Ensaluto

Cxu blogi cxi tie utilas?

Kiel mi diris ĉe http://esperanto.com/enhavo/porkido-kaj-erinacido-infana-rakonto-denove-..., mi eraris, kaj ne publikigis la blogaĵon http://esperanto.com/enhavo/porkido-kaj-erinacido-infana-rakonto. Mi rimarkis pri tio, ĉar ĉiuj artikoloj atingas ĉrikaŭ 100 vizitojn, sed tiu havis nur 7, mi reserĉis kaj rimarkis, ke mi tute kulpas.

 

Sed hodiaŭ (4 tagoj poste), mi rimarkis alian aferon: La lasta blogaĵo atingis 51 vizitojn, sed la originala artikolo atingas nur 21 vizitojn (21-7 = 14 vizitoj). Do, el 51 vizitantoj, nur 14 legis ĝin sufiĉe atente por legi la originalan blogaĵon (tie aperas la ligilo al la fabelo).

 

Ĉu indas skribi ĉi tie por ke nur 14 homoj legu vin? Ĉu eble en aliaj blogejoj estas pli facile ke oni legu (ne nur vizitu) la blogaĵojn?

 

Mi esperas la respondon: "Skribu interesajn aferojn", sed, sincere, mi ne vidas specialan malsamon en la kvanto da vizitantoj inter miaj blogaĵoj kaj alies, do, mi pensas, ke temas pri alia profunda kialo, ne komprenita far mi.

 

Ĉu tio estas normala en aliaj retejoj? Ĉu esperanto.com estas utile por legi, aŭ homoj nur skribas ĉi tie?

 

 

bildo de Pablo

Komentoj

bildo de Dima Ŝevĉenko

Kara, Pablo!

Mi esperas, ke Esperanto.com baldaŭ reekhavos plurajn diverstemajn blogaĵojn. Se vi daŭre aldonos blogaĵojn, mi promesas aldoni kelkajn blogaĵojn ĉiusemajne, ĉar mi havas multon por blogi.

Teknike okazis, ke vi aldonis vian blogaĵon al la grupo, kiu estas fermita por la "anonimaj vizitantoj". Esperanto.com estas vizitata ankaŭ de tiuj esperantistoj, kiuj ne registriĝis. Tio signifas, ke vian blogaĵon ne vidis pluraj vizitantoj.

 

Krome estas grave, ke vi laŭpove disvastigu la samajn blogaĵojn en Ipernity, Facebook kaj la aliaj retoj. Tiamaniere vi povos kapti multe pli da atento. Tio estas necesa, ĉar viaj blogaĵoj estas vere interesaj.

bildo de Pablo

Mi forgesis diri, ke almenaŭ, mi havas du tradukitajn ifanajn kantojn. La malfacila afero estas trovi tempon por subtitoli -ĉefe tempumi- ĝin.

bildo de Pablo

Pardonu, se mi ne klarigis, miaopinie, por tute persona blogo, 100 legantoj estas amazo.

 

Jen la afero:

1. Mi publikas, kutime, publike -> Mi atingas ĉirkaŭ 100 vizitojn, pli malpli, samon ol la aliaj uzantoj de esperanto.com

2. Mi publikas erare, kaj private -> nur 7 vizitoj.

3. Pro la malmulta kvanto da vitzitoj, mi rimarkas pri MIA eraro.

4. Mi publikigas ĝin publike. -> Pro tio, ke la blogaĵo estis originale verkita antaŭ multe da tempo, ĝi ne aperas en la unua paĝo de blogaĵoj, do neniu vizitas ĝin. (Tio ĉi povus esti teĥnika erareto de esperanto.com, sed tio ne estas la celo de la debato).

5. Mi publikas novan blogaĵon, kiu ligas al la (jam publika) unua blogaĵo de mi.

6. Lasta blogaĵo atingas 50 vizitojn dum 4 tagoj, dum la unua blogaĵo ricevas 21. Do, 21-7=14 vizitoj. Miaopinie, tio signifas, ke el 50 vizitoj, nur 14 vere legis la originalan blogaĵon. El tiuj, tutcerte eĉ mal pli legis la rakonton.

7. Se vi rimarkas, miaj blogaĵoj estas ne personaj komentoj, mi ne interesiĝas pri rakonti mian vivon al iu ajn. Mi estas patro, kaj sentas mankon da tiaj aferoj, do mi aldonas ilin (plejparte tradukitaj).

 

Mi ne emas atingi atenton, mi ne partoprenas ĉe twiter, nek ĉe facebook, kaj mia konto ĉe google+ estas preskaŭ mortonta.

 

Mia demando* estas, vidinte la ciferojn montritaj de mi, indas blogi ĉi tie, aŭ alia blogejoj aŭ retlistoj estas pli bona loko, por publikigi.

 

*Pli ol demando, ĝi estas plendo, kaj malĝojo, ĉar mi pensas, ke socia reto kaj blogarejo estas la plej taŭga uzo por esperanto.com kiel interreta domajno.

 

bildo de hamzeh

Kara Pablo;

Mi ricevas la enhavon de chiuj blogeroj pere de RSS legilo. Mi ne scias chu la nombro de legantoj pere de RSS estas ankau kalkulita en viaj vizitantoj au ne, sed tio ne tiom rilatas al mia temo en tiuĉi komento.

Fakte mi ne trovas intereson en la blogoj de tiuĉi retejo. la nombro de blogantoj estas malmultaj, kaj la enhavo de plimulto estas terura. Mi ne volas chiutage legi religiajn tekstojn au sensignifajn, plenerarajn afiŝojn. eble estas multaj kiuj trarigardas la blogojn, kaj ghuste ne trovinte ion interesan ne revenas al la paĝaro. Mi kredas ke estas pli bone ne skribi ol skribi neghuste. chu vi mem legas aliajn blogojn?

 

bildo de Pablo

Dankon pro via respondo.

 

Vi tute pravas pri la religiaj tekstoj. Ankaux mi ne interesigxas pri ĝi. Eble kelkaj blogistoj estis forprenitaj pro tiom da religiaj aferoj.

 

La vizitojn mi vidas el http://esperanto.com/sites/default/files/imagecache/reg/photos/ekranajxo...

Estas kelkaj blogoj, interesaj sed ne tro aktivaj ĉe ipernity, kaj aliaj retejoj. Persone, mi perdas (investas) multan tempon en traduki, tempumi, por ke nur 10 aŭ 20 homoj legos ĝin. Eble alia loko estas pli bona por publikigi tiajn aferojn.


povigita de