Ensaluto

Ĉu la neracieco estas racia?

- Testudo: Kara Akilo!
- Akilo: Karega! Kiel vi fartas?
- Testudo: Dubeme! Ĉu vi?
- Akilo: Bone. Sed, kio estas via dubo?
- Testudo: Konsidere ke vi estas mia kara dialogulo, mi prezentos al vi mian dubon per ŝajne paradoksa demando.
- Akilo: Perfekte.
- Testudo: Ĉu vi pretas por alia bela sed ne simpla dialogo?
- Akilo: Nepre! Nu, kunpartigu vian dubon kun mi!
- Testudo: Jen mia dubplena demando: ĉu la neracieco estas racia?
- Akilo: Ha! Mi ĉiam miras fronte al viaj demandoj!
- Testudo: Nu, kion vi respondus?
- Akilo: Mi tute ne komprenis la demandon. Efektive, vi pravis komence, kiam vi asertis, ke tia demando estas paradoksa.
- Testudo: Precize, mi ne asertis, ke tia demandoa estu paradoksa, sed ke ĝi estu ŝajne paradoksa.
- Akilo: Vere. Mi devas diri al vi, ke mi multe ŝatas la paradoksojn.
- Testudo: Kial?
- Akilo: Ĉar ili estas gravaj malkaŝoj da veraĵoj.
- Testudo: Kion vi celas diri?
- Akilo: Kiam nia logiko atingas paradokson, tiam ni estas fronte al veraĵo: nia rezonado estas malĵusta. Kiam oni povas havi tiel grandan certecon? Kiam ni estas fronte al paradokso, ni estas certaj, ke oni devas ŝanĝi ion en nia rezonado kaj mi ŝatas la misteron, kiun alportas la nova stato de nescio.
- Testudo: Kiel mi komprenas vin! Mi plene konsentas kun vi. Kaj same al vi, mi kutime asertas, ke mi ŝatas la erarojn.
- Akilo: Kial?
- Testudo: Ĉar la eraroj estas la unuopaj signoj de la vero. Reale: la serĉado de la vero povas daŭri senlime, tamen ĉiufoje ni ŝanĝas niajn kredojn pro la atingo de eraro aŭ paradokso, tiam ni ŝanĝas nian vidpunkton kaj vidas ĉion, ĉirkaŭ kaj en ni, tute malsimile; kvazaŭ ĉiufoje ni estus en nova mondo.
- Akilo: Ja! Nepre! Mi ofte pensas pri la antikva periodo, kiam la homaro diskutis pri la sfereco de la Tero. Ĝis tiam la homaro vivis sur ebena Tero. Poste, la homaro ekvivis sur sfera Tero! Kia granda diferenco inter la du vidpunktoj! Kia estis forta la imago pri sfera Tero, kie estas homoj kun la kapoj malsupre!
- Testudo: Absolute! Nu, ĉu vi pensis pri mia demando?
- Akilo: Ĉu la neracieco estas racia?
- Testudo: Jese!
- Akilo: Ni komencu!
- Testudo: Bonege!
- Akilo: Mi opinias, ke la neracieco, pro difino, estas neracia. Kiel ni povas aserti la malo? Krome, nia lingvo estas tre klara pri tiaj vortoj, ĉu ne?
- Testudo: Kompreneble. Sed, kiel vi bone scias, ĉia paradokso dependas de la difino de la vortoj, kiuj esprimas la paradokson mem. Do, ni havas du vortojn ĉi tie: "neracieco", kiun, pro simetrio, ni povas esprimi kiel "neracia", plus la vorto "racia".
- Akilo: Ekzakte, unu estas la malo de la alia. Racia kaj ne-racia. Kio pli memkomprenebla ol tiu ĉi?
- Testudo: Pri tio, mi havas regulon: ĉio, kio estas memkomprenebla, estas dubema.
- Akilo: Kial tiu ĉi stranga regulo?
- Testudo: Ĉar la plej memkompreneblaj aferoj estas tiuj, kiuj malpli ofte estas kontrolitaj. Do, pli ol la multe analizataj aferoj, la memkompreneblaĵoj estas analizidindaj kaj analizendaj.
- Akilo: Mi komprenas. Tamen ne klaras, kiel oni povas analizi memkompreneblaĵon.
