Ensaluto

Ĉu sukceseto de Babelo filmoj?

Saluton,

 

Ĉi tie mi anoncis mia ekkunlaborado kun babelo filmoj:

http://esperanto.com/enhavo/infanaj-kantoj-estonteco-2

 

Kaj post tiam, ni publokigis 3 filmetojn:

Saluton: http://esperanto.com/enhavo/saluton-infankantoj-filmeto-finita

Eta Araneo: http://esperanto.com/enhavo/eta-araneo-incy-wincy-spider-en-esperanto

kaj

Dormiĝu Bebo: http://esperanto.com/enhavo/dormi%C4%9Du-bebo-lulkanto-de-kuko

 

Tiuj filmetoj havas (13-a de aprilo de 2016) 683, 549 kaj 331 vizitoj el la tuta mondo.

bildo de Pablo

Komentoj

bildo de Pablo

Ĉu tio estas sukceso, se oni kalkulas, la malgranda kvanto da familioj kiuj parolas esperanton al siaj malgrandaj gefiloj?

 

Persone, mi ŝatus pensi, ke jes, ke tio estas sukcesaĵo.

bildo de Sunjo

Jes, mi pensas ke tio estas sukceso. Mi komparis kun la nombro de vidoj ĉe la plej freŝaj youtubaĵoj de evildea, kaj li havas similajn nombrojn. Kaj li nuntempe ŝajnas esti la plej sukcesa Esperantisto ĉe youtube.

Gratulon do :-)


povigita de