Ensaluto

Ĉu vi iam aŭdis la judhispanan lingvon?

Kelkaj tagoj antaŭ mi akcidente malkovris ke la nacia hispana radio, per ĝia internacia radikanalo, havas programon en la judhispanan lingvon. Tiel mi ankaŭ malkovris ke mi havas tre bonan komprenan nivelon de alia lingvo pli. smiley La hispana kaj judhispana estas similegaj, kvankam ne tute samas. Legu pri tio en vikipedio.

 

Por aŭskulti la elsendon en la judhispana jen ligilo. Parenteze, tiu internacia radikanalo ankaŭ havas programojn en la angla, la rusa, la araba, la franca kaj la portugala. Mi ne certas ĉu la naciaj radielsendoj estas aŭskulteblaj eksterlande per interreto ĉar tiuj televidaj ne estas disponeblaj. Tamen logiko diras ke internaciaj elsendoj estas disponeblaj ĉie. Se mi aŭ logiko eraras, bonvole informu.

bildo de Novatago

Komentoj

bildo de Pablo

Jen hispanino kiu kantas en la judhispana, ŝi nomiĝas Ana Alcaide:

https://www.youtube.com/results?search_query=ana+alcaide

 

Mi havas ĉi tiun diskon (mi aĉetis ĝin rekte al ŝi, tiumomente, ŝi ludis surstrate en Toledo)

https://www.youtube.com/playlist?list=PLhPsfV_iPxfTED6jwhaOF8b6_W_fq04rG

 

Ĝis!

 


povigita de