Ensaluto

aŭtomata ĉapeligo

bildo de Pablo

Ĉe http://esperanto.com/enhavo/aŭtomata-ĉapeligo

Ĉe http://esperanto.com/enhavo/infanaj-rakontoj-2 mi aldonis ligilon, kiu enhavas 'c' kaj poste 'x', do la sistemo ĉapeligas ĝin, kaj ĝi ne funkcias.
(anaseto kaj koketo, editebla).

Ĉu tiui aŭtomata ĉapeligo estas malfarebla?

Dankon!

Ĝi temas pri la unua komento ĉe mia blogo:
http://esperanto.com/enhavo/infanaj-rakontoj-2 , kiun mi kopias:

Tiu ligilo ne funkcias, ĉar en tiu ligilo aperas 'c' kaj poste 'x' do la sistemo ĉapeligas, kaj ĝi ne funkcias, mi ne scias kiel korekti ĝin, sed mi serĉas.

Antaŭ 2 semajnoj mi skribis tion, sed neniu respondis (eĉ ne legis), ĉu mi skribis en malbona loko?
Ĉu tiu problemo estas solvebla?

Komentoj

bildo de Dima Ŝevĉenko

Tiu ĉi problemo dume ne estis solvita, tamen ĝi verŝajne estos solvita post la lanĉo de nova versio de Esperanto.com. Nuntempe estas pretigata versio kun pluraj novaj eblecoj kaj plibonigoj.

bildo de Pablo

Dankon, Dima, pro via respondo.

Aliflanke, mi demandis ĝin en teĥnika forumo,- http://esperanto.com/enhavo/aŭtomata-ĉapeligo - (mi taksas ĝin kiel plej ĝustan lokon por tiaj demandoj ol blogaĵon) sed neniu respondis. Ĉu tiu forumo ne estas la adekvata loko por demandi tion?

Ĝis!

bildo de Dima Ŝevĉenko

Baldaŭ venos tre grandaj ŝanĝoj ĉe Esperanto.com. Nun estas iom da kaoso, do pro tio ne ĉio funkcias/prizorgatas bone.

Amike,
Dima


povigita de