Ensaluto

2 kantetoj por Haloveno

bildo de Pablo

Mia filino venis el la lernejo kantante pri Haloveno.

 

Mi esperantigis tiujn kantojn, sufiĉe facile.

 

Jen la monstro,

mia monstro

kara monstro Frankenstein*.

Jen la plej timinda monstro,

pli timinda ol iu ajn.

 

 

Jen la monstro,

mia monstro

kara monstro Graf' Drakul'.

Jen la plej timinda monstro,

pli timinda ol iu ajn.

 

 

*Frankenstein, prononcita kvazaŭ "Frankestajn".

 

Uzu la muzikon "Oh, my darling Clementine"

https://www.youtube.com/watch?v=arL3QzNBc6A

 

Komentoj

bildo de Pablo

La esperanta tekso:

http://kantaro.ikso.net/klementajn?s[]=klementin

 

En kaverno, en kanjono laborante je la min'
vera mastro estis patro de filino Klementin.

Mia kara, mia kara, mia kara Kelementin,
vi perdiĝis por ĉiame, bedaŭrinde Klementin.

Elefante tre gracia delikata pezulin' ,
pakaĵkesto taŭga vesto por pied' de Klementin.

refreno

Anasidojn al la akvo ŝi kondukis laŭ rutin' ,
Falis glite, kaj subite subakviĝis Klementin.

refreno

La vezikoj el la buŝo bobelsone tiris sin,
mi kuraĝas sed ne naĝas, tiel dronis Klementin.

refreno
 
Aŭ:
 

En kanjono ĉe la mino
Esti povas kie ajn,
Labormastro estis patro
De l' filino Klementajn.

Refreno:

Mia kara, mia kara, mia kara Klementajn,
Malaperis por ĉiame, bedaŭrinde Klementajn.

Elefante ŝi gracias
Pezas kvazaŭ longa trajn'
Granda kesto - taŭga vesto
Por pied' de Klementajn.

refreno

Anasidojn al rivero
Kondukante laŭ verŝajn'
Falis glite kaj subite
Subakviĝis Klementajn'

refreno

Savi endis amatinon.
Riska tamen - tiu gajn'!
Mi kuraĝis, sed ne naĝis,
Tiel dronis Klementajn'.

refreno

 

bildo de Pablo

Iom malfrue.

 

Vere, mi intencis publikigi ĝin antaŭ 2 tagoj, sed mi havis ne sufiĉan tempon por sidiĝi ĉe la komputilo. Espereble, iu trovos ĝin por la venonta jaro.


povigita de