Ensaluto

Domserva ŝtelo (Anatole France)

 

Anatole FRANCE

Domserva ŝtelo

 

Antaŭ proksimume dek jaroj, ĉu pli, ĉu malpli, mi vizitis porvirinan malliberejon. Ĝi estis malnova kastelo konstruita en la reĝado de Henriko la 4-a, kies altaj ardeztegmentoj superis sombran sudan urbeton ĉe riverbordo. Tiea malliberejestro estis tuj atingonta emeritaĝon; li havis nigran perukon kaj blankan barbon. Li estis eksterordinara direktoro. Li pensis per si mem, kaj havis humanajn sentojn. Li ne iluziiĝis pri la moraleco de siaj tricent kunloĝantoj, sed li ne taksis ĝin iomege sub la moraleco de tri cent hazarde elektitaj virinoj el la urbo.
"Ĉi tie estas ĉiaj ajn homoj, kiel aliloke;" li ŝajnis diri al mi per sia dolĉa kaj laca rigardo. Kiam ni trairis la korton, longa vico da kaptitoj finis la silentan promenadon kaj reiris laborejen. Estis multaj maljunulinoj, kun krudaj kaj nefidindaj mienoj. Mia amiko Doktoro Cabane, kiu akompanis nin rimarkigis min ke preskaŭ ĉiuj tiuj virinoj havis karakterizajn difektojn, ke strabismo oftis ĉe ili, ke estis degenerintoj, kaj multaj el ili estis markitaj de stigmatoj de krimo aŭ almenaŭ de delikto.
La direktoro malvigle skuis sian kapon. Mi ja vidis ke li ne estas tre atingebla de la teorioj de la kriminalistaj medicinistoj, kaj li daŭre opiniis, ke en nia socio kulpuloj ne ĉiam malsimilegas senkulpulojn.
Li kondukis nin en la laborejojn. Ni vidis laborantajn panistinojn, lavistinojn, tolaĵistinojn. Laboro kaj puro preskaŭ ĝojigetis la lokon.
La direktoro bonece pritraktis ĉiujn tiujn virinojn. La plej stultaj kaj la plej malicaj nek senpaciencigis nek senbonkorigis lin. Li opiniis ke oni devas multe toleri de kunvivantoj, ke oni ne devas tro peti eĉ de deliktintoj kaj krimuloj; kaj, malkiel kutime, li ne postulis de ŝtelistoj kaj fiperantinoj, ke ili estu perfektaj ĉar ili estis punitaj. Li ne vere kredis je la morala efiko de punoj, kaj li malesperis transformi prizonon en virtolernejon. Ne opiniante, ke oni plibonigas homojn per suferigoj, li plejeble evitigis suferojn al tiuj kompatindaj virinoj. Mi ne scias ĉu li havis religiajn sentojn, sed li ne donis ian ajn moralan signifon al la pekokompensa ideo.
“Mi interpretas la regularon, li diris al mi, antaŭ ol apliki ĝin. Mi mem klarigas ĝin al la malliberuloj. Ekzemple la regularo postulas absolutan silenton. Tamen, se ili absolute silentus, ĉiuj freneziĝus aŭ stultiĝus. Mi pensas, mi ja devas pensi, ke ne tion postulas la regularo. Mi diras al ili: “La regularo ordonas ke vi silentu. Kion tio signifas? Tio signifas ke la gardistinoj ne aŭdu vin. Se iu aŭdos vin, vi estos punataj, se neniu aŭdos vin, neniu riproĉos. Mi ne devas pridemandi viajn pensojn. Se viaj paroloj ne pli bruas ol viaj pensoj, mi ne devas pridemandi viajn parolojn.” Tiel avertitaj ili klopodas paroli kvazaŭ sen elirigi sonojn. Ili ne freneziĝas kaj la regulo estas sekvata.”
Mi demandis al li ĉu la hierarkiaj superuloj aprobas tian interpreton de la regularo.
Li respondis ke la inspektistoj ofte riproĉis al li; tiam li kondukis ilin ĝis la ĉefpordo, kaj diris: “Vidu tiun kradon, ligna ĝi estas. Se oni tie enŝlosus virojn, post ok tagoj neniu plu restus. Virinoj ne pensas pri eskapo. Sed pli singarde estas ne furiozigi ilin. La prizona reĝimo mem ja ne tre favoras ilian somatan kaj mensan sanon. Mi ne plu prizorgos gardi ilin, se vi trudos al ili la torturon de silento.”
La flegejo kaj dormejoj, kiujn ni poste vizitis, lokiĝis en grandaj kalkoblankigitaj ĉambroj, kiuj plu konservis de pasinta splendo nur grandegajn grizŝtonajn nigromarmorajn kamenojn superigitajn per pompaj plenreliefaj Virtoj. Justico, skulptita en proksimume 1600 far ia italinfluita flandra artisto, kun nuda brusto kaj femuro ekster la fendita tuniko, tenis per grasa brako siajn frenezigitajn pesilojn, kies teleroj tintadis kvazaŭ cimbaloj. Tiu diino direktis sian glavpinton al malsanulineto kuŝanta sur fera lito kaj matraco tiel maldika kiel faldita tuko. Ŝi aspektis same kiel infano.
