Ensaluto

Biologoj rekreis aspekton de la unua placentulo

Antaŭ centjaro biologoj ŝatis konstrui rekreaĵojn de "hipoteza praulo" de diversaj grupoj de nuntempaj vivuloj - ekzemple, vertebruloj aŭ insektoj. Tiu "praulo" kunigis en si la plej primitivajn trajtojn de konataj nuntempaj kaj formortintaj uloj de la esplorata grupo.
Poste, aparte pro la eniĝo de genetika datumo en la sistematiko, sciencistoj plejparte ĉesigis rekrei la "hipotezajn praulojn". Laŭ ĉefa idea de la nova paradigmo de filogenetiko (malfora al la sistematiko branĉo de biologio, studanta parenceco de specioj), ni nur povas trovi lokojn de konataj specioj sur la evolua arbo, sed ne kompreni, de kiu ili devenis. Estas do nur specioj-gefratoj, sed ne "gepatro kaj ido".
Sed biologojn, certe, interesas - kiel aspektis (kaj vivis!) reala antaŭlonge formortinta specio, de kiu estis devenonta diversa nuntempa grupo de vivuloj.

Nova studo de historio de placentuloj konfirmis tian intereson.
Placentuloj estas la plej diversa nuntempa grupo de mamuloj. Ili (verdire, ni - homo ankaŭ estas placentulo) estiĝis gvidantojn de la Tero en la Kenozoika erao, komenciĝinta antaŭ 65 milionoj jaroj kaj daŭriganta ĝis nun. Rolo de aliaj grupoj de mamuloj - marsupiuloj (ekzemple, kanguruoj) kaj monotremoj (ekidnoj kaj ornitorinkoj) - estas tre pli sube.

Aŭtoroj de la studo uzis 4541 morfologiaj trajtoj de 86 nuntempaj specioj, reprezentantaj ĉiuj placentulaj ordoj, kaj de 40 formortintaj. Ankaŭ aro de genetika datumo estis uzata.
Bazinte sur tiu ega datumaro ili konstruis filogenetikan arbon, montrantan la parencecon de diversaj branĉoj de placentuloj kaj ankaŭ aliaj mamuloj.
La arbo montris integron kaj parencecon de plimulto da tradicie konataj ordoj. Tio konfirmas verecon de la studata arbo.
Poste sciencistoj bazinte sur la paleontologie konata tempo de iuj eventoj en mamula evoluo povis estimi tempon de aliaj branĉiĝoj.
Unu el la plej interesaj rezulto de la studo estas, ke placentuloj estiĝis kaj - pli grave! - diversiĝis nelonge post dinosaŭra formorto antaŭ 65 milionoj da jaroj. Inter tiuj du eventoj pasis nur 200-400 miljaroj.
Verdire paleontologoj deskribis kelkajn fosilioj de mezozoaj mamuloj kiel "plej antikvaj placentuloj", sed nova analizo montris, ke tiu tri specioj estas nur "gefrata grupo" de placentuloj - iliaj trajtoj estas malforaj de marsupiuloj, sed ne estas tutegalaj al la placentuloj. Ekzemple, ili havas pli da dentoj, ol unuaj placentuloj.
La plej antikva fosilia mamulo, kiu estas certa placentulo, estas Protungulatum donnae. Tiu animalo vivis dum frua Paleogeno - ĵus post dinosaŭra formorto. Tio ne kontraŭdiras la rezultojn de la esploro.
La estimita tempo de placentula diversiĝado ankaŭ konfirmis nalnovan opinion, ke vasta kaj rapida branĉiĝo de placentuloj, eble, estis la rezulto de liberigo de multaj ekologiaj niĉoj, antaŭe okupata per dinosaŭroj.
Aŭtoroj de la esploro asertas, ke strukturo de la arbo plejparte dependas de morfologia datumaro, ne la genetika. Verdire tio estas tre atendenda, ĉar nombro de morfologiaj ecoj en analizo ege superas nombron de la genetikaj.

Tiu esploro estiĝus nur ero de la granda aro de filogenetikaj studoj, sed la sciencistoj iris plu. Ili, kiel antaŭ centjaro, rekreis "hipotezan praulon" de ĉiuj placentuloj. La praulo de homoj, cetoj, katoj ktp. estis eta harata insektmanĝa animalo, simila al la rato kun longa, harata vosto. Estimo de ĝia amaso estas 6-245 gramoj. Tio estimvasto povas aspekti granda, sed rememoru - ni deskribis ne fosilioj! Ni scias do ke li estis pli malfora al la muso, ol al la kato. Kvankam dum la fino de Mezozoiko jam vivis pli granda mamuloj - ĝis unu metro, kiel Repenomamus, ĉasanta dinosaŭridoj.
Ne nur detalojn de interna strukturo estis deskribita (ecojn de cerbo, sangocirkulinga sistemo ktp.), sed ankaŭ eroj de vivmaniero - ekzemple, la "praulo" naskis nur unu senharatan blindan idon unufoje.

Sciencistoj ja pentris tiun "hipotezan praulon". En tiu ĉi bildo ĝi estas inter la plantoj de paleoceno - la epoko, komencita ĵus post la dinosaŭra formorto:
La rekreaĵo de hipoteza praulo de placentuloj

Demando ja aperis: kiom simila al la reala, iam vivanta nia praulo tiu rekreaĵo povus esti?
Mi opinias, ke iom pli simile, ol malnovaj rekreaĵoj. Unu el la iliaj problemoj - ili estis nur arĥetipoj, kiu, verdire, ne estis adaptitaj al iuj ajn realaj kondiĉoj. Ili havas nur kelkajn bazajn ecojn de strukturo. La nova "hipoteza praulo" estas pli detala, ni do povas esplori ĝia funkciado. Verŝajne, iu esploristo provos fari tion.

La rezultoj de la esploro estas publikitaj en la ĵurnalo Science

bildo de polenadisto


povigita de