Ensaluto

Civila malobeo

Mi hodiaŭ legis tiun citaĵon de la usona historiisto kaj politiksciencisto Howard Zinn. Mi trovis ĝin interesa, konsentinda, pripensinda, eble ankaŭ diskutinda. Do, por ne perdi ĝin, mi tradukis ĝin esperanten kaj prezentas ĝin ĉi tie :-)

 

"Civila malobeo ne estas nia problemo. Nia problemo estas civila obeo. Nia problemo estas ke amasoj da homoj tutmonde obeis la diktaton de la estroj de siaj registaroj kaj iris al militoj, kaj milionoj estis mortigitaj pro tiu obeo...Nia problemo estas ke homoj tutmonde estas obeaj vidante malriĉecon, malsatmortadon kaj stultecon, kaj militon, kaj kruelecon. Nia problemo estas ke homoj estas obeaj dum la malliberejoj estas plenaj da malgrandaj ŝtelistoj, dum la grandaj ŝtelistoj estras la landon. Tio estas nia problemo."

bildo de Sunjo

Komentoj

bildo de Sunjo

Por iom klarigi (pro la laŭ mi tute ekstertemaj komentoj de Igo Ek): mi pensas, ke la citaĵo rilatas al militoj, al la amasmurdado pro politikaj, religiaj, ekonomiaj, rasideologiaj kialoj, ktp. Ĝi rilatas al dronado kaj mortpafado de malriĉuloj antaŭ la limoj de riĉaj landoj. Ĝi rilatas al homoj kiuj kulpigite pri terorismo estas jam dum multaj jaroj malliberigite sen ajna leĝa pravigo (pri kelkaj oni eĉ certe scias ke ili estis tute senkulpaj kaj nur pro malbonŝanco je la malĝusta tempo en la malĝusta loko). Ĝi rilatas al diskriminacio kaj subpremado de minoritatoj.

Kaj ĉefe ĝi rilatas al la temo ke malmultaj riĉuloj pli kaj pli riĉiĝas kaj gajnas pli kaj pli da influo ankaŭ politike, dum la vivkondiĉoj de ĉiuj aliaj malpliboniĝas. Ke la sociala diferenco kaj maljusteco pligrandiĝas. Kaj ke la homa amaso ne agas kontraŭe kvankam ili (almenaŭ en demokratiaj ŝtatoj) estus la veraj regantoj.

 

Mi opinias ke paroli tiuteme pri la problemo de "ne kompreni sin mem" estas same senchave kiel paroli pri lumbriko se la temo estas elefanto (la rostro similas, ĉu ne?)

 

Laŭ mia kompreno la citaĵo diras ke se iu havas sufiĉe bonan vivon kaj tamen rifuzas okupiĝi pri gravaj problemoj tiu persono kunkulpas pri tiuj problemoj. Ĉu tio estas bona aŭ malbona ĉiu decidu por si mem, sed kiel mi jam skribis, mi laŭeble ne volas esti (kun)kulpa.

bildo de Igo Ek

Tre facile estas diri - nia problemo estas obeemo de ĉiuj. Sed kiel solvi tiun problemon? Homoj volas vivi en paco kaj sendanĝero. Por malobeo devas esti kialoj. Kialoj sufiĉe seriozaj por agadi kontraŭ propra pacemo kaj sendanĝero. Laŭ mi pli granda problemo estas nekompreno de homoj sin mem. Eĉ siaj propraj faroj ni iam ne povas komprenigi. Jen problemo estas.

Igo Ek

bildo de Sunjo

Mi ne bezonas kompreni min mem por kompreni ke en la mondo okazas amaso da aĉaj, nejustaj aferoj, kiuj povus esti eviteblaj, se ne ĉiuj pensus nur pri si mem. Do, eble vi pravas ke ekzistas homoj kiuj tute ne zorgas pri la mizeroj de aliaj homoj dum tio ne koncernas ilin persone. Sed mi ne volas aparteni al tiaj homoj.

bildo de Igo Ek

Kial homoj pensas pri si mem? Kaj ĉu tio ĉi nepre estas aĉa? Laŭ mi - ne. Ni, ĉiuj faras ĉion ajn nur por si. Sed nia homa vivo pasas inter aliaj homoj, kaj ni devas pensi pri tio ĉi kiam ajn ni intencas agi. Ni devas pensi pri aliaj homoj por fari aferojn siajn. Tio estas tute normala. Sed tute alia afero estas, kiam ni agas laŭ nepravaj ideoj. Kaj ĝuste tie temas pri nekompreno. Agante tiamaniere ni pensas pri aliaj homoj... jes, ni pensas. Sed tiuj pensoj ne ebligos al ni fari verajn solvojn. Mi parolis pri tio.

Igo Ek

bildo de Sunjo

Mi havas la impreson ke vi parolas pri aferoj kiuj tute ne rilatas al la origina temo.

bildo de Igo Ek

Povas esti... sed... temis pri malobeo kiel pri ĉefa problemo de nuna vivo. Ĉu ne? Kaj mi donis ideon, ke tio ĉi ne estas tia problemo... ke problemo kuŝis aliloke. Pli profunde... ene de ĉiuj el ni.

Igo Ek

bildo de Sunjo

temas pri socio, pri politiko.

bildo de Igo Ek

Politikon faras homoj. Kialoj laŭ kiuj ni agas estas samaj. Ĉu en politikaj aferoj aŭ ĉu en amaj. Aŭ aliaj. 

Igo Ek


povigita de