- Testudo: Nepre. Tiu ĉi estas la kialo, pro kiu kutime oni ne okupiĝas pri la memkompreneblaĵoj: ĉar preteriri ilin ne facilas!
- Akilo: Sed nun vi deziras, ke mi preteriru la du antaŭajn memkompreneblaĵojn, ĉu ne?
- Testudo: Prave! Nu, ni komencu de la unua vortoj: kiel vi definus la neraciecon? Kia estas io neracia?
- Akilo: Neraciaĵo estas io, kio ne estas produktita de la racio.
- Testudo: Kion vi celas diri, kiam vi asertas, ke io ne estas produktita de la racio?
- Akilo: Io, kio ne estas produktita per rezonado. Kaj la rezonado estas logika procezo por eltrovi kaj dedukti asertojn pri la universo.
- Testudo: Ĉu vi havas ekzemplon pri neraciaĵo?
- Akilo: Ekzemple, povas okazi, ke kiam ni laboras, je certa momento nia menso estas frapata de sensenca pensaĵo, kiel seksumo.
- Testudo: Kial vi asertas, ke tiu pensaĵo estas neracia?
- Akilo: Ĉar ĝi ne estas produktita de la rezonado.
- Testudo: Nome, viavorte, produktita de logika procezo, ĉu ne?
- Akilo: Ekzakte.
- Testudo: Kaj kiel la neraciaĵoj estas produktitaj?
- Akilo: Miaopinie, tute hazarde.
- Testudo: Ĉu vi opinias, ke la cerbo hazarde produktas pensaĵojn?
- Akilo: Jes, kvankam ne tute. La pensaĵojn, kiujn ni estas produktante dum tiu ĉi dialogo estas tute raciaj. Kaj kompreneble ili estas produktitaj de nia cerbo. Tial, la cerbo produktas kaj hazardajn kaj raciajn pensaĵojn.
- Testudo: Kial la cerbo povas produkti hazardaĵojn, laŭ vi?
- Akilo: Simple. Kiel ĉiu biologia estaĵo, la homo estas kompleksa organismo, kiu vivas en kompleksa medio.
- Testudo: Ĉu vi asertas, ke la hazardeco de nia cerbo dependas kaj de ĝia kaj de la media kompleksecoj?
- Akilo: Jes.
- Testudo: Kiel la cerba komplekseco povas produkti hazardaĵojn?
- Akilo: La homa korpo estas kompleksa, ĉar ĝi estas konsistigata de ege multenombraj ĉeloj, kiuj siavice estas tre kompleksaj strukturoj.
- Testudo: Ankaŭ la maŝinoj, kiujn daŭre produktas la homaro, estas tre komplikaj, sed ili kutime ne produktas hazardaĵojn. Mi volus vidi, kiu aĉetus veturilojn, kiuj hazarde kondutos surstrate! Ĉu vi vere certas, ke la komplekseco de io ajn rilatu al ties kapablo je produkti hazardaĵojn?
- Akilo: Certe! La fakto estas, ke ekzistas tiel multaj parametroj, kiuj influas ĉion, ke la tuta sistemo estas tute ne antaŭvidebla. Ilia dinamiko estas hazarda.
- Testudo: Ho! Interese! Vi aldonis tre kuriozan apartaĵon. En la cerbo estas multaj parametroj kaj tiu ĉi multeco implicas la neantaŭvideblecon. Poste vi asertis ke la neantaŭvidebleco implicas hazardecon. Kaj tamen mi ne komprenis ĉi-lastan pasaĵon.
- Akilo: Kiam io estas hazarda, tio estas neantaŭvidebla: ĝia konduto ne sekvas leĝon, kiun oni povas eltrovi kaj uzi por produkti antaŭvidon. Ekzakte kiel la kubojn. Kiam ni ĵetas la kubon por ludi, tiam la kubo kondutas tute hazarde kaj ĝi ne estas antaŭvidebla. Ni ne povas antaŭvidi la supran, el la eblaj ses facetoj, kiu aperos kiam la kubo haltos. Ni ne havas regulon por antaŭvidi ĝian konduton kaj tian supran faceton.
- Testudo: Vi asertis, ke kiam io estas hazarda, tio havas neantaŭvideblan konduton, ĉar ĝi ne sekvas leĝon. Kaj tamen, kiel vi ĵus asertis, kiam oni ĵetas la kubon, almenaŭ unu el al ses facetoj devus aperi, kvankam oni ne povas antaŭvidi kian.
