Ensaluto

Dialogo pri la beleco


Akilo - Kara sinjoro Testudo, kiel vi povas diri, ke tiu ĉi nuntempa artaĵo estas bela? Ŝajnas al mi, ke ĝi estas iu el la plej malbelaĵoj, kiujn mi iam vidis!

Testudo - Mi komprenas vian miron pro mia opinio, kara Akilo, sed mi ne ŝercas: mi pensas, ke tiu ĉi artaĵo estas tre bela!

Akilo - Eĉ tre bela? Mi tute ne komprenas viajn gustojn. Tamen, mi estas scivola: kion vi vidas kiel bela en skultaĵo, kiu estas tute misformita, sub stulta ŝildo, kiu deklaras "Belaĵo''?

Testudo - Via estas tre bela demando, kies respondo ne estas tiel tuja. Se vi havas iom da tempo, mi provos respondi al vi.

Akilo - Certe! Mi havas tempon! Fakte mi estas scivola pri viaj kialoj, kiuj, mi opinias, estus sendube eksteraj kompare kun la miaj.

Testudo - Tio ne certas. Fakte, konsidere ke vi estas scivola, mi klopodos plejeble klare respondi al vi. Tamen, mia respondo partos de demando. Ĉu vi estas preta?

Akilo - Pretega!

Testudo - Bone. Vi estas mirinta, ĉar mi asertis, ke tiu ĉi artaĵo estas bela, anstataŭe!, tre bela. Tamen, sendube ĝi ne estas laŭnorma beleco. Kaj tiu ĉi, mi pensas, ke estas tre klara al vi, ĉu ne?

Akilo - Certe! Mi konas vin sufiĉe bone por scii, ke vi estas sincera kiam vi asertas, ke tiu ĉi monstraĵo estas "bela''. Krome, precize pro la fakto, ke tiu ĉi artaĵo memkompreneble ne havas laŭnorman belecon, mi povas pensi, ke la problemo pri niaj ne egalaj opinioj dependas de nia koncepto de "beleco'', ĉu ne?

Testudo - Ekzakte, kara Akilo! Kiel ĉiam, estas tre interesa dialogi kun vi!

Akilo - Kaj por mi estas la sama, malgraŭ vi ĉiam portas mian menson al la limoj!

Testudo - Mi akceptos vian aserton kiel komplimento! Nu... vi perfekte identigi la kernon de mia respondo, kaj la implicita demando estas: kio estas la beleco laŭ vi?

Akilo - Bone... tiu ĉi demando ŝajnas al mi simple respondebla. Por mi la beleco estas sento, kiun mi perceptas, kiam mi estas fronte al io bela. Ekzemple, mi povas rigardi pentraĵon aŭ skulptaĵon kaj percepti ilian belecon. Aŭ, kutime, povas esti la beleco de persono, kiu reflektiĝas eĉ en la antaŭaj du artaj formoj.

Testudo - Ja! Tamen, mi volas esti eĉ pli preciza ol tiele. Kio okazas en vi, kiam vi klare perceptas la belecon de io ajn?

Akilo - Nu, mi sentas, ke ju pli bela la aĵo estas, des pli multa tempo mi pasus tie rigardante ĝin.

Testudo - Vi sentas specon de altiro?

Akilo - Sendube estas altiro!

Testudo - Preskaŭ kiel vi volus resti perceptante tiun aferon por ĉiam, ĉu ne?

Akilo - Jese! Tute dependas de la aparta afero. Certe, ju pli bela ĝi estas, des pli altiron mi sentas.

Testudo - Kaj tiu okazas ankaŭ kun la personoj, ĉu ne?

Akilo - Jes.

Testudo - Repensu precize pri tiu ĉi afero. Kion implicas la altiro al persono?

Akilo - Mi ne komprenas, kion vi volas aserti?

Testudo - La altiro al persono implicas, ĝenerale, deziron pri resti kun tiu persono plejeble longe, ĉu ne? Precize kiel vi diris antaŭe pri pentraĵo aŭ skulptaĵo: ju pli bela estas la artaĵo, des pli longe ni restus tie perceptante ĝin. Kaj tiu ŝajnus sammaniere aplikebla pri la beleco en la personoj, ĉu ne?

