Ensaluto

“AUSKULTU LIN”

Estimataj,

“AUSKULTU LIN”

“Kaj Petro responde diris al Jesuo: Sinjoro, estas bone por ni esti ĉi tie. Se vi volas, mi faros ĉi tie tri laubojn: unu por vi, kaj unu por Moseo, kaj unu por Elija. Dum li ankorau parolis, jen luma nubo superombris ilin; kaj jen voĉo el la nubo, dirante: Ĉi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron; auskultu lin” (Mateo 17:4-5).

Multaj homoj nuntempe ĝuas esti je la ĉeesto de Dio (en preĝejoj, montoj de preĝo, kampoj, religiaj kunvenoj kaj seminarioj, kaj similaj) servante Lin kaj plej aparte preĝante (kaj eble fastante) al Li pro io. Tamen, multe da ĉi tiuj homoj ne estas pretaj auskulti au obei Jesuon Kriston je la ĉeesto de Dio kaj je siaj ĉiutagaj agadoj.

Ĉi tio estis la eraro pri kiu Dio korektis Petron kaj la aliajn du diŝciplojn kiam Jesuo Kristo estis transfigurita je ilia ĉeesto sur iu monto. Ili estis tiel subigitaj per la travivo ke Petro sugestis ke ili restu tie. Tamen, Dio recertigis Sian deklaron ke Jesuo estas Sia amata Filo en kiu Li havas plezuron, kaj ke ili auskultu Lin. Por auskulti Jesuon temas pri tuta obeo al Liaj ordonoj kaj voloj por onia vivo je oniaj ĉiutagaj agadoj. Ne mirinde, Li kondukis la diŝciplojn al tie kie ili povis reale auskulti Lin.

Estas bone esti je la ĉeesto de Dio kaj adorservi Lin. Estas bone servi Lin ie kie ni povas. Tamen, estas pli bone auskulti Lin kaj obei Lin je niaj ĉiutagaj agadoj. Irante al au ĉeestante en preĝejoj, montoj de preĝo, kampoj, religiaj kunvenoj kaj seminarioj, kaj similaj por adorservi Dion ne auskultante Lin kaj ne obeante Liajn ordonojn estas kiel malŝpari onian alte valoran tempon. Samuel malkaŝeme diris al Saulo: Ĉu bruloferoj kaj buĉoferoj estas tiel agrablaj al la Eternulo, kiel la obeado al la voĉo de la Eternulo? vidu, obeado estas pli bona ol buĉofero, atentado estas pli bona ol la sebo de ŝafoj (1 Samuel 15:22). Jesuo Kristo ankau diris, “Se vi min amas, vi observos miajn ordonojn” (Johano 14:15). Rimarku ke Li ne diris, “Vi servos min,” kvankam servante Lin ankau estas bone, sed auskultante Lin kaj obeante Liajn ordonojn estas pli supere.

Je la servo de Dio,

Bayo Afolaranmi (Pastoro).

 

Preĝa Punkto: Preĝu ke vi lernu ĉiam auskulti al Dio dum vi servas Lin.

bildo de Adebayo Afolaranmi


povigita de