ER 2.0: Novaj eblecoj ĉe Esperanto.com

Ni ĝojas informi, ke estis faritaj kelkaj plibonigoj de la uzantprofiloj kaj la fotoalbumoj:
1. Estis forigita ne bezonata anglalingva nepra kampo "Profile title:", kiu aperadis dum redaktado de la profilo
2. "Mia ŝatata enhavo" (http://esperanto.com/bookmarks ) nun aperas tiel: la plej nova Ĝisdatigita/komentita - supre
3. Estis globale refarita sistemo de la fotoalbumoj kaj alŝutado de fotoj.
Tio estas bazo ("ĝermo") de nova multebleca sistemo por aranĝi la fotojn. Plu ni ne ŝanĝos ĝin, nur plibonigos. Ni esperas rapide evoluigi la sistemon kaj aldoni plurajn novajn eblecojn.
Ĝeneralaĵoj
Grava informo: fotoalbumojn, kiuj estis kreitaj pere de la antaŭaj sistemoj vi povas trovi en la jena paĝo:
http://esperanto.com/malnovaj_albumoj
Iom post iom nia teamo planas transmeti ilin al la nova sistemo. Tamen vi tre helpos al ni, se memstare transmetos viajn fotojn al la nova sistemo!
Por aldoni fotojn vi bezonas havi almenaŭ unu albumon.
Por aldoni albumon vi povas uzi tiun ĉi ligilon:
http://esperanto.com/node/add/gallery
Por aldoni foton vi povas uzi tiun ĉi ligilon:
http://esperanto.com/node/add/gallery-image
En la paĝo "Miaj fotoalbumoj" vi povas vidi liston de viajn fotoalbumojn:
http://esperanto.com/miaj_fotoalbumoj
Kreante foton vi ricevas 1 poenton de la aktivado. Kiam vi kreas albumon - 2 poentojn.
Vidi la plej aktivajn uzantojn, kiuj aldonas diverspecan enhavon al Esperanto.com eblas en la listo de la plej aktivaj uzantoj:
http://esperanto.com/aktivaj_uzantoj
Laste aldonitaj fotoj aperas ĉe la ĉefpaĝo.
La fotojn kaj la albumojn eblas komenti kaj aldoni al la ŝatata enhavo (poste tio ili estos videblaj por vi en la paĝo http://esperanto.com/bookmarks )
En la paĝo "Miaj novaĵoj" (http://esperanto.com/aktivecoj ) aperis ebleco vidi laste aldonitajn fotojn de viaj amikoj.
Fotoj en la profiloj de uzantoj
Nun en via profilo aŭ dum vizitado de la profilo de la alia uzanto vi povas vidi novan punkton "Lastaj fotoj".
Fotoj en la grupoj kaj eventoj
Nun aperis bonega ebleco montri per la fotoj agadon de via organizo, enterpreno, etoson de via Esperanto-renkontiĝo ka.!
Vi povas aldoni fotojn kaj albumojn al la grupoj kaj eventoj. Post tio ilin eblas vidi en la blokoj "Fotoj de la grupo" kaj "Albumoj".
- Blogo de Dima Ŝevĉenko
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
Kiu nun estas ĉi tie
Novaj grupoj
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Hontinda aspekto el 10 milionoj
- Surprizo en la serbia elektado de prezidento
- Versoj de Onklo Bidao: MORTO KAJ VIVO.
- Funebro: Forpasis Donna Summer
- La eŭrozono disŝiras sin mem
- Dimanĉa evangelio - 20.05.2012.
- KIO ESTAS VIA PRIORITATO?
- Pli ol 400 homojn savis Colin Firth
- Ankaŭ en Hispanio provas savi siajn monojn la homoj
- Tekstoj de Onklo Bidao: AMEN!-20.