“Nu, ĉu pli bone? Demandis Doktoro Cabane.
-Oh ! Jes sinjoro, ja pli bone. “
Kaj ŝi ridetis.
“Hej ! Ne petolu, kaj vi resaniĝos.”
Ŝi rigardis la kuraciston per grandaj okuloj plenaj de ĝojo kaj espero.
“Fakte, tiu etulino, ŝi estis tre malsana,” diris Doktoro Cabane.
Kaj ni pluiris.
“Pro kiu delikto, ŝi estis kondamnita?
-Ne pro delikto, pro krimo.
-Ha!
-Infanmortigo.”
Ĉe la fino de longa koridoro, ni eniris gajetan ŝrankoplenan ĉambreton, kies senkradaj fenestroj rigardis al la kamparo. Tie, junulino, belega, skribis ĉe skribotablo. Apud ŝi staranta belkorpa aliulino serĉis ŝlosilon en ŝlosilaro pendanta de ŝia zono. Mi volonte kredus ke ili estus la filinoj de la direktoro. Li informis min ke ili estas du malliberulinoj.
“Ĉu vi ne vidis ke ili havas la ĉidoman kostumon?”
Mi ne tion rimarkis ĉar ili ne portis ĝin same kiel la aliuloj.
“Iliaj roboj estas pli taŭgaj, kaj iliaj pli etaj kufoj videbligas la hararon.
-Fakte diris la maljuna direktoro, estas ja malfacile malhelpi virinon montri sian hararon, kiam ĝi belas. Tiuj ĉi estas sub la komuna reĝimo kaj devas labori.
-Kion ili faras?
-Unu estas arkivisto, la alia bibliotekisto. ”
Ne indis demandi: ambaŭ estis ”propasiaj”. La direktoro ne kaŝis al ni, ke al deliktulinoj li preferis la krimulinojn.
“Mi konas iujn, li diris, kiuj estas kvazaŭ fremdaj al siaj krimoj. Estis fulmo en ilia vivo. Ili kapablas rektecon, kuraĝon kaj donacemon. Mi ne samdirus pri miaj ŝtelistinoj. Iliaj deliktoj, cetere trivialaj kaj vulgaraj, teksas iliajn vivojn. Ili estas nekorekteblaj. Kaj tia malnobleco, kiu farigis al ili riproĉendajn agojn, ĉiam troviĝas en ilia konduto. La puno, kiu trafis ilin estas iom malgrava, kaj, ĉar ili estas korpe kaj morale iom nesensivaj, ili eltenas ĝin plejofte kun facileco.
“Ne dirende, li vigle pludiris, ke tiuj malfeliĉulinoj indus nek kompaton nek intereson. Ju pli mi vivas des pli mi konscias ke ne ekzistas kulpuloj, kaj ekzistas nur malfeliĉuloj. “
Li enirigis nin en sian kabineton, kaj ordonis al gardisto venigi la prizonulon 503.
“Mi tuj vidigis al vi spektaklon, kiun mi ne preparis, kredu min, kaj kiu certe inspiros al vi novajn pripensojn pri deliktoj kaj punoj. Tion, kion vi vidos kaj aŭdos, mi jam vidis kaj aŭdis centfoje.”
Malliberulino kun gardistino eniris la kabineton. Ŝi estis juna kamparanino sufiĉe bela, kun milda simpla ĝentila mieno.
“Mi havas por vi bonan novaĵon, diris la direktoro. La moŝta Prezidanto de la respubliko, sciigita pri via bonkonduto, forviŝas la ceteron de via puno. Vi eliros ĉisabate.”
Ŝi aŭskultis gapante kun la manoj sur la ventro. Sed la ideoj ne rapide enkapiĝis en ŝi.
“Vi eliros venontan sabaton el tiu domo. Vi estos libera.”
Ĉifoje ŝi komprenis, ŝiaj manoj leviĝis pro angorplena gesto, ŝiaj lipoj ektremis:
“Ĉu vere mi devos foriri? Tiam kio mi iĝos? Ĉi tie mi estis nutrita, vestita kaj ĉio. Ĉu vi ne povus diri al tiu bona sinjoro, ke estus pli bone se mi restus tie, kie mi estas ? “
La direktoro rediris al ŝi ke ŝi ne povas rifuzi la pardonon, kiu estis donacita al ŝi, kaj li informis, ke ŝi ricevos ian monsumon je ŝia foriro, dek aŭ dekdu frankojn.
Ŝi eliris plorante.
Mi demandis tion, pri kio tiu ĉi kulpis. Li foliumis registron :
“503. Ŝi estis servistino ĉe terkultivistoj…Ŝi ŝtelis subjupon de siaj mastroj…Domserva ŝtelo…Vi scias, la leĝo severe punas domservan ŝtelon. “

 

Anatole FRANCE
El : « Crainquebille, Putois, Riquet et plusieurs autres récits profitables ... » (Crainquebille Putois, Riquet kaj aliaj profitaj rakontoj…)
bildo de Tjeri


povigita de