Ensaluto

Astronomio de indiĝenaj aŭstralianoj

Homo interesiĝas pri ĉielo antaŭ sia origino. Eĉ praaj triboj havas sciojn pri movado de la Suno kaj Luno, ofte povas diferencigi "vagantajn" planedojn de "senmovajn" stelojn. Tia "etnoastronomio", esprimanta plejparte en mitoj kaj legendoj, povas esti pli saĝa, ol oni povas imagi.

Aŭstralianaj aborigenoj estas unu el la plej enigmaj homaj grupoj. Veninta en Aŭstralio antaŭ ĉirkaŭ 40 000 jaroj, ili evoluis preskaŭ aparte de la resta homaro. Sed, kiel ofte okazadas, post la veno de eŭropanoj kulturo de indiĝenaj aŭstralianoj (kaj ankaŭ ili mem) komencis rapide malaperi.

Sed nun sciencistoj kune kun entuziasmaj aborigenoj kolektas sciojn pri la malaperanta kulturo.

Komence de junio du aŭstraliaj esploristoj publikigis mallongan revuon pri niaj scioj de astronomio de indiĝenaj aŭstralianoj.

Kion do ni scias pri la fako?

Verŝajne, unuan, ke oni rememoras, aŭdinte pri "etnopastronomio", estas konstelacioj. Indiĝenaj aŭstralianoj ankaŭ havas siajn nomojn por okulfrapaj stelaroj. Ekzemple, Suda Kruco estas nomita "spuro de emuo", "rajo" aŭ "posumo sur arbo". Interese, ke multaj triboj havas unu "malhelan konstelacion" Emuo, kiu estas ne stelaro, sed aro de malhelaj polvaj nebuloj en la Lakta Vojo.

Suno kaj luno ĉiam havas gravajn rolojn en mitoj. Aŭstralianoj ne estas escepto. Ili havas legendoj eksplikantaj lunfazoj laj sun- kaj lunmovadoj tra ĉielo.
Pli interese, ke almenaŭ tri grupoj de indiĝenaj aŭstralianoj trovis sufiĉe veran kaŭzon de suneklipsoj! Ili konjektas, ke tiu fenomeno okazis pro edziĝo de Luno-viro kaj Suno-virino. Multaj triboj ligas luneklipsoj kun io, ombriganta vizaĝon de Luno-virino - kaj unu tribo eĉ ligas tiujn fenomenojn kun reciprokaj pozicioj de Luno kaj Suno.
Tribo Jolngu rimarkis, ke la plej grandaj tajdoj okazas dum novluno. Eĉ Galileo ne rimarkis tiun fakton! Jolngu-aj legendoj eksplikas, ke la Luno plenumiĝas kaj malplenumiĝas dum noktaj submaraj vojaĝoj.
Ankaŭ Jolnguanoj rimarkis maten- kaj vesperstelojn - nun ni scias, ke ili estas planedo Venuso - kiuj neniam leviĝas alte de horizonto. Laŭ legendoj, ili estas ŝnurataj: matenstelo - al la mita insulo Baralku oriente, kaj vesperstelo - al "spiritoj de Okcidento".

Kelkaj pli praktikaj taskoj de praaj triboj ankaŭ bezonigas astronomiajn sciojn - ekzemple, orientado de sakramentaj lokoj. Tiu orientado estis tre ĝusta - dekliniĝo de vera kompasdirekto ne superigas kelkajn gradojn. Verŝajne, aŭstralianoj orientis ilin, markante poziciojn de la Suno aŭ iu ĉirkaŭpolusa stelo dum la tuta jaro. Arĥeologoj scias kelkajn ŝtonarojn, kiujn povus esti uzita por tio.

Verŝajne, leginte tion, vi pensis: "Nu, tio estas ne tre surprizanta!" Jes, ni nur komencis esplori aŭstralian etnoastronomion. Sed, bedaŭrinde, la objekto de la esploro estas rapide malaperanta. Kulturo de indiĝenaj aŭstralianoj estas tute buŝa kaj mortas kun olduloj. Entuziasmaj junaj aŭstralianoj, eĉ se ili ricevis tradiciajn sciojn de olduloj, miksis ilin kun modernaj ideoj. Aŭtotoj de la revuo finis ĝin per bedaŭra propozicio: "Por junulo estas malfacile rememori, ĉu la sciero venis de lia/ŝia avo aŭ de YouTube"

bildo de polenadisto

Komentoj

bildo de Pablo

Dankegon, ege interese. Mi estis leginta, ke kelkaj aŭstraliaj kulturoj konis Uranon (6a magnitude, ege malhela).

 

Ĉu vi konas la liberan programon stellarium?

http://www.stellarium.org/

 

Ĝi, krom havi la nomojn de la konstelacioj aŭ stelaroj en esperanto, enhavas la stelorganizon de aliaj kulturo.

bildo de polenadisto

Mi ne aŭdis pri aŭstraliaj kulturoj, kiuj konis tiun ĉi planedon. Mi scias, ke kelkaj homoj povas vidi ĝin. Ankaŭ ĝi movas tre malrapide trans la ĉielo - do, se ili ekkonis ĝin, ili estis tre diligentegaj observantoj!

Dankon por la programo! Estos interese vidi la ĉielon de aliaj popoloj!


povigita de