Ensaluto

Aŭskultu holofonaĵon

Holofonio estas sona registrosistemo, kiu permesas aŭskulti sonojn kvazaŭ oni estus en la loko dum la registrado. Legi ĉi tiun difinon, eble iom miskomprenigas la aferon, ĉar eble ĝi pensigas je la moderna kina sonsistemo 5.1. Nu, la sperto estas tre tre simila sed, laŭ mi, ne tute sama kaj fakte holofonio estas aŭ povas esti pli “reala” kaj pli altkvalita, speciale se oni pensas ke kina sonsistemo uzas kvin sonkanalojn kaj holofonio nur unu. Tamen, holofonio bezonigas kapaŭskultilojn por taŭge aŭskulti registraĵon.

 

Jen ekzemplo (memoru uzi kapaŭskultilojn): https://www.youtube.com/watch?v=ZCw1R77R4hU

 

Ho! Mi forgesis! La registraĵo estas parolado en la angla sed tio ne gravas por la afero, gravas simple aŭskulti.

bildo de Novatago

Komentoj

bildo de Novatago
bildo de Pablo

Vi iomete eraras, tiu registra sistemo uzas 2 kanalojn, ne nur unu.

bildo de Novatago

Laŭ la hispana vikipedio mi pravas. Legu la trian alineon: https://es.wikipedia.org/wiki/Holofonía Mi supozas ke tio rilatas al la fina registraĵo por aŭskulti, kaj ke por registrado, holofonio bezonas pli ol unu kanalo.

bildo de Pablo

El via ligilo El sistema holofónico sólo necesita dos canales"
Aŭ du paroliloj kun iom da efektoj. Ĉiel, la artikolo estas iom ambigua. Mi legos pli atente.

Por mi, ĝis nun, la nura holofona sistemo estis "binaŭral", sed verŝajne estas aliaj.

Mi pristudos la aferon

bildo de Novatago

Ankoraŭfoje: La holofonía es el único sistema con percepción 3D que también puede escucharse en mono.

 

Kompreneble la registrosistemo estas pli komplika, kaj eble estas holofonaĵoj dukanalaj tamen, laŭ la vikipedio, unukanalaj holofonaĵoj povas aŭdigi la mirindan tridimensian sonon. Aliflanke, se la vikipedio eraras mi ne kulpas.

bildo de Pablo

Jen ilo por registri tiel:

https://www.thomann.de/es/neumann_ku100.htm?ref=search_rslt_binaural_152...

 

Ne vere necesas, sed mi supozas, ke la rezultoj estos pli bona ol se vi uzas simple du mikrofonojn.


povigita de