Ensaluto

CXU VI HAVAS SPIRALAJN RISORTOJN?

Estimataj,
ĈU VI HAVAS SPIRALAJN RISORTOJN?
"Nur estu forta kaj tre kuraĝa, penante agi lau la tuta instruo, kiun donis al vi Mia servanto Moseo; ne dekliniĝu de ĝi dekstren nek maldekstren, por ke vi sukcesu ĉie, kien vi iros. Ĉi tiu libro de la instruo ne foriĝu de via buŝo, sed meditu pri ĝi tage kaj nokte, por ke vi zorge plenumu ĉion, kio estas skribita en ĝi; ĉar tiam vi havos feliĉon sur viaj vojoj, kaj tiam vi havos sukceson" (Joŝua 1:7-8).
La projektantoj de diversaj specoj da veturiloj, aviadiloj kaj similaj faras kaŝitajn aparatojn kiuj estas fiksitaj al la pneuoj de veturiloj por absorbi vibrojn kauzitajn de la neegaleco de la supraĵo de vojo. Ĉi tiuj aparatoj estas nomitaj spiralaj risortoj. Neniu ĝuas veturadon je ia veturilo kun neniu au malbona spiralaj risortoj. Eĉ je glataj kaj bonaj vojoj, ĉi tiuj aparatoj ankorau estas gravaj partoj de veturilo.
La mondo estas plena da neegaleco kaj neglataj vojoj. Nur "spiralaj risortoj" povas absorbi la "vibrojn" kauzitaj de neegaleco kaj neglataj vojoj de vivo. Ĉi tiuj spiralaj risortoj estas taugaj kompreno kaj apliko de la vortoj de Dio dum la vibroj de vivo estas spertoj de vivo inkluzive la bonajn kiel sukceso, abundo, ofico de autoritato, kaj la malbonaj kiel afliktoj, suferado, persekutado, kaj similaj. 
Bedaurinde, multaj homoj estas indiferentaj al ĉi tiuj spiralaj risortoj kaj ĉi tio jam fariĝis ilia ruinigo. Iu bona ekzemplo de tiuj homoj estis Reĝo Salomono. Pro sia abundo, li ne obeis la vortojn de Dio skribitajn en la Leĝo de Moseo (Readnomo 17:16-20) kaj eĉ tiujn kiuj li rekte audis de Dio due (1 Reĝoj 3:14; 9:3-9). Ĉi tio kauzis lin peki kontrau Dio, kaj la Eternulo estis kolera kontrau li kaj ŝiris la regnon de Izraelo de li kaj donis ĝin al unu el liaj subuloj (vidu: 1 Reĝoj 11). Jesuo Kristo estis diferenta. Li povis kontraubatali la tentojn de la Diablo per la vortoj de Dio (vidu: Mateo 4:1-11).
Ĉu vi havas spiralajn risortojn por absorbi la vibrojn de vivo? Kiel bonaj ili estas? Kiel sciebla vi estas je la vortoj de Dio? Ĉu vi meditas je ili ofte? Ĉu vi havas taugan komprenon de ili? Ĉu vi aplikas ilin al via ĉiutaga vivado? La Psalmisto diris, "En mia koro mi konservas Vian diron, Por ke mi ne peku antau Vi" (119:11).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

bildo de Adebayo Afolaranmi


povigita de