Akilo - Mi konsentas kun vi. Fakte, ofte tre forta altiro por persono povas produkti rilaton kun tiu persono, kiu povas kunporti kuniĝo inter la du; kompreneble ĉio depende de la reciproka altiro.

Testudo - Ĉu vi opinias, ke seksa altiro estas tre forta instigo por la homaj aferoj?

Akilo - Sendube! La sekso estas ĉiam ĉeestanta kaj intensa afero, kaj ne nur pri la homaro, sed ankaŭ pri la besta regno.

Testudo - Bonege. Kaj kio estas la kialo de tiu? Estas la fakto, ke fundamente la ĉefa kaj plej grava okupiĝo por ĉia vivanta speco estas la reproduktado, ĉu ne?

Akilo - Kiel ne? Darvino estis klara pri tiu: ia ajn speco, kiu, pro iu ajn motivo, ne okupiĝus pri la reproduktado, donante gravecon al aliaj aferoj, sendube havus malpli multan probablon je transvivi kaj daŭri en la tempo.

Testudo - Vere! Darvino estis tre klara! Kaj, tre interesa demando pri tiu ĉi afero, estas la jena: konsidere, ke la reprodukado, kiel ĉio tio kio ĉirkaŭas ĝin, grave influis la evoluadon de la specoj, kaj konsidere ke la beleco havas grandan parton en la kuniĝo de la homoj, ĉu la beleco kaj la reproduktado estas interrilataj?

Akilo - Ho! Mi neniam pensis pri tio. Efektive, estas verŝajna interrilato. Tamen, kiel ili interrilatiĝus?

Testudo - Pensu: se ni estus maŝinoj, kies plej ĉefa celo estas la plej bona reproduktado, kie "plej bona'' celas implici la plej altajn probablojn de transvivoj de la propraj idoj, tiam: kiel ni elektus nian am-kunulon?

Akilo - Kion vi celas diri kun la vorto "maŝinoj''?

Testudo - Mi volas meti nin en situacio, kie la emocioj ne estas. Tiuj maŝinoj, pri kiuj mi parolis, estus kiel homoj aŭ bestoj, sed sen emocioj, malgraŭ ili havus la saman celon de la tutaj vivuloj, kiuj estu plantoj, animaloj aŭ homoj: la reproduktado. Kiel tiaj maŝinoj elektus la propran kunulon?

Akilo - Kompreneble ili klopodus por elekti la plej bonan kunulon.

Testudo - Kio estas "la plej bona kunulo''?

Akilo - Estas tiu persono, besto aŭ planto, kiu havas la plej bonajn ecojn. Kiel Darvino instruis, la plej bonaj ecoj permesas al la vivulo transvivi la plej durajn situaciojn. Tiel funkcias la natura evoluado, ĉu ne?

Testudo - Ekzakte. Ni faru ekzemplon. Se pavino vidas pavon iom misformita, sendepende de la kaŭzoj. Ĉu tiu pavino devus preferi ĝin aŭ ne misformitan pavon?

Akilo - Ne misformitan pavon!

Testudo - Kial?

Akilo - Ĉar misformita pavo, verŝajne, havas ian malsanon, dume la sana pavo probable ne havas malsanon.

Testudo - Ekzakte. Tiu ĉi, baziĝante sur la fakto, ke la malsanoj ruinigas nian aspekton. Ĉu tiu implico estas prudenta?

Akilo - Mi opinias jese.

Testudo - Bone, do ni asertis, ke la korpa aspekto estas tre grava indikilo pri la saneco de vivulo, ĉu ne?

Akilo - Sendube!

Testudo - Tamen, restas la grava demando: kial la bona korpa aspekto ĝenerale indikas sanecon?

Akilo - Ba! Mi tute ne scias. Tio estas tiele. Mi neniam pripensi tian aferon.

Testudo - Ni provu pripensi ĝin.

