influas la Teron, tiam estas eblo (tute pruvenda kaj pruvinda), ke la homo estu nerekte influita de la Sunsistemaj planedoj.
Tio estas falsaĵo. Mi klarigos:

Imagu, ke iu studo konkludas, ke la fumantoj pli flirtas aŭ konkeras ol la nefumantoj (Tio ne estas mia ekzemplo).

Oni povas decidi, ke tiuj kiuj fumas, pli flirtas, ĉar fumi igas vin pli seks-alloga.
Alliaj povas decidi, ke tiuj kiuj pli flirtas, pli fumas, pro la streco.
Aliaj povas decidi, ke la fumantoj eliras por fumi, kaj tio estas maniero interkonatiĝi. Nun, rimarku, ke la afero estas:
Se
A -> B
kaj
B -> C
Do
A -> C (malrekta influo)
Aliaj povas decidi, ke la fumantoj estas pli malbelaj, kaj ke la fumo kovras ilian vizaĵojn, kaj pro tio, kiam ili komencis fumi, komencis flirti.

Sed por aliaj, kiuj estas belaj, komenci fumi povas fari, ke tiuj eĉ malpli flirtu, ĉar la fumo kovras ilian vizaĝon, kaj perdos la nuran armon (la belecon).

Pri la hipotezo de Gaia, mi pensas, ke vi (aŭ eble mi) miskomprenas, pri kio ĝi temas. Sed pro manko da tempo, mi respondos ĝin en alia komento.

ankaŭ por mi estas plezura diskuto.

Ĝis!

bildo de Sandro Pollastrini

Mi tute ne komprenis vian klarigon pri la malvereco de la frazo: "se la Sunsistemaj planedoj influas la Teron, tiam estas eblo (tute pruvenda kaj pruvinda), ke la homo estu nerekte influita de la Sunsistemaj planedoj."
Kiam mi ne komprenas, kutime, mi klopodas ripeti la aferon miavorte por taksi mian komprenon. Do mi klopodos ripeti vian argumentadon tiel, ke vi juĝos mian komprenon.

Mi reprenas vian amuzan ekzemplon pri la kunrilato inter fumado kaj flirtado.
Eksperimento pruvas, ke fumado (A) pliigas la flirtadon (C) kompare al la nefumantoj. Simbole:
(1) A > C
Kiu signifas: "A influas C-n".
Vi nomis (1) precize "malrekta influo". Tamen, konsidere ke la influo estas nerekta, ekzistas elemento B, kiu estas influita de A kaj influas C-n. Simbole:
(2) A > B
(3) B > C
Kaj nun la interesa demando: kio estas B? La eksperimento tute ne donas informon pri B kaj pro tio estas multaj opinioj:
a) B: fumadon pliigas la seksan allogon de fumanto (kaj per reala pliigo krom la propra nivelo kaj per kaŝado de la difektoj);
b) B: fumadon elirigas la personojn (B1) kaj la eliro pliigas la interkonatiĝojn (B2); tiam: A > B1 > B2 > C;
Do, kiu estas la ĝusta inter 'a' kaj 'b'? La antaŭa eksperimento ne helpas nin kaj ni restas necertaj.
Ĉiukaze, kvankam ni ne konas tion, kio estas inter A kaj C, pro la eksperimento ni estas certaj, ke A > C.
Tial, via argumentado rilatas la nekonatan mezan elementon kaj ne ĉu vere A kaj C kunrilatas (kiu estis tio, kion miaopinie vi celis pri mia frazo).

Krome vi aldonis aliajn du ekzemplojn, kiuj tamen kontraŭas vian simboladon, kaj pro tio mi skribis ilin aparte.
c) B: flirtado pliigas la streĉon kaj la streĉo pliigas la volon je fumado; ĉi tie estas la malo: C > B > A;
d) se la fumado kaŝas la detalojn de la propra vizaĝo, kaj belaj kaj malbelaj, tiam la malbeluloj ŝajnus pli belaj, sed la beluloj eĉ malpli belaj; tiu ĉi lasta okazo tute kontraŭus la eksperimenton, ĉar montrus, ke la beluloj, kiuj fumas, malpliigas la flirtadon.
Do, kial vi menciis ilin?

Nun, ni apliku vian argumentadon al mia frazo.
Kiel mi mem asertis, estas eblo (pruvenda kaj pruvinda), ke la Sunsistemaj planedoj (A) nerekte influas la homon (C). Do, oni povas simboli ĝin laŭ la jena:
(1) A > C
Kiel antaŭe, konsidere ke la kunrilato inter A kaj C estas nerekta, devas ekzisti almenaŭ elemento B, kiu estas influita de A kaj influas C-n. Simbole:
(2) A > B
(3) B > C
Nun estas la kerno de via argumentado. Kvankam (1) estus pruvita, oni ne tuj povus kompreni tion, kio permesas la nerektan influon (1). Nome, ni ne akiras informon pri B, kiu restus nekonata.
Do, kion pruvas tiu ĉi argumentado? Ke kvankam A influas C-n, ni ne konas la manieron. Por pliigi nian scion, oni devus plenumi novan eksperimenton, kiu celu la elementon B inter A kaj C.

Kion mi asertis pri B? Mi asertis, ke la meza elemento povus esti la Tero mem. Ĉu via argumento pruvas, ke mia frazo:
"se la Sunsistemaj planedoj influas la Teron, tiam estas eblo (tute pruvenda kaj pruvinda), ke la homo estu nerekte influita de la Sunsistemaj planedoj."
estas falsaĵo? Miaopinie ne. Ĉar la falseco, kiun vi celis montri ekde la komenco, estis precize ke "A ne influas C-n".
Se ekzistus iu ajn eksperimento, kiu montrus interrilaton inter A kaj C, la nura maniero por kontraŭi ĝin estus pruvi, ke tiu rilato estas tute hazarda. Fakte, ĝi estus ne hazarda sed nur nerekta, tiam oni nur povus esplori la ilon, per kiu A kapablas influi C-n.

Pri la Teorio de la Tera sistemo (la evoluinta versio de la hipotezo pri Gajo), se vi volas legu tion, kion mi tradukis pri ĝi ĉi tie (http://www.ipernity.com/blog/149381/291771). Ĝi montris, kiel etaj algoj povu influi la moviĝon de la tektonikaj platoj. Kaj la moviĝo de la Tera surfaco iel povas influi la algojn mem (do kaj A > C kaj C > A). Kaj la tuta procezo estas ege nerekta (en la artikolo eĉ estas bildoj pri tio).
Eble mi miskomprenis ĝin, sed ĝis nun mi ne kapablas kompreni nek kiel nek ĉu. Tamen, sendube ĉiu eraro, kiun mi povis fari, estus tute montrinda, ĉar tio permesos al mi rezoni pli bone. Tial, se vi scias, kiel mi miskompreni ĝin, diru tuj al mi! ;)


povigita de