Ensaluto

Amsterdama deklaracio

Amsterdama deklaracio

 

La deklaracio estis decidita 2002 de la ĉefa kunsido de IHEU (https://eo.wikipedia.org/wiki/Internacia_Humanista_kaj_Etika_Unio ) en kadro de la 50-a jubileo de sia unua kongreso en la jaro 1962.

 

La bazaj principoj de la moderna humanismo estas la jenaj:

 

  • Humanismo estas etika. Ĝi konfirmas la valoron, la dignon kaj la sendependecon de individuoj kaj la rajto de ĉiu homo pri laŭeble plej granda libereco, kiu kongruas kun la rajtoj de aliuloj. Humanistoj havas prizorgdevon por la tuta homaro, inkluzive la estontaj generacioj. Humanistoj kredas, ke moralo apartenas al la homa naturo kaj bazas sur kompreno kaj zorgo pri aliuloj, sen bezoni eksterajn sankciojn.

  • Humanismo estas racia. Ĝi provas uzi sciencon kreeme kaj ne detrueme. Humanistoj kredas, ke la solvoj al la problemoj de la mondo troviĝas en homa penso kaj ago, anstataŭ en dia interveno. Humanistoj subtenas la uzon de sciencaj metodoj kaj liberan enketon pri problemoj de la homa bonfarto. Humanistoj tamen ankaŭ kredas, ke la uzo de scienco kaj teknologio estu reguligitaj per homaj valoroj. Scienco donas al ni la rimedojn, sed homaj valoroj devas doni la celojn.

  • Humanismo subtenas demokration kaj homajn rajtojn. Humanismo celas la laŭeble plej bonan evoluon de ĉiu homo. Ĝi supozas ke demokratio kaj homa evoluo estas aferoj de juro. La principoj de demokratio kaj de homaj rajtoj povas esti aplikitaj al multaj homaj rilatoj kaj ne estas limigitaj al metodoj de regado.

  • Humanismo insistas ke persona libereco devas esti kombinita kun socia respondeco. Humanismo aŭdacas konstrui la mondon sur la ideon de socie respondeca libera homo, kaj agnoskas nian dependecon kaj respondecon pri la natura mondo. Humanismo estas sendogma kaj ne postulas kredkonfeson de siaj anoj. Pro tio ĝi postulas edukadon kaj klerigadon sen indoktrinado.

  • Humanismo estas la respondo al la vasta demando pri alternativo al dogma religio. La grandaj mondreligioj asertas, ke ili bazas sur revelacioj, kiuj estas fiksitaj poreterne, kaj multaj strebas altrudi sian vidpunkton al la tuta homaro. Humanismo agnoskas, ke fidinda scio pri la mondo kaj ni mem rezultas el daŭra proceso de observado, validigado kaj kontrolado.

  • Humanismo subtenas artan kreemon kaj imagpovon kaj agnoskas la ŝanĝigan povon de arto. Humanismo konfirmas la gravecon de literaturo, muziko kaj de la bildigaj artoj por la persona evoluo kaj kontentiĝo.

  • Humanismo estas vivsinteno, kiu celas la laŭeble plej grandan kontentiĝon per la kultivado de etika kaj kreema vivo kaj kiu oferas etikan kaj racian metodon por okupiĝi pri la defioj de nia nuna tempo. Humanismo povas esti vivmaniero por ĉiu kaj ĉie.

 

Fonto: http://iheu.org/content/amsterdam-declaration-2002 (mi scias ke la ligilo ne funkcias, sed espereble ĝi iam funkcios denove)

bildo de Sunjo

Komentoj

bildo de Pablo

Dankon, mi ne konis tion.

 

Bedaŭrinde, mi ne trovis (mi serĉis rapide), nenion en la hispana nek en la nagla pri Amsterdama declaracio, kaj eĉ malpli , en 1962. Ĉu tio estas eraro?

 

En la dua punkto, la teksto diras: Ĝi provas uzi sciencon kreeme kaj ne detrueme.

Ĉu ne devus esti: Ĝi povas...

 

Ege interesa teksto, dankon!

bildo de Sunjo

https://es.wikipedia.org/wiki/Declaraci%C3%B3n_de_%C3%81msterdam

 

La origina fonto (la retejo de IHEU) bedaŭrinde ne funkciis, do mi tradukis el la germana. Sed mi pensas ke ''provas'' trafas la celitan sencon.

 

Pri vikipedio mi uzis ligilon el alia artikolo por krei la artikolon kaj pro tio ĝi nun nomiĝas "Amsterdama deklaracio de 2002", dum en aliaj lingvoj oni nur nomas ĝin "Amsterdama deklaracio". Fuŝa afero - mi bedaŭras.

bildo de Pablo

Dankon!

 

Kian vi ne profitas la okazon, por plibonigi la esperantan paĝon pri la afero?

 

Vere, estas bedaŭro, ke post iom da tempo, tiu bona laboro estos perdita inter amazoj da blogaĵoj...

bildo de Sunjo

Mi ja pli-malpli novkreis la paĝon ĉe vikipedio kaj kopiis la enhavon de tiu ĉi blogero.

https://eo.wikipedia.org/wiki/Amsterdama_Deklaracio_de_2002

Krome mi afiŝis ĝin ĉe verduloj.com. Kaj konservis ĝin en mia komputilo. Do ne estas granda risko ke ĝi tute perdiĝos.

 

Pri plibonigado de vikipedio mi bedaŭrinde devas agnoski, ke mi trovas tion relative komplika kaj pro tio mi nur tre malofte aldonas aŭ prilaboras ion ĉe vikipedio.

bildo de Pablo

Por perdi la tekston, mi pensis, pri la facileco trovi ĝin por alia homo post kelkaj jaroj. Pardonu, se mi ne klarigis ĝin.

 

Pri vikipedio, mi ne scias pri la facileco, antaŭ multe da temo mi skribis lastafoje.


povigita de