Akilo - Bone.

Testudo - Kio estas la grava diferenco inter sanulo kaj malsanulo?

Akilo - La malsanulo suferas kaj estas limigita.

Testudo - Sufero kaj limoj: pri tiuj vi parolis. Kaj tamen, repensu pri la sufero. Kio estas la plej granda implico pri la sufero?

Akilo - La doloro, kiun oni sentas.

Testudo - Doloro kaj sufero al mi ŝajnas sinonimoj, do vi ne vere respondis al mia demando: kio estas la plej granda implico pri la sufero?

Akilo - Kiam mi suferas, mi ne sukcesas fari ion ajn.

Testudo - Do la sufero implicas aliajn limojn, ĉu ne?

Akilo - Jes.

Testudo - Do, ni povas rearanĝi vian antaŭan respondon pri la demando: kio estas la grava diferenco inter sanulo kaj malsanulo? Vi respondis, ke malsanulo suferas kaj estas limigita. Oni, do, povas aserti, ke la plej granda diferenco inter sanulo kaj malsanulo estas la limoj, kiujn la malsaneco alportas, ĉu ne?

Akilo - Mi konsentas kun vi. Finfine la problemo estas la limoj implicitaj de la malsaneco.

Testudo - Tamen, en la kunteksto de la darvina evoluado, kaj do de la natura selektado, la limoj povas negative influi la kapablojn de vivulo pri adaptiĝo al la medio. Tiu negativa influo estas tre grava: kelkfoje eĉ la plej eta diferenco inter du alie egalaj vivuloj povas helpi unu el ili. Laŭ la darvina teorio, la akumulado de tiuj etaj diferencoj kreas grandegajn ŝanĝojn dum longa periodo. Sendube, ju pli multajn limojn iu speco aŭ ulo havas en aparta medio, des malpli multajn eblojn tiu havas, endanĝeriĝante.

Akilo - Kompreneble.

Testudo - Ne nur, ĉu la malsana artisto sukcesas produkti je la sama nivelo sian artaĵon, kiel kiam li estis sana?

Akilo - Ne... kiel ni ĵus konsentis, la malsaneco implicas limojn kaj tiaj limoj povas -- kaj kutime ili tiel faras -- limigi la propran laboron.

Testudo - Ĉu la plej grandaj kaj malfacilaj artaĵoj povis esti produktitaj se la respondaj artistoj estus malsaniĝintaj kiam ili komencis siajn laborojn.

Akilo - Ne. La saneco estas grava parto de la produktado de artisto. Kompreneble ĉio dependas de la aparta malsaneco. Ekzemple, pentristo povas havi malsanecon pri siaj gamboj, restante bonega pentristo; tamen, sufiĉas eĉ eta malsaneco pri liaj manoj aŭ okuloj, ke lia arta laboro estas endanĝerita.

Testudo - Certe. Tamen, kiel ni povas juĝi la sanecon de artisto? Se ni havas du similajn artistojn, kiujn ni ne povas vidi, kaj ni devas taksi ilian sanecon nur per la artaĵoj, kiujn ili produktas, ni konsiderus pli sana la plej produktema el la du, ĉu ne?

Akilo - Kiel ne?

Testudo - Kaj, se iu el ili eĉ preskaŭ ne produktas artaĵon, aŭ la malmultaj, kiujn li produktas, ne havas la grandajn kvaliton kaj komplikecon, kiujn kutime ili havis, ni prave taksas sian malsanecon tre intensa, ĉu ne?

Akilo - Jes.

Testudo - Nun, pensu pri la Naturo kaj pri la DNA kiel artistoj. La artaĵoj de DNA estas la korpon, kiun ĝi produktas. Kion ni povus diri pri tiaj artistoj?

Akilo - Komprenita! Ju pli komplikaj kaj produktemaj estas iliaj produktaĵoj, des pli sana ili estus takseblaj. Anstataŭe, ni precize povus diri, ke tiuj produktemaj DNA estus sendube sanaj kaj do bonaj DNA.

