Ensaluto

Dimanĉa Evangelio - 09.03.2014.

bildo de Takács Sándor

Mateo 4,1-11

 

Tiam Jesuo estis kondukita supren de la Spirito en la dezerton, por esti tentata de la diablo. Kaj fastinte kvardek tagojn kaj kvardek noktojn, li poste malsatis.

 

Kaj la tentanto venis, kaj diris al li: Se vi estas Filo de Dio, ordonu, ke tiuj ŝtonoj fariĝu panoj. Sed responde li diris: Estas skribite: Ne per la pano sole vivas homo, sed per ĉiu vorto, kiu eliras el la buŝo de Dio [Rea 8,3].

 

Poste la diablo portis lin en la sanktan urbon, kaj starigis lin sur la tegmenta pinto de la templo, kaj diris al li: Se vi estas Filo de Dio, ĵetu vin malsupren, ĉar estas skribite: Al Siaj anĝeloj Li ordonos pri vi, kaj sur la manoj ili vin portos, por ke vi ne falpuŝiĝu sur ŝtono per via piedo [Psa 91,11-12]. Jesuo diris al li: Ankaŭ estas skribite: Ne provu la Eternulon, vian Dion [Rea 6,16].

 

Denove la diablo portis lin al monto tre alta, kaj montris al li ĉiujn regnojn de la mondo kaj ilian gloron, kaj diris al li: Ĉion tion mi donos al vi, se vi faligos vin kaj adorkliniĝos al mi. Tiam Jesuo diris al li: Foriru, Satano! Ĉar estas skribite: Al la Eternulo, via Dio, vi adorkliniĝu, kaj al Li sola vi servu [Rea 5,9; 6,13].

 

Tiam la diablo forlasis lin, kaj jen anĝeloj venis kaj servadis al li.

 

Fonto: Kristanaj Fontoj - http://fontoj.net/

 

Vi povas legi la evangelion kun homilio ĉi tie: http://www.studibiblici.it/ESPERANTO/Omelie/09032014.pdf

 

Vidu ankaŭ tiun bildon: http://www.ipernity.com/doc/35095/30959085


povigita de