Ensaluto

Dimanĉa Evangelio - 23.02.2014.

bildo de Takács Sándor

Mateo 5,38-48

 

Vi aŭdis, ke estas dirite: Okulon pro okulo, kaj denton pro dento [Eli 21,24]; sed mi diras al vi: Ne rezistu al malbono; sed al tiu, kiu frapas vian dekstran vangon, turnu ankaŭ la alian. Kaj se iu deziras procesi kontraŭ vi, por forpreni vian tunikon, lasu lin preni ankaŭ vian mantelon. Kaj se iu devigas vin iri unu mejlon, iru kun li du. Donu al tiu, kiu petas de vi; kaj ne deturnu vin de tiu, kiu deziras prunti de vi.

 

Vi aŭdis, ke estas dirite: Amu vian proksimulon [Lev 19,18], kaj malamu viajn malamikojn; sed mi diras al vi: Amu viajn malamikojn, kaj preĝu por viaj persekutantoj; por ke vi estu filoj de via Patro, kiu estas en la ĉielo; ĉar Li levas Sian sunon sur la malbonulojn kaj bonulojn, kaj sendas pluvon sur la justulojn kaj la maljustulojn. Ĉar se vi amas tiujn, kiuj amas vin, kian rekompencon vi havas? Ĉu ne tion saman faras eĉ la impostistoj? Kaj se vi salutas nur sole viajn fratojn, kion ekstran vi faras? Ĉu ne tion saman faras eĉ la nacianoj? Estu do perfektaj, kiel ankaŭ via ĉiela Patro estas perfekta.

 

Fonto: Kristanaj Fontoj - http://fontoj.net/

 

Vi povas legi la evangelion kun homilio ĉi tie: http://www.studibiblici.it/ESPERANTO/Omelie/23022014.pdf

 

Vidu ankaŭ tiun bildon: http://www.ipernity.com/doc/35095/30607727


povigita de