Testudo - Kaj nun pensu pri la jena: la vosto de pavo estas speco de belega artaĵo, ĉu ne?

Akilo - Jes, memkompreneble.

Testudo - Ĉu tia vosto estas komplika?

Akilo - Jes.

Testudo - Kaj la vostoj de la pavoj estas ĉiuj egalaj?

Akilo - Ne, multaj el ili ne estas tiom belaj. Tamen ekzistas kelkaj pavoj, kies vosto estas rimarkinda.

Testudo - Vi diras la veron, kara Akilo. Ni asertis, ke la vostoj de la pavoj estas tre komplikaj, kaj kia estas la diferenco inter du pavaj vostoj, el kiuj iu estas bonege farita kaj la alia malbone farita?

Akilo - Ni povas dedukti, ke la pavo kun la bonege farita vosto estas la plej sana. Ekzakte kiel ni dirus antaŭe pri la artistoj. Tamen, en tiu ĉi okazo, la artisto estas la DNA, kiu produktas la voston.

Testudo - Kiel iu el la du DNA produktas malpli bonan voston?

Akilo - Eble pro du motivoj: aŭ la DNA de iu el la du ne havas bonan "konstruo-plano'' por la vosto, aŭ, malgraŭ tiu plano estas bona, tia DNA ne konstruas korpon sufiĉe sanan por pluteni la sanecon de la pavo. Kaj, se la pavo estas malsana, sendube ne sukcesas aŭ konstrui aŭ pluteni tian komplikan voston.

Testudo - Vi parolis bone pri la plutenado; fakte la plumoj de pavo periode falas kaj renaskiĝas. Tamen, se la saneco de pavo ŝanĝiĝas, pasante de la saneco al la malsaneco, antaŭ la malsaneco la pavo povas havi belajn plumojn, sed poste ĝi ne plu povas produkti bonajn plumojn, kaj ĝia vosto de bela fariĝas malbela.

Akilo - Mi perdiĝis, kara sinjoro Testudo! Kial ni estis parolante pri la gepavoj? Ĉu nia komenca problemo estis la kialo de via pozitiva juĝo pri tiu nuntempa kaj stranga artaĵo, kiu estas nun fronte al ni?

Testudo - Jes. Tamen, por paroli pri la beleco, kiun mi vidas en tiu ĉi artaĵo, ni alfrontis la temo de "kio estas la beleco''. Poste, ni kunsentis pri la fakto, ke la reproduktado estas rilata al la beleco. Kaj ankoraŭ poste, ni parolis pri la fakto, ke la beleco estas supraĵa kaj tamen bona taksilo pri la saneco de iu vivulo. Kaj jen la gepavoj. Ĉu vi retrovis vin mem nun?

Akilo - Jes! Nun mi memoras, kien ni atingis.

Testudo - Bonege!

Akilo - Kiam vi finis vian sintezon, mi komprenis ion.

Testudo - Diru ĝin al mi, Akilo! Mi estas scivola!

Akilo - Nu... ŝajnas al mi ke vi celas aserti -- tamen korektu min, se mi eraras! --, ke la beleco povas esti ilo, kiun kreis la natura evoluado, por permesi al la bestoj surfaĵan rekonadon de malsaneco. Almenaŭ pri multaj bestoj, la beleco estas tre rilata al la manko da difektoj pri iu konvencia skemo, kiel la pava vosto.

Testudo - Ekzakte!

Akilo - Tamen estas io, kion mi tute ne komprenis de via ideo pri la beleco. La komplikeco, pri kiun vi parolis, kiu devus montri la bonecon de DNA, ne estas rekte rilata al tiu boneco. Fakte, se tiel estus, tiam varolus la jenan implicon: ju pli komplika estus skemo, des pli bona estus la DNA, kiu produktas ĝin. Tamen, tiu ĉi dedukto, laŭ mi, estas tute malvera. Ĉio, efektive, dependas de via difino de "komplikeco''.

Testudo - Mi komprenas vian vidpunkton, kaj mi tute konsentas kun vi. Vi povas diri, ekzemple, ke se mi kreas pentraĵon punkto-post-punkte, elektante hazarde la koloron de ĉiu punkto, tiam mi kreas pentraĵon tre komplikan. Fakte, por repentri ĝin, mi devus trovi la pozicion kaj la koloron de ĉiu punkto en tiu pentraĵo.

Akilo - Aŭ pensu ankaŭ pri la priskribado de tiu pentraĵo: kiel priskribi ĝin? Pentraĵo, kiu montras frukton, estas sufiĉe priskribebla pere de tiu pentrita frukto. Kaj tamen, pentraĵo de hazarda pentrado estas tute ne priskribebla: oni devus listigi ĉiun unuopan punkton! Tiu estus tre monstra laboro!

Testudo - Mi komprenis vian punkton. Fakte, kiam ni havas bonan pensulon, saĝulon, alta valoro de li estus la kapablo je simple diri tion, kio ŝajnas komplika al la aliuloj, ĉu ne?

Akilo - Ekzakte! Pensu pri Einstein: li havis la altan valoron je sukcesis esprimi per unuopa ekvacio la tutajn ecojn de la kvar dimensioj de nia universo. Tiu ĉi ekvacio estas ĉe la bazo de la Teorio de la Relativeco.

Testudo - Genie! Sendube genie! Nun mi pensas, ke ni povas demandi al ni mem: kio signifas "diri simple tion, kion aliuloj diras komplike?''. Aŭ alimaniere: kiel mi povus priskribi la pentraĵon naskitan de hazarda pentrado laŭ pli simpla maniero ol la nura listigado de la tutaj punktoj de la tolo?

Akilo - Nu... la hazarda pentrado produktas ion sendube ne sintezebla. Mi ne pensas, ke ni povas priskribi ĝin pli simple ol la listigado de la punktoj. Pri la unua demando, kiun vi ĵus faris, mi povas respondi, ke la tre inteligenta persono, estas tiele, ke li sukcesas kapti ian ordon el la ŝajna kaoso. Tial, el tiu kaŝita sed malkovrita ordo devenas la sintezebleco, al kiu la geniulo povas aliri.

Testudo - Do, la valoro de geniulo estas tiu de kapti ordon el la ŝajna kaoso. Tiu estas tre interesa aserto, kaj ŝajnas bone dirita. Nun, oni povas demandi al ni la jenan: ĉu oni povas plenumi la komparon inter la geniulo kaj la pentristo? La pentristo produktas la pentraĵojn, la geniulon produktas profundajn observaĵojn.

Akilo - Jes, oni povus fari tiun komparon, sed kial?

Testudo - Pensu: ĉu la geniulo sukcesus produkti multajn kaj profundajn observaĵojn pri io ajn se li havus ian malsanon en la menso?

Akilo - Ne! Li devas esti sana! Aŭ, eble kelka mensa malsano povas produkti ian interesan pensaĵon, sed kutime saĝulo devas esti sana je la cerbo.

Testudo - Ekzakte. Nun, la kaŝitaj ordoj, kiujn saĝulo sukcesus kapti, kiel estas difineblaj?

Akilo - Estas malfacila difino... tamen mi havas ekzemplon, kiu povas helpi nin pri tia difinado. En la muziko, oni povas percepti multajn pli aŭ malpli kaŝitajn ordojn. Estas sensence pensi, ke ia muziko ne havas kelkan enan strukturon.

Testudo - Kial vi diras tion, kara Akilo?

Akilo - Al mi tio fakto estas klara. Pensu, ekzemple, pri la tempo de iu muzika komponaĵo: ĝi ne povas plirapidiĝi kaj malplirapidiĝi hazarde, ĉar ĝi ŝajnus tre kakofonia kaj tre malbela!

Testudo - Ĉu ni povas diri, ke muziko sen ia strukturo estus kiel listigo de hazardaj notoj?

Akilo - Jese! Kiel ne?

Testudo - Kaj, listigo de hazardaj notoj estas malbela, ĉu ne? Kiam infano aŭ besto hazarde premas la klavojn de fortepiano, ĉu la produktaĵo estas bela aŭ pli ĝuste malbela?

Akilo - Malbela!

Testudo - Do, kompare tiun ĉi hazardan produktaĵon kun la komponaĵo de muzikisto, kia estas la diferenco?

Akilo - La muzikista produktaĵo havas enan strukturon.

Testudo - Do, la beleco estas rilata ne al la notoj mem, sed al la ena strukturo de la komponaĵo, ĉu ne?

Akilo - Sendube.

Testudo - Do, ĉiuj tiuj, kiuj sukcesas senti la belecon de muzikaĵo, devige kaptis kelkajn el la enaj strukturoj de tiu komponaĵo, ĉu ne?

Akilo - Kiel ne?

Testudo - Ĉu la sama afero varolas pri la pentraĵoj?

Akilo - Jese! Nun ke vi parolas pri ili, mi vidas la komparon: kakofonio, kiel hazarda listigo de muzikaj notoj, estus kiel pentraĵo el hazarda pentrado. Ĝi estus sendube komplika, ĉar, pri ambaŭ, la priskribo de la artaĵo estus listigo de la multegaj unuopaj partoj, kiuj konsistigas ĝin -- la notoj por la muziko, kaj punktoj de la tolo por la pentraĵo.

Testudo - Do, konsidere ke ni asertis, ke la beleco de iu vivulo, kiel sentita de la sama-specaj vivuloj, estas io rilata al la saneco de tiu vivulo -- la boneco de ĝia DNA --, kaj konsidere ke ni ĵus asertis, ke ne ekzistas beleco en artaĵo sen kelka ena strukturo, mi nun demandas al vi: ĉu ĝenerale la beleco estas io rilata al ia kaŝita strukturo?

Akilo - De nia rezonado ŝajnas tiele.

Testudo - Vi asertis, ke saĝuloj estas tiuj personoj, kiuj pli bone ol aliuloj sukcesas kapti la ordon el la ŝajna kaoso, ĉu ne?

Akilo - Tiel mi asertis.

Testudo - Tamen, ni ĵus asertis, ke ĉiuj tiuj, kiuj sentas la belecon de io ajn, sukcesas kapti ian enan strukturon de tio, ĉu ne?

Akilo - Jes.

Testudo - Do, ambaŭ la tipoj de personoj, kaj la saĝulo kaj la ordinarulo, sukcesas kapti la enan strukturon: kia estas la diferenco inter ili? Kial iu estas nomita "saĝulo''?

Akilo - Vere... ĉiuj ni sukcesas kapti ian ordon en la artaĵoj, ĉiufoje ni perceptas belecon, tamen la saĝulo, laŭ mi, sukcesas kapti pli multan ordon.

Testudo - Ĉu vi estas diranta, ke la saĝulo sentas pli profunde la kaŝitan ordon de io ajn kompare al la ordinarulo?

Akilo - Sendube.

Testudo - Ni rezonu pri via lasta aserto. Se mi vidas pentraĵon, kies tolo estas tute ruĝa kaj nenio alia aperas sur ĝi, kaj mi ne estas saĝulo, sed ordinara ulo. Ĉu saĝulo, rigardante la saman tolon, povus akiri pli profundan ordon ol tiu, kiun mi kaptis?

Akilo - Ne, ĉar la pentraĵo estas tro simpla. La kaŝita ordo de tiu artaĵo estas simpla.

Testudo - Kion vi celas diri, kiam vi asertas, ke ordo povas esti simpla?

Akilo - Ordo ne povas havi diversaj niveloj de profundeco. Tamen, en la sama artaĵo, ni povas trovi diversajn ordojn.

Testudo - Faru ekzemplon pri tio.

Akilo - Ekzemple, oni povas havi pentraĵon, kies tolo estas tute ruĝa escepte de kvar punktoj, la kvar anguloj de la tolo. Tiuj kvar anguloj estas flavaj. Tial, ia ordo estus la ruĝa fono, alia ordo estus la kvar flavaj anguloj.

Testudo - Do, ni ne parolas pri diversaj intencesoj de la sama ordo, ĉu ne? Ni parolas pri diversaj ordoj en la sama komponaĵo, ĉu ne?

Akilo - Ekzakte.

Testudo - Se ekzistas diversaj ordoj, ĉu povas okazi, ke mi kaptas, ni diru, la 10\% de tiuj ordoj, kaj vi la 20\%?

Akilo - Jese! Tiu povas okazi.

Testudo - Kaj, laŭ via difino de saĝulo, vi estus pli saĝa ol mi, ĉar vi sukcesis kapti pli multajn ordojn ol mi, ĉu ne?

Akilo - Laŭ mia difino, tiel, kiel vi asertis, estas.

Testudo - Kaj se ni kaptas la saman nombron da ordoj, tiam ni estas samnivele saĝaj, ĉu ne?

Akilo - Ni povas diri tiele.

Testudo - Kaj, se ni kaptis la saman nombron de ordoj, sed ne la tutaj ordoj ĉeestantaj en la artaĵo, ĉu ni povas esti kaptintaj diversajn ordojn?

Akilo - Ho... mi opinias, ke tiu povas okazi, kvankam stulte mi antaŭe ne pensis pri tio.

Testudo - Do, en tiu okazo, kiam ni kaptas diversajn ordojn en la sama artaĵo, ni estas spertanta tiun artaĵon malsimile, ĉu ne?

Akilo - Sendube!

Testudo - Kaj tiu povas influi nian senton pri la beleco de tiu artaĵo?

Akilo - Kiel ne? Ni antaŭe atingis la fakton, ke la beleco estas rilata al tiuj kaŝitaj ordaj strukturoj de la artaĵo. Tiu estus la kialo, pro kiu ni ne povas percepti belecon kiam ni spertas hazarde-produktitan artaĵon.

Testudo - Ekzakte. Ĉu vi nun estas same mirinta pri la fakto, ke ni havas du malsimilajn juĝojn pri tiu ĉi nuntempa skulptaĵo, kiu estas fronte al ni de jam nun longa tempo?

Akilo - Mi nun komprenis vian komencan demandon: kiel estas por vi la beleco? Komence por mi la beleco havis universan valoron, tamen, pro nia rezonado, mi nun opinias, ke la beleco estas tre multe relative. Tute dependas de kion ni kaptas, kiam ni vidas artaĵon aŭ personon.

Testudo - Rigardu nun tiun ĉi skulptaĵon, kara Akilo. Tiu ĉi sendube deformita skulptaĵo sub la ŝildo "Belaĵo'' laŭ mi volas aserti ekzakte tion, kion ni atingis per tiu ĉi longa dialogo. Kaj sukcesas fari tion per paradokso: kiel alie ni povas priskribi la kunigon de la ŝildo, kiu deklaras la belecon de malbelaĵo? Kaj tamen, ĝi estas invito pri rigardi preter la intuicia difino de beleco. Fakte, la kaŝita strukturo en tiu ĉi artaĵo estas la aserto, ke la beleco ne estas simple kiel ŝajnas. Kaj tiu ĉi aserto estas prezentita pere de ege simpla paradokso. Do tiu kaŝita aserto -- la kaŝita ordo de tiu ĉi skulptaĵo -- eĉ estas tre sinteza! Nu, ĉu vi nun ne sentas la belecon de tiu ĉi artaĵo?

Akilo - Absolute. Ĝi estas tre bela.

Testudo - Mi estas kontenta, ke vi nun ŝatas ĝin. Ho, ve! Estas malfrue! Mi devas iri, sed bedaŭrinde mi havas ankoraŭ multajn argumentojn pri tiu ĉi temo. Ĉu mi povas havi la esperon, ke vi reiros tien ĉi morgaŭ por babili kun mi rigardante kaj komentante tiujn ĉi belegajn artaĵojn?

Akilo - Sendube! Ĝis la re-rezonado!

Testudo - Certe! Ĝis!

bildo de Sandro Pollastrini


povigita de