Ensaluto

Amika Kanzono.

bildo de Kelli

" Mi preparas kanzonon,

en kiu mia patrino rekonu sin,

en kiu ĉiuj patrinoj rekonu sin,

kaj, kiu parolu kiel du  okuloj.

Mi paŝas sur strato

kiu trairas plurajn landojn.

Oni ne vidas min, mi vidas

Kaj salutas malnovajn amikojn.

Mi disdonas sekreton

kiel kiu amas aŭ ridetas.

Per la plej natura maniero

du karesoj serĉas sin.

Mia vivo, niaj vivoj

formas unu solan diamanton.

Mi lernis novajn vortojn

kaj igis aliajn pli belaj.

Mi preparas kanzonon

kiu veku la homojn

kaj dormigu la infanojn."

 ( Carlos Drumond de Andrade, brazila poeto)

Grupoj:

Komentoj

bildo de Kelli

Geamikoj,

Ĉu vi jam konas la brazilan programon "Mia Amiko"?Estas tromulte interesa programo por tiuj , kiuj volas lerni, por tiuj, kiuj jam multe lernis kaj kiuj iom lernis, kaj ankaŭ por tiuj, kiuj volas helpi kaj ankaŭ por tiuj, kiuj bezonas helpon...:-D Jes, estas mirinda programo por ĉiuj, kaj nun en la dua etapo. Enregistu vin,http://bit.ly/pma2sem

Amike,
Kelli.


povigita de