Ensaluto

Ĉu senanima arto?

Mi ĵus rimarkis ke multaj homoj pensas ke la arta laboro de videoludoj kaj de filmoj ellaboritaj per komputila programaro estas farita nur de la komputilo. Tio estas kiel pensi ke arta pentraĵo estas verko de peniko kaj libro estas verko de skribilo.

bildo de Novatago

Komentoj

bildo de Igo Ek

Iom ne tiel... laŭ mi, kompreneble. :) Multaj homoj sincere opinias, ke arton oni kreas nur mane. Stranga, kaj iom naiva opinio en elektronika epoko. Sed io racia en tio opinio ja estas - la plej granda parto de tiu "komputila arto" certe estas senanima.

Igo Ek

bildo de Novatago

Komputilo nur estas ilo, kiel ĝia nomo montras. Iloj ekzistas por faciligi aferojn sed por artigi aferojn, oni bezonas artiston. En la unuaj tempoj de la 3-dimensia perkomputila desegnado kaj dizajnado, komputikaj fakuloj desegnis objektojn kiuj ŝajnis tre realaj, tamen ne vivaj. Iam en tiu epoko, artisto lernis uzi programaron por verki simplan abelon, kiu ŝajnis infandesegnon, tamen la abelo havis vivecon kaj la komputikaj fakuloj miris ĝin.

 

Nuntempe, oni ja povas krei belegajn tute realaspektajn aĵoj per malmultaj klakoj, tamen ĉiam estos malsamo inter perkomputila verko de neartisto kiu scias uzi programaron kaj perkomputila verko de artisto, kiu ankaŭ scias uzi tiun programaron. Same okazas en fotografio, fotiloj permesas al ĉiu foti, kaj per kurso multaj lernos fari belegajn fotaĵojn sed nur fakaj artistoj verkos ion pli ol bela foto.

 

Havi la ilojn por verki artaĵon, ne implicas scii verki. Scii skribi, ne implicas scii verki belletraĵon. Kompreneble ankaŭ veras ke ĉio prezentita kiel artaĵo ne nepre estas tio, sed tio okazas kaj per komputiloj, kaj sen komputiloj.

bildo de Igo Ek

Mi konsentas. Sed mi volis diri, ke hodiaŭ estas multaj komputilaj desegnistoj kaj dizajnistoj, kiuj nur scias la programaron kiel nur metiistoj, sed ne artistoj. Oni ne povas nei, ke per sama ilo homoj povas krei malsamajn aferojn. Ne nur artaj, sed pli ofte metiaj.  Kvalitaj, sed ne tuŝantaj al animoj.

Igo Ek


povigita de