Ensaluto

Ŝtata gvatado

Hieraŭ mi partoprenis manifestacieton en Lepsiko kontraŭ senbaza ŝtata gvatado kiu malrespektas bazajn homajn rajtojn. Partoprenis nur ĉirkaŭ 150 homoj kaj en urbo kiu havas 500000 enloĝantojn tio estas ege malmulte. Jen bildo https://www.flickr.com/photos/11397422@N08/14287682358/ .

 

Do ĉu la temo ne sufiĉe gravas? Mi ne certas. Mi estas tro juna por havi spertojn pri la okazoj dum la GDR kiun oni nomis gvatadŝtaton kaj maljurŝtaton. Mi pri tio nur aŭdis de aliuloj kaj lernis iom pri tio en la lernejo kaj per filmoj. Sed kio okazis en la nomo de la „Stasi“ (Staatssicherheit, tradukita „ŝtata sekureco“, do la tiama sekreta servo) ŝajnas al mi infanludo en komparo al tio kio okazas nuntempe kaj pri kio ni eksciis ĉefe pro Edward Snowden.

 

Ĉu ni en Germanio povas plendi pri la farado de la NSA (http://eo.wikipedia.org/wiki/National_Security_Agency )? Mi opinias ke ne. Ili faras tion kion faru sekretaj servoj, krom ke ili eble malŝparas monon per kolekti tro da datumoj, kiuj kostas nenecesan servilspacon kaj krom tio malhelpas la trovadon de la veraj suspektinduloj aŭ krimuloj (kvankam oni pri la sekretaj servoj de Usono kaj Britio forte suspektas aŭ eble eĉ certe scias ke ili ankaŭ okupiĝas pri ekonomia spionado, do eble tio pravigas la kostojn). La vera skandalo en Germanio estas ke la registaro rifuzas protekti la bazajn rajtojn de la germanaj civitanoj kaj ke la germana sekreta servo (http://eo.wikipedia.org/wiki/Bundesnachrichtendienst) kunlaboru eĉ pli kun aliaj sekretaj servoj kvankam tiuj ne respektas la bazajn homajn rajtojn de la germanaj civitanoj. Ĉio en la nomo de la batalo kontraŭ teroristoj kaj krimuloj.

 

Kelkaj argumentoj por gvatado kaj kontraŭargumentoj

  • gvatado estas bezonata en la batalo kontraŭ teroristoj

    sed: kiom da teruristoj oni kaptis kaj kiom da terorismaj atakoj oni malhelpis per tiu amasa gvatado? Ĉu tio vere pravigas ke la bazaj homaj rajtoj de ĉiuj iĝas tiel limigitaj? Ekzemple en Germanio la ŝtataj servoj ne nur ne malhelpis la murdojn de la NSU (http://de.wikipedia.org/wiki/NSU-Morde ) sed laŭŝajne eĉ per arbitra detruado de pruvoj malhelpis malkaŝi la rolon de la ŝtato rilate al tiuj krimoj

  • Malhelpo de krima agado pro kameraoj

    sed: pruvite oni ne malhelpas krimojn sed nur translokigas ilin al aliaj lokoj

  • „mi havas nenion por kaŝi“

    sed ekzistas kelkaj homoj kiuj ja ne volas ke iu observas siajn privatajn komunikadojn. Do, se iu libervole disdonas ĉiujn informojn kaj datumojn pri si mem, tio estu sia decido. Sed tio ne pravigas ke la ŝtato aŭ sekretaj servoj amase kolektas datumojn kontraŭleĝe kaj senbaze (do sen komenca suspekto pri ebla krimo)

 

Krom la gvatado kiu estis publikigita de Edward Snowden okazis kaj okazas ankaŭ aliaj kontraŭleĝaj datumkolektadoj kaj observadoj: ekzemple dum manifestacio kontraŭ novnaziula manifestacio en Dresdeno en februaro 2011 la polico demandis kaj ricevis la informojn de poŝtelefonaj retservoj pri ĉiuj partoprenantoj (nomoj, adresoj) kaj ankaŭ de tiuj, kiuj hazarde loĝis tie eĉ se ili ne partoprenis. En mia urbo oni aldone al diversaj oficialaj kameraoj (se oni observas per kameraoj oni laŭleĝe devas evidentigi tion por ke la homoj sciu tion kaj povu mem decidi ĉu ili volas toleri tion aŭ ĉu ili preferas eviti la lokon) ankaŭ instalis kelkajn sekretajn kameraojn (eble pli efike, sed tamen kontraŭleĝe).

 

Io por pripensi:

  • http://eo.wikipedia.org/wiki/Universala_Deklaracio_de_Homaj_Rajtoj ekzemple:

    11.Senkulpa, krom se kulpo pruvita.

    12.La rajto je privateco

  • Laŭ Benjamin Franklin: Tiuj, kiuj kapablas rezigni pri esenca libero por atingi etan portempan sekurecon, meritas nek liberon nek sekurecon.

  • kaj por tiuj kiuj ankoraŭ ne legis ĝin mi ege rekomendas la libron „1984“ de George Orwell (kaj la kanton „Mil naŭcent okdek kvar“ de la muzikgrupo „La perdita generacio“)

 

Mi ankoraŭ ne tre certas kion oni vere devus fari por ke la situacio estus pli bone kaj kiel oni povus vere gardi la bazajn homajn rajtojn. Unua paŝo sendube devus esti ke la ŝtataj organizoj mem respektu la leĝojn. Dua paŝo povus esti ĉesi la kunlaboron kun organizoj kiuj ne respektas la bazajn homajn rajtojn. Kaj se la ŝtato vere ne kapablas protekti la privatajn informojn de la averaĝa citivano oni devas informi pri tio kaj pri aliaj ebloj por mem protekti sin (ekzemple per ĉifrado). Sed la de iu politikisto proponita solvo ke oni metu la poŝtelefonon en la fridujon se oni deziras en sia propra hejmo kritike paroli pri politiko espereble ne estos la nura eblo.

 

Kion vi opinias pri ŝtata gvatado? Ĉu vi konas aliajn argumentojn por aŭ kontraŭ tio?

bildo de Sunjo

Komentoj

bildo de Pablo

Gratulon pro via blogaĵo, mi devis serĉi pri la signifo de "gvatado" (simile al la signifo de "spionado", por tiuj kiuj ne sciu ĝin).

 

Por aldoni, jen "1984" en esperanto. Mi ne legis ĝin, do mi ne parolos pri la tradukkvalito.

http://i-espero.info/files/elibroj/eo - orwell, george - 1984.pdf

 
bildo de Sunjo

Dankon Pablo.

Jes, ankaŭ mi lernis la vorton "gvati" nur pro la menciita kanto de La Perdita Generacio. Eble "observado" ankaŭ tauĝus por klarigi ĝin.

Kaj dankon pro la ligilo pri la PDF de "1984" en Esperanto.


povigita de