Dimanĉa evangelio - 19.02.2012.

Marko 2:1-12
Kaj kiam li revenis en Kapernaumon post kelke da tagoj, oni sciiĝis, ke li estas en domo. Kaj multaj kunvenis, tiel ke jam ne estis loko eĉ apud la pordo; kaj li parolis al ili la vorton.
Kaj oni venis, alportante al li paralizulon, portatan de kvar homoj. Kaj ne povante alproksimiĝi al li pro la homamaso, ili malkovris la tegmenton, kie li estis; kaj trafosinte ĝin, ili mallevis la liton, sur kiu kuŝis la paralizulo. Kaj Jesuo, vidante ilian fidon, diris al la paralizulo: Filo, viaj pekoj estas pardonitaj.
Sed estis iuj el la skribistoj tie, sidantaj kaj diskutantaj en siaj koroj: Kial tiu tiel parolas? li blasfemas: kiu povas pardoni pekojn, krom Dio sola? Kaj Jesuo, tuj eksciante en sia spirito, ke tiel ili diskutas en si, diris al ili: Kial vi tion diskutas en viaj koroj? Kio estas pli facila: diri al la paralizulo: Viaj pekoj estas pardonitaj; aŭ diri: Leviĝu, prenu vian liton, kaj piediru? Sed por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas aŭtoritaton sur la tero pardoni pekojn – li diris al la paralizulo: Mi diras al vi: Leviĝu, prenu vian liton, kaj iru al via domo. Kaj li leviĝis, kaj tuj prenis la liton, kaj eliris antaŭ ĉiuj, tiel ke ĉiuj miregis, kaj gloris Dion, dirante: Neniam ni vidis ion tian.
Fonto: Kristanaj Fontoj - http://fontoj.net/
- Blogo de aleksandro
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
Kiu nun estas ĉi tie
Novaj grupoj
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Hontinda aspekto el 10 milionoj
- Surprizo en la serbia elektado de prezidento
- Versoj de Onklo Bidao: MORTO KAJ VIVO.
- Funebro: Forpasis Donna Summer
- La eŭrozono disŝiras sin mem
- Dimanĉa evangelio - 20.05.2012.
- KIO ESTAS VIA PRIORITATO?
- Pli ol 400 homojn savis Colin Firth
- Ankaŭ en Hispanio provas savi siajn monojn la homoj
- Tekstoj de Onklo Bidao: AMEN!-20.

