Ensaluto

Amikumu

Mi volas paroli iomete pri nova apo por esperantistoj.

 

Ĝi temas pri Amikumu. Ĉu vi konas tiun nomon? Eble jes, antaŭ multe da tempo, unu socia reto aperis kun sama nomo, kaj kelkaj jaroj poste, ĝi revenas kiel apo por poŝtelefonoj.

 

Kion ni povas fari tie?

 

ĝis nun, la apo montras al vi la cent plej proksimajn uzantojn. Tiel, vi povo konatiĝi kun proksimuloj kiuj parolas esperanton, sed vi ambaŭ ne sciis, kaj vi pensis esti la solaj esperantistoj de via urbo, ekzemple, aŭ povas helpi renkontiĝi homojn dum vojaĝo, sed neceso de granda organizo. Kiel vi vidas, ĉi tio ne anstataŭos la faman pasportan servon.

 

Kaj ne multe plu estas rakontida, se vi pensas ke tio estas interesa, provu ĝin.

 

Persone, mi instalis ĝin kaj danke al ĝi, mi malkovris kelkajn samurbanojn kiuj estis "kaŝitaj", sed ankoraŭ ne renkontiĝis. La cent plej proksimaj homoj el mia urbo estas ĉiuj en 600km. Sed en aliaj urboj kiel Amsterdamo, oni diris min ke la centa plej malproksima troviĝas je 150km, facilege renkontiĝi tie por amikumi aŭ kafumi.

bildo de Pablo

Komentoj

bildo de Pablo

Pensu ke tio estas la resumo de la resumo de la resumo. Kompreneble ĉiu estas pli kompleksa ol legeblas ĉi tie, sed ni lasu ke la respondeculo klarigos ĝin en sia retejo, ĉu? Ĉi tio estas simpla persona blogo.

bildo de Pablo

En venontaj versioj, ĝi permesos organizi renkontiĝojn uzante la apon, kaj ĝi estos malfermita al aliaj lingvoj. Do ni povus renkontiĝi por lingva interŝanĝo kun tiuj kiuj interesiĝas.

bildo de Pablo

espereble, laŭ tempo pasas, pli da homoj interesiĝos pri ĝi, kaj ni povos montri al tiuj kiuj diras ke "neniu parolas esperanto", ke estas 100 el tiuj "neniuloj" en nia ĉirkaŭaĵo.


povigita de