- Akilo: Nepre.
- Testudo: Kun kubo, kies facetoj estas numeritaj de unu al ses, post ĵeto oni ĉiam devas akiri nombron inter unu kaj ses, ĉu ne?
- Akilo: Jes.
- Testudo: Ĉu eĉ 3.4?
- Akilo: Tute ne! Kubo havas nur ses facetojn. Do la eblaj nombroj estas 1, 2, 3, 4, 5 kaj 6.
- Testudo: Nu, tiam ni jam trovis regulon, kiun la kubo respektas! Ni nur povas havi kiel rezulto unu el ses nombroj.
- Akilo: Jes, jes. Fakte, mi ne celis diri, ke la kubo ne respektas ian ajn regulon. Ĉiukaze la kubo esta fizika korpo, do ĝi devas respekti la fizikajn leĝojn de la universo.
- Testudo: Ĉu la dinamiko de la kubo, tio estas ĝia moviĝo, respektas la fizikajn leĝojn?
- Akilo: Kompreneble.
- Testudo: Ĉu ni konas tiajn fizikajn leĝojn, kiujn la kubo respektas?
- Akilo: Estas la Neŭtonaj leĝoj de la dinamiko. Ni konas ilin tre bone.
- Testudo: Ĉu ili estas precizaj?
- Akilo: Nepre.
- Testudo: Tiam, de kio dependas la hazardeco de la kuba konduto, se ĝi respektas la fizikajn leĝojn?
- Akilo: Laŭ tio, kion ni scias nuntempe, la kubo ne estas unuopa peco.
- Testudo: Kion vi celas aserti?
- Akilo: Oni povas preni kubon kaj rompi ĝin. Poste ni havos pli ol unu peco. Krome, ĉiu peco povas esti plue rompita, akirante eĉ pli malgrandajn pecojn. Daŭre, ĉiu peceto povas esti denove rompita kaj tiel plu. Tiu ĉi estas la kialo, pro kiu mi asertas, ke la kubo ne estas unuopa peco: ĝi konsistas el multaj pecoj.
- Testudo: Mi demandis al vi, de kio dependas la hazardeco de la ĵetita kubo, se ĝi respektas la fizikajn leĝojn?
- Akilo: Jes, jes. Do, por reiri al via demando. La hazardeco de la ĵetita kubo dependas de la fakto, ke ĝi estas tro kompleksa strukturo por esti precize studata. Ni konas la fundamentajn leĝojn, kiuj permesas al la kubo moviĝi, tamen la aplikado de tiu ĉi leĝoj estas tro komplika pro du kialoj: flanke ni devus mezuri la precizan pozicion de la kubo; aliflanke ni devus konsideri la interago inter la partoj, kiuj konsistigas la kubon. Resume, tiu estas tro granda laboro kaj ni ne povas facile antaŭvidi ĝian konduton.
- Testudo: Se mi bone komprenis, vi estas asertanta, ke la hazardeco de la kubĵeto dependas de nia nekapableco je precize mezuri ĝin kaj precize kalkuli ĝian estontan dinamikon, kvankam tio teoria eblus, ĉu ne?
- Akilo: Ekzakte.
- Testudo: Tial, tio implicas, ke la kubo ne havas hazardecon. Ĝia hazardeco estas nur ŝajna kaj tute dependas de ne konataj faktoroj, kiuj influas ĝian konduton, ĉu ne?
- Akilo: Mi pensas, ke ni povas aserti tion.
- Testudo: Lasu min konstrui ekzemplon, kara Akilo.
- Akilo: Nepre!
- Testudo: Rigardu tiun ĉambron fronte al ni. La pordo nun estas fermita. Ni imagu, ke post tiu pordo estas diversaj personoj, kiuj tute ne scias pri ni, kiuj estas rigardante ilian pordon. Imagu, ke ni ne povas vidi iliajn agojn, ĉar la pordo, kiel nun, estas fermita. Tamen, ni vidas, ke je kelkaj mementoj de sub la pordo eliras papereroj. Ni volas kompreni la dinamikon de tiu ĉi fenomeno nur observante la elirantajn papererojn.
- Akilo: Bone.
- Testudo: Tiu estus tre malfacila, ĉar la ĉambra dinamiko dependas de kompleksaj estaĵoj, la homoj, kaj ŝajne ne eblus dedukti la precizan dinamikon kaj uzi tion por antaŭvidado. Krome, kvankam ni iel sukcesus akiri la dinamikon, ni ne havus precizan mezuron de la stato de la sistemo je aparta momento.
- Akilo: Ja.
- Testudo: Tiu ĉi ekzemplo tute similas al tiu de la kubo, ĉar kaj tie kaj tie ĉi ni ne havas sufiĉajn informojn por antaŭvidi eĉ ne hazardan dinamikon.
- Akilo: Kaj, rigardante la papereroj, kiuj eliros el la ĉambro, ili ŝajnos tute hazardaj.
- Testudo: Entute, la hazardeco dependas de nia nescio kaj de nia kapablo kalkuli. Kaj nia nescio kaj nia malrapida kalkulado dependas de la komplekseco de diversaj fenomenoj. Ekzemplo de kompleksa estaĵo sendube estas la homo.
- Akilo: Sendube!
- Testudo: Do, nia antaŭvidkapablo estas tre limigita de tia komplekseco, ĉu ne?
- Akilo: Certe.
- Testudo: Kaj ni ĵus asertis, ke la homo estas bona ekzemplo de tia nefacile antaŭvidebla komplekseco, ĉu ne?
- Akilo: Ekzakte!
- Testudo: Kaj kial mi estas preskaŭ certa, ke vi daŭrigos tiun ĉi dialogon sen forkuri?
- Akilo: Kio?
- Testudo: Kial mi estas preskaŭ certa, ke vi ne subite forkuros?
- Akilo: Kial mi devus forkuri?
- Testudo: Vi estas homo. Kaj ni asertis, ke homoj estas bona ekzemplo de grandega komplekseco; la sama komplekseco, kiu malpermesas al ni antaŭvidi la konduton de la kompleksaĵo, do ni eĉ ne povas antaŭvidi la konduton de homo, ĉu ne? Kaj tamen mi ĵus faris antaŭvidon kaj mi estas preskaŭ certa pri ĝi.
- Akilo: Mi komprenas vian vidpunkton.
- Testudo: Ĉu vi konsentas, ke la homoj havas limigitan kapablon antaŭvidi la konduton de la aliuloj, tiom pli se li konas ilin bone?
- Akilo: Jes.
- Testudo: Do... kiel ni povas antaŭvidi homan konduton, kiam ni ĵus asertis, ke la homoj estas tre kompleksaj kaj nefacile antaŭvideblaj estaĵoj? Ĉu ŝajnas al vi, kiel al mi, ke tiuj ĉi du aferoj estas tute kontraŭaj?
- Akilo: Jes... ŝajne. Sed ne tute. Ni asertis, ke la homo estas kompleksa estaĵo. Poste, vi miris, ke mi rekonis, ke la homoj iel kapablas antaŭvidi la aliulajn kondutojn. Tamen, tiuj ĉi du asertoj ne kontraŭas. Fakte, la antaŭvidanto estas homo, do la antaŭvidanto mem estas kompleksa estaĵo. Kompleksa estaĵo povas havi kompleksan sistemon por kapti la aliulan staton kaj pritrakti ĝin, antaŭvidante ties konduton.
- Testudo: Ĉu kubo estas pli kompleksa ol homo viaopinie?
- Akilo: Nepre ne! Kubo estas senmova kaj senviva objekto. Ĝia komplekseco estas ege malpli granda de tiu de homo.
- Testudo: Kaj kial viaopinie ni homoj ne sukcesus antaŭvidi la konduton de kubo kaj ja sukcesus antaŭvidi tiun de homo?
- Akilo: Nu... bona demando. Ne facile respondeblas... sed mi volas klarigi ion.
- Testudo: Kion?
- Akilo: Ni homoj ne sukcesas antaŭvidi la aliulojn. Ni nur kelkfoje sukcesas antaŭvidi la proksiman konduton. Tiu ĉi kapablo estas nek preciza nek ĉiam ĉeestanta.
- Testudo: Tamen, mi ne kunportis tranĉilon.
- Akilo: Kio? Ĉu tranĉilo? Kaj kial vi devus kunporti ĝin?
- Testudo: Ĉar vi estas kompleksa estaĵo, do tute preskaŭ neantaŭvidebla kaj tiu povus signifi, ke dum nia dialogo, vi povus ekklopodi mortigi min.
- Akilo: Ha! Mi estus kompleta frenezulo, se tiel mi farus!
- Testudo: Vi ne bezonas esti frenezulo, sufiĉus nur neantaŭvidebla. Kiam fronte al nekonata granda besto: ĝia neantaŭvidebleco estus sentata kiel tre danĝera. Se mi volas pliigi la miajn eblojn je pluvivi, tiam mi devas antaŭvidi ĉion.
- Akilo: Kaj do vi antaŭvidos ion.
- Testudo: Ne. Antaŭvidi ĉion, ĉar ni ne konas ion, ne estas vera antaŭvidado. Ĝi evidente montras nian nescion.
- Akilo: Ĉu?
- Testudo: La vorto "antaŭvidi" havas du signifojn. Ĝi povas esti preciza kompreno de la estonta dinamiko de io, aŭ ĝi povas esti nura taksado de nia nekono; ĉi-lasta nur estas influita de niaj voloj, kiel la deziro je ne morti. Kune kun niaj voloj, vera kono de io rekte influus nian antaŭvidon.
- Akilo: Se mi ne miskomprenis, vi asertas, ke, kvankam vi ne povas precize antaŭvidi mian konduton, vi kapablas taksi neprecize ĝin, akirante ian utilan antaŭvidadon, ĉu ne?
- Testudo: Prave. Vere, ke mi ne kapablas antaŭvidi vian sekvan respondon, tamen mi povas antaŭvidi, ke vi ion respondos sen ekklopodi mortigi min.
- Akilo: Vere. Sed kelkfoje tia antaŭvid-kapablo ne sukcesas...
- Testudo: ... kaj tio mirigas nin.
- Akilo: Ja. Vera miro, sendepende de ĝia boneco.
- Testudo: Mi faras etan resumon de nia dialogo.
- Akilo: Bonege.
- Testudo: Mi demandis al vi ĉu la neracieco estas racia?. Poste, vi asertis, ke la neriacieco estas hazarda produktaĵo de la cerbo. Krome, la cerbo kapablas produkti hazardaĵojn, ĉar ĝi estas tre kompleksa strukturo. Sed, ili ne vere estas hazardaj, ekzakte kiel la rezulto de kubĵeto estas la rezulto de precizaj fizikaj leĝoj, kies parametroj, tamen, estas tro multaj kaj oni ne vere kapablas uzi ilin, eĉ kiam ni havus precizan ideon de la stato de la kubo je specifa momento. Malgraŭ tia grandega komplekseco, la homoj kapablas krude antaŭvidi la konduton de siaj konatuloj; do estas ia nivelo de antaŭvidebleco. Verŝajne, la antaŭvidebleco de la homoj fare de la homoj mem estas indico de homa kapablo pri parte kapti kaj kompreni la regulojn, kiuj subtenas tian kompleksecon. Ĉu mia resumo pravas?
- Akilo: Absolute.
- Testudo: Tiam, ni atingis respondon al mia demando!
- Akilo: Ĉu? Kaj kiu estus la respondo?
- Testudo: Ĉu vi jam ne vidis ĝin?
- Akilo: Tute ne.
- Testudo: Pensu... ĉu la neracieco estas racia? Tiu ĉi estis la demando. Kaj vi komence asertis, ke io racia estas io, kio estas produktita per rezonado. Kaj la rezonado estas logika procezo por eltrovi kaj dedukti asertojn pri la universo. Ĉu la fizikaj leĝoj, kiuj subtenas la cerbo kaj la homoj estas raciaj?
- Akilo: Certe! Kiel ne?
- Testudo: Nu, tiam ni estas asertanta, ke la cerba komplekseco estas subtenata de la raciaj leĝoj de la fiziko. Tia komplekseco estas tio, kio produktas la ŝajnajn hazardaĵojn, kiuj konsistigas la neraciecon de la menso. Do...
- Akilo: La homa neracieco estas racia...
- Testudo: Jen la konkludo!
- Akilo: La homa neracieco estas nur ŝajna. Ĝi vere estas la produkto de multegaj faktoroj, kiujn nia cerbo ne kapablas pritrakti sufiĉe precize. Tamen, tiu faktoroj estas regataj de la fizikaj leĝoj, kiuj estas koheraj, logikaj. Entute, ili estas raciaj. Do, la neracieco estas racia.
- Testudo: Ja! Tiu ĉi rezulto estas tre bela, ĉu ne?
- Akilo: ...
- Testudo: Ĉu estas io, kio dubigas vin?
- Akilo: Jes. Vere estas, ke la fizikaj leĝoj estas raciaj. Tamen... tamen kiam oni parolas pri la racieco de ia homa procezo, oni ne celas pritrakti ties fizikan strukturon. Oni celas paroli pri pli homa koncepto. La racieco aŭ la neracieco estas altnivelaj konceptoj. Nome, ili rilatas al la inteligenteco de la homoj, ne al la bazaj fizikaj procezoj.
- Testudo: Kion vi volas diri?
- Akilo: Ni nur montris, ke la neracieco estas produktata de fizika procezo kaj ke la fizikaj procezoj estas raciaj. Sed, tiu ĉi estas direbla por ĉiu fenomeno de la konata universo. Do, ni praktike estas asertanta nenion pli ol nulo.
- Testudo: Mi komprenas vian vidpunkton. Tiu ĉi estas bona punkto. Kio pri la antaŭa rezulto?
- Akilo: La racieco, pri kiu via demando parolas, estas tiu komprenata de la homoj kaj nur de la homoj.
- Testudo: Klariĝu plue.
- Akilo: Kvankam ni montris la bazan raciecon de la mensa neracieco, tiu neracieco restos neracia por la homoj. Ni ne havas manieron por kompreni ĝin, malgraŭ la fizikaj leĝoj, kiuj subtenas ĝin. Do, de strikte homa vidpunkto, la neracieco restas neracia.
- Testudo: Bonege. Ni atingis alian tre gravan punkton: ni montris, ke, kvankam sistemo estas subtenata de raciaj leĝoj, ĝia tuto povas havis nenian signifon por ni homoj, ŝajne hazarda.
- Akilo: Jes.
- Testudo: Sed, lasu min fari alian ekzemplon. Imagu ke ni prenus multajn pilketojn kaj ĵetus ilin de monta flanko. Kvankam ĉiu pilketo moviĝas laŭ la raciaj fizikaj leĝoj, la moviĝo de ĉiu pilketo estas krom nia kompreno. Ni povas rigardi la tuta svarmo da pilketoj kaj observi ĝin kiel estus unuopa afero, sed la relativaj moviĝoj de la pilketoj ŝajnus tute neraciaj al niaj okuloj. La direkto de ĉiu pilko post ĉiu frapo kun la monta flanko ŝajnus elektita hazarde. Kaj tiu ĉi estas ekzakte kiel la okazo de la kubo, ĉu ne?
- Akilo: Precize: ankaŭ nun ni ne havas sufiĉan konon kaj kalkulkapablon por pritrakti la troajn datenojn!
- Testudo: Antaŭe ni eĉ preteriris tiun ĉi punkton: ni asertis, ke la neracieco de la cerbo kondutas same al tiaj pilketoj.
- Akilo: Nepre.
- Testudo: Tamen, inter la fizikaj leĝoj, kiuj movas la partiklojn de nia cerbo, kaj la cerbo mem estas multegaj niveloj de komplekseco.
- Akilo: Kion vi celas diri?
- Testudo: Imagu uzi mikroskopon. Sen ĝi vi okule vidos personon. Sed, se vi observus tian personon per via mikroskopo, li tute aspektus malsimile. Ĉiufoje vi zumos, ĉiu ŝanĝiĝus. Fakte, vi povus observi la diversan histojn, kiuj konsistigas la haŭton kaj la diversajn organojn. Post alia zumado, vi observus la vejnojn kaj la kapilarojn. Krome vi ekvidus la unuopajn ĉelojn kaj poste la ĉelajn organetojn kaj la surfacon de la ĉela nukleo. Kaj plua zumo portos vin al vidi la grandajn molekulojn, ĉefe vi vidus la proteinojn. Kaj finfine, vi atingus la atoman nivelon.
- Akilo: Kaj kial ne iri pli suben?
- Testudo: Pro tio, kion mi celas diri, ĝi ne utilus.
- Akilo: Bone.
- Testudo: De la homo al ties atomoj, ni preterpasis multajn nivelojn da komplekseco. Ĉiu nivelo havas siajn apartajn regulojn, kiuj ĉiukaze tute baziĝas sur la fizikaj leĝoj.
- Akilo: Jes.
- Testudo: Kiam ni reobservas la pilketojn, tamen, ni ne vidas la saman nombron da niveloj. Pilketo estas pli simpla ol homo. Ilia strukturo estas ege pli simpla, kvankam kaj homo kaj pilketo baziĝas pri la samaj fizikaj leĝoj. Ĉu ni povas aserti tion?
- Akilo: Kiel ne? Ŝajnas tre intuicia.
- Testudo: Bonŝance. Nun, la vivo de ĉelo ŝajnas al vi komprenebla de homa menso?
- Akilo: Iel jes. Fakte, kiel ĉiu vivulo, ankaŭ ĉelo devas manĝi, sin protekti de la kontraŭuloj, formeti la neutilaĵojn kaj adapti sin al la daŭre ŝanĝiĝanta medio.
- Testudo: Do, ekzistas komprenebla meza nivelo da komplekseco. Efektive, la konduto de ĉelo estas tre racia, ĉu ne?
- Akilo: Jese!
- Testudo: La vojo al ia rezulto estas longa, sed ni povas atingi ĝin!
- Akilo: Mi esperas tion!
- Testudo: Ni asertis, ke ekzistas pensoj, kies racieco ne estas observebla. Do, ni asertis, ke ili estas neraciaj.
- Akilo: Jes.
- Testudo: Ili estas la produkto de la cerba komplekseco. Kvankam ĝi estas subtenata de raciaj fizikaj leĝoj, tiu ĉi komplekseco estas nekomprenebla de ni. Do, kiam ni observas la hazardan sinsekvon da pensoj, kiun kelkfoje la menso montras al ni, kaj ni ne kapablas kompreni ĝin, ni asertas ke ĝi estas hazarda.
- Akilo: Jes. Ĉu vi klopodas aserti, ke ni ne vere scias ĉu la neraciaj pensaĵoj estas vere neraciaj aŭ, pli simple, ni ne komprenas ilian logikon kaj etikedas ilin kiel neraciaj?
- Testudo: La fakto estas, ke inter la homa menso kaj ĝiaj atomoj estas multaj niveloj da komplekseco. Ĉe kia nivelo ni perdas la kapablon kompreni ekzante la koncepto de neracieco?
- Akilo: Ja... mi komprenas. La ĉelo estas ekzemplo: kvankam ĝi estas tre ege pli alta nivelo de komplekseco kompare al siaj atomoj, la ĉelo estas tre racia eĉ de homa vidpunkto.
- Testudo: Ekzakte. Tiam, bona demando nun estas: ĉu la komprenebleco de la ĉelo perdiĝas suprenirante la nivelojn? Kaj do...
- Akilo: ... ĉu la cerbo produktas la ŝajne neraciajn pensaĵojn laŭ ia logiko?
- Testudo: Precize. Kaj ni ĵus atingis la gravan punkton.
- Akilo: Nu, laŭ vi povas esti kialoj de ni kompreneblaj, pro kiuj la cerbo produktas tiujn ŝajne hazardajn pensaĵojn, ĉu ne?
- Testudo: Jes.
- Akilo: Tamen, nun ŝajnas al mi, ke ni estas parolanta pri io konata.
- Testudo: Ja: la intuicio.
- Akilo: Ja! Ja! La intuicio! Precize ĝi!
- Testudo: Efektive, kia estas la plej granda diferenco inter la intuicio kaj la rezonado?
- Akilo: Ni tute ne konas la kialojn de la intuicio, dume ni konas bone la bazojn de rezonado.
- Testudo: La nura diferenco inter produkto de la intuicio kaj iu de la rezonado estas precize la fakto, ke kun rezonado ni konas ĝiajn kialojn. Per la intuicio ni preskaŭ neniam komprenas la kialon, pro kiu ni pensis pri io aparta.
- Akilo: Vere. Kaj tamen, tiu *ne implicas, ke la intuicio agu neracie. Tio nur signifas, ke ni ne konas ĝian suban logikon.

bildo de Sandro Pollastrini